2. 22

El Vikio BRE
Redakto de 10:52, 2 Maj. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  22. D: Bonvolu koncize ekspliki al mi, kio estas la “Dekdu ligoj de Dependa origino?”

  R: La budhisma teorio de Dependa origino centriĝis sur la problemo de homa vivo. Laŭ budhismo, ekzistas dek aŭ dek du ligoj de Dependa Origino. La dek du ligoj estas Senscieco (Avijja), mensformiĝo (Sankhara), Konscio (Vinnana), Nomformo (aŭ kuniĝo de korpo kaj menso,mama-rupa), ses sensorganoj, kontakto inter sensorganoj kaj ses sensobjektoj (Phassa), sensoj (Vedana), Deziro (Tanha), Kroĉiĝo (Upadana), Ekzistiĝo (Bhava), naskiĝo (Jati), kaj maljuniĝo kaj morto (jara-marana). Lasu min ekspliki ilin koncize.

  (1)Maljuniĝo kaj Morto: Tio estas la komenca punkto, de kiu ni observas la individuan vivon. Maljuniĝo, morto, afliktiĝo kaj malĝojo estas neeviteblaj en homa vivo. Kio estas la origino de maljuniĝo, morto, afliktiĝo kaj malĝojo? Ĝi estas (2) Naskiĝo (Jati). Se homo ne naskiĝas, okazas nek maljuniĝo kaj morto, nek doloro kaj afliktiĝo. Kvankam la kondiĉoj por naskiĝo estas multaj, la plej grava estas (3) Procezo de estiĝo (Bhava), kiu signifas ekzistecon. Se mi diras koncize, estiĝo estas speco de latenta forto kreita de la malbona kaj malbona karmoj de ies korpo, parolo kaj menso, kiuj decidis lian estontecon. La forto de karmo, ne eviteble rezultigas naskiĝon kaj morton. Kio estas la kondiĉo por la Estiĝo? Ĝi estas (4) Preno aŭ kroĉiĝo (Upadana). Preno signifas avidon kaj kroĉiĝon, al videblaj objektoj, sonoj, odoroj, gustoj, kaj tuŝeblaj objektoj, al posedo de amindaj aferoj. Tio estas Preno. Pro tiuj egocentraj preno kaj kroĉiĝo, estiĝas aktivadoj de korpo, parolo kaj menso. Preno estiĝis de (5) Deziro (Tanha). Ni povas simple ekspliki ĝin kiel deziron al ekzisteco aŭ daŭrigado de vivo. Ĝi estas la funkciiga forto de aktivadoj de vivo. La deziro por vivo kondukas al preno kaj kroĉiĝo, kiu kaŭzas la aktivadojn de korpo, parolo kaj menso, formantajn la forton de karmo, kiu rezultas al naskiĝo kaj morto. Do Deziro, Preno kaj Estiĝo kune nomiĝas la kaŭzo de naskiĝo kaj morto. La supra enhavo eksplikis la kaŭzan kaj efektan rilaton inter iluzio, karmo kaj sufero. Por plue esplori la originon de la deziro por vivo, estas necesa ekspliki la rilaton inter (6) Senso (Vedana), (7) Kontakto (Phassa) kaj (8) Ses sensorganoj (Salayatana). Senso signifas la sentojn rilatajn kun objektiva ekzisteco, kiu povas klasfikiĝi en tri grupojn: Plezuro (sukha vedana), malplezuro (dukkha vedana) kaj nek plezuro nek malplezuro (upekkha vedana). Kiam ni spertas plezuran kaj malplezuran sentojn, la deziro por ekzisteco stimuliĝas kaj impetas. Senso esatas la respondo al stimulado de la ekstera mondo. Do ĝi dependas de kontakto (phassa) inter la sensorganoj kaj sensobjektoj. Tiel Kontakto estas la komenca punkto de la mensa konkordo de sensorganoj, sensobjektoj kaj konscio. Ekzemple, la okulo (eye-indriya) kontaktas la ruĝan koloron (objekto). Kiam la ruĝa koloro stimulas la okulon, ekagas la okula senso, kiu respondecas pri la vizo. Pro interago de organo, objekto kaj konscio, kontakto (reago al) okazas al ruĝa koloro. En tiu ĉi maniero, kontakto dependas de la ses sensorganoj (Salayatana). La ses sensorganoj estas okuloj, oreloj, nazo, lango, korpo kaj menso, kiuj havas la funkciojn percepti la ses sensobjektojn de videblaj objektoj, sono, odoro, gusto, kaj tuŝeblaj objektoj kaj darmo. Darmo ĉi tie signifas la impreson lasitan de la unuaj kvin elementoj aŭ la objekton de la mensorgano.

  Krome, kiam ni faras esploron koncernan al la originon de la ses sensorganoj, ni venas al (9) Name kaj Formo (Nama-rupa). La signifo de nama-rupa, kiel menciita supre, estas kombino de korpo kaj menso (aŭ la kvin kuniĝoj). La ekzisteco de la ses sensorganoj dependas de la tuta korpo kaj menso, aŭ en aliaj vortoj, namarupa estas la bazo de la ses organoj. De kian kondiĉo namarupa dependas? Ĝi dependas de (10) Konscio (Vinnana). Konscio estas parto de nama-rupa. Sed kiam la oni prenas nama-rupa kiel objekton de komprenado, konscio fariĝis kerno de la nama-rupa. Konscio havas la funkcion rekoni kaj juĝi la objektojn, faras la objektojn pli distingaj, pli fortigas la kapablecon de la organoj por regi la sensojn, perceptojn kaj pensadon. Do la unuiĝo de la korpo kaj menso dependas de konscio, konscio siavice dependas de korpo kaj menso. Konscio ne povas ekzisti sindeteni de la funkcianta nama-rupa ĉar ĝi okazas surbaze de la stimulo de objektoj al la sensorganoj kaj la helpo de sensoj, perceptoj kaj pripensoj. En konkludo, nama-rupa kaj Konscio havas rilaton de tuta dependeco.   La antaŭa diskutado temas pri la dek ligoj de Dependa Originalo. Se ni rigardas la nunajn aktivadojn de homaro, ni povas tute kompreni la dek ligojn de Dependa Originalo. Tamen por ekspliki la senĉesan cirklojn de naskiĝo kaj morto, ni devas aldoni pliajn du ligojn, mensformiĝo (Sankhara) kaj Senscieco (Avijja). Kune kun la supraj dek, ili konsistigis la dekdu ligojn de Dependa Orinigo.

  (11) Mensformiĝo (Sankhara) havas la saman signifon kiel (3) Ekzistiĝo (Bhava). Se ni konsideras la karmon kreitan de korpo, parolo kaj menso en la nuna tempo, ĝi havas potencan povon kondukantan la fulturan frukton, kiu estas konata kiel “Estiĝo” (Bhava). Sed kiam ni konsideras la maturan frukton (rezulto) de hodiaŭ, kiu formiĝis de pasinta karmo (aŭ kondutoj), ĝi estas konata kiel “formiĝo” (Sankhara). Konscio kaj nomo kaj formo estas la hodiaŭaj maturaj fruktoj, kiuj dependas de la pastaj formiĝoj. Pro la cirkloj de la pasintaj “formiĝoj” kun ĝia nesciebla komenco, kutimo fariĝas dua naturo. Ĝuste pro ekzista latenta povo, kiu regas homaran agojn, la fenomeno de naskiĝo kaj morto, sufero kaj afliktiĝo okazas senĉese. Formiĝo siavice dependas de senscieco (Avijja). Senscieco signifas mankon de kapableco vidi aferojn kiel ili efekteve estas, aŭ vidi realecon de efemera kaj senegoa darmojn, kiuj estiĝas kiam la kondiĉoj estiĝas, kaj malestiĝas kiam la kondiĉoj malestiĝas. Senscia homo precipe ne komprenas la fakton, ke liaj korpo kaj menso nur estas formitaj de kaŭzo kaj kondiĉoj, dum li sintenas al la ideo, ke ekzistas eterna, unika kaj reganta egoo. Pro la certeco de sia “egoo” (atta-abhinivesa), li sentas plezuron, malplezuron kaj neŭtralecon, kaj tiel havas afliktiĝon de avido, malamo kaj senscieco, kiuj rezultas diversajn bona kaj malbonajn karmojn. Do la ĉefa kaŭzo de la suferoj de naskiĝo kaj morto de homaro situas en senscieco (Avijja).

  Se ni diras koncize, la Dekdu Ligoj de Dependa Origino nur estas rilatoj inter iluzio, karmo kaj sufero. Senscieco kaj mensformiĝo estas la rezulto de la iluzioj kaj karmoj de la senfina pasinteco, kiuj jam kaŭzis la nunan dolorajn fruktojn de konscio, nomformo, ses senorganoj, kontakto kaj senso. Deziro, preno kaj estiĝo estas la nunaj iluzioj kaj karmoj, kiuj kondukos al estontaj suferaj fruktoj de naskĝo, maljuniĝo kaj morto. Ĉiuj tiuj menciitaj supre inkluziviĝis en la frazo “Ĉiuj kleŝoj estas suferaj”, kiuj ankaŭ kovras “La vero de sufero (Dukkha-sacca) kaj “La vero de origino de suferado” (Samudaya-sacca), kiuj estas du el la kvar “Noblaj Veroj”(Ariya-sacca).