2. 17-21

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  17. D: Kion signifas “kaŭzo kaj rezulto senĉese interkonektiĝas sen rompiĝo”?

  R: Ĉiuj darmoj estas produktitaj de kaŭzo kaj kondiĉo. Kvankam ili estas efemeraj kaj konstante estiĝas kaj malestiĝas, ili konstante konektiĝas sen interrompiĝo kiel fluanta akvo. Se malestiĝas la antaŭaj, tuj sekvas la postaj senintermite. Kaŭzoj produktas rezultojn en konstantaj serioj sinsekvaj. Tio estas vidpunkto laŭ la vertikala senso en tempo. Se oni rigardas horizontale, estas sennombraj diferencoj inter la variantaj specoj de kaŭzoj kaj rezultoj. Malgraŭ la kompleksaj rilatoj inter diversaj specoj de kaŭzoj, ili estas regitaj de antaŭaj reguloj sen konfuziĝo. Ĉiuspeca kaŭzo produktas rezultojn de la sama speco. Ekzemple, bona kaŭzo kondukas al bona rezulto. Kaŭzoj estigas konformajn rezultojn, kaj rezultoj korespondas al kaŭzoj. Ĉiuspeca kaŭzo ne povas estigi alispecan rezulton. Ekzemple, se iu semas melonojn, li rikoltos fruktojn de melonoj sed ne sojfaboj. Budhismo kredas, ke la leĝo de kaŭzoj estas definitiva kaj neŝanĝebla eĉ por la budhoj en sinsekvaj epokoj de estinteco, estanteco kaj estonteco. Tio estas la simpla ekspliko pri la konceptoj, ke “kaŭzoj kaj efektoj senĉese konektiĝas senintermite”, “diversaj kaŭzoj kaj efektoj apartenas al siaj apartaj specoj”, “Kaŭzo kaj rezulto transiĝas harmonie kaj konkorde unu al la alia” kaj “kaŭzo kaj efekto funkcias en ordo sen konfuziĝo”. Budhismo ankaŭ kontraŭas la vidpunkton, ke fenomeno ne povas denove estiĝi post sia malestiĝo, kaj nomas tion “nihilisma vidpunkto”. Pri la budhisma analizo de kaŭzo, kondiĉo kaj efekto, troviĝas teorioj de ses kaŭzoj, kvar kondiĉoj kaj kvin efektoj, pri kiuj mi ne diskutas detale ĉi tie.

  18: D: Ĉu troviĝas iu ajn sutro aŭ verko uzebla por plua studo pri la teorio de Dependa Origino menciita supre?

  R: Ekzistas multe da sutroj kaj verkoj, kiuj diskutas pri la teorio de Dependa Origino. Kiel ekzemple, la antaŭe menciitaj dekunu signifoj de kaŭzo kaj efekto estis cititaj el leginda verko “Fenbie Yuanqi Chusheng Famen Jin”. Krome instruoplenaj estas la koncernaj partoj de “komentario pri Abidarmakoŝa-ŝastro” (Abidarmakoŝa-ŝastra) ĉinigita de Xuanzang kaj la “komentario pri la granda perfekteco de saĝo” ( Mahaprajnaparamita-ŝastra) ĉinigita de Kumaraĝivo.

  19. D: Mi jam havas bazan scion pri la teorio de Dependa Origino post via ekspliko pri la dekunu signifoj de Dependa Origino, baziĝinta sur la kvar ĉefaj punktoj de “ne kreinto, senegoo, efemereco kaj sinsekvo de kaŭzo kaj rezulto”. Ĉu ni povas diri, ke tio estas la budhisma kosmologio aŭ budhisma interpretado pri universa ekzisteco?

  R: Fakte ni povas resumi la kvar ĉefajn punktojn en du vidpunktojn de “Efemereco” kaj “Senegoo”. “Efemereco” signifas la konstantecon de estiĝo kaj malestiĝo. Ĝi ankaŭ inkluzivas la konceptojn de “estiĝo kaj malestiĝo de momentero al momentero”, kaj “konstanteco de kaŭzo kaj rezulto”. “Senegoo” signifas, ke ne troviĝas decida povo ambaŭ de si mem aŭ la universo. Do la signifo de “Sen kreinto” efektive inkluziviĝas en la koncepto de “Senegoeco”. La budhisman interpretado de universa ekzisteco estas resumo de koncepto ke Ĉiuj fenomenoj estas efemeraj, kaj al ĉiuj darmoj mankas egoo (sabbe sankhara anicca, sabbe dhamma anatta). Ni ankaŭ povas nomi ĝin ĝenerala leĝo de ĉiuj darmoj. Jen kial ni rigardas la doktrinojn de “Efemereco” kaj “Senegoeco” kiel Darmajn Sigelojn (Dhamma-lakkhana).

  20. D: Kio estas la signifo de Darmaj Sigeloj (Dhamma-lakkhana)?

  R: Sigelo signifas markon aŭ stampon. Imperia sigelilo atestas la autoritecon de dokumentoj kaj permeson cirkuli ilin sen malhelpo. Ni uzas ĝin ĉi tie same por esprimi principajn doktrinojn de Budhismo. Se iu ajn doktrino konformas al “Sigeloj de Darmo”, oni povas rigardi ĝin kiel veran instruon de la Budho, kaj se oni mastras ĝin, ili povas kompreni ĉiujn darmojn sen malhelpo. Jen kial oni nomas ilin “Sigeloj de Darmo”. Se ni aldonas frazon “Nirvano estas serena” post frazoj “Ĉiuj fenomenoj estas efemeraj” kaj “al ĉiuj darmoj mankas si mem”, ni nomas ilin Tri sigeloj de la Darmo. Aldoninte frazon “Ĉiuj malpuraj darmoj kondukas al sufero”, ni havas la Kvar Sigelojn de Darmo.

  21. D: Ĉu vi bonvolas ekspliki la signifon de frazo “Ĉiuj kleŝoj kondukas al sufero”?

  R: Kleŝo signifas mensan kleŝon. Laŭ opinio de Budhismo, ordinaraj homoj ne komprenas la veron, ke ĉiuj darmoj estiĝas kaj malestiĝas kondiĉe laŭ la naturo de efemereco kaj senegoeco. Ili avide kroĉiĝas al aferoj, kiuj estas efemeraj, kaj persiste serĉas “min” aŭ “mian” en la darmoj de senegoeco. Tio nomiĝas iluzio, kiu kondukas al mensa afliktiĝo, do tio ankaŭ nomiĝas kleŝo. Ekzistas multaj specoj de kleŝoj, kiel avido (raga), kolero aŭ malamo (dosa) kaj iluzio (moha aŭ avijja) aŭ senscieco pri la vero de efemereco kaj senegoeco. Ni prenas tiujn tri kiel tri venenojn. Kune kun aroganteco (mana), suspektemo kaj eraraj vidpunktoj (micĉa-ditti, kiel la kredo en eterneco aŭ sassata-ditthi, la kredo en malkonstanteco aŭ ucĉeda-ditthi), ili faras ses fundamentajn kleŝojn. Kleŝoj estigas diversaj karmojn. Karmojn kaŭzas agoj de la korpo, (kaya-kamma), parolo (vacl-kamma) kaj menso (mano-kamma). Kleŝo kaj karmo kondukas al estonta renaskiĝo de korpo kaj menso (nama-rupa) kiel ĉielulo, homo, inferulo, demono aŭ besto. Se estiĝas kleŝoj, rekreiĝas karmoj kaj denove reestiĝas la korpo kaj menso. Tiu ĉi cirklo de vivo kaj morto (samsaro) daŭras senfine kaj konsistigas suferon. Kiam ni parolas pri homa vivo, ni ĝenerale kredas, ke ekzistas ok specaj suferoj (dŭkha), kiuj estas la suferoj de naskiĝo, (la doloro suferata en la utero kiel dum la naskiĝo), maljuniĝo, malsaniĝo, morto, apartiĝo de amata afero, kontakto kun la malamata afero, senkapableco akiri kion iu deziras, kaj kroĉiĝo al la kvin kuniĝoj. La kroĉiĝo al la kvin kuniĝoj estas kleŝo, kiuj estigas korpon, senton, percepton, mensformiĝon kaj konscion. La kvin kuniĝoj siavice estigas kleŝojn, do ili nomiĝas kuniĝoj de kleŝoj. La fluo de kvin kuniĝoj konstante ŝanĝiĝas, kaj estas plena de suferoj el naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Do la kvin kuniĝoj estas suferaj. Ni povas resumi, ke laŭ diro de budhoj en la mondo plenas senfina sufero, kiu estas nek estigit de si mem, nek dependa de iuj dio-kreintoj, nek estiĝinta per hazardeco. La suferoj estiĝas pro kaŭzoj kaj kondiĉoj. Kiel ni diris antaŭe, kleŝoj estigas karmojn, kaj karmoj estigas suferojn de naskiĝo kaj morto. Jen la budhisma ekspliko pri Dependa Origino de sufero. Por pli vasta analizo, mi parolos pri “dek du ligoj de Dependa Origino”.