2. 17-21

El Vikio BRE
Redakto de 12:57, 21 Apr. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  17. D: Kion signifas “kaŭzo kaj rezulto senĉese konektas sen interrompiĝo”?

  R: Ĉiuj darmoj estas produktitaj de kaŭzo kaj kondiĉo. Kvankam efemera, konstante estiĝanta kaj malestiĝanta, ili estas konstante konektita sen interrompiĝo kiel fluanta akvo. Se la antaŭaj malestiĝis, tuj sekvas la postaj sen interrompiĝo. Kaŭzoj produktantaj ruzultojn en konstantaj serioj sen interrompiĝo. Tio estas vidpunkto laŭ la vertikala senso en tempo. Se oni rigardas horizontale, estas sennombraj diferencoj inter la variintaj specoj de kaŭzoj kaj rezultoj. Malgraŭ la kompleksaj rilatoj inter diversaj specoj de kaŭzoj, ili estas regitaj de antaŭaj reguloj sen konfuziĝo. Ĉiu speca kaŭzo produktas rezultojn de la sama speco. Ekzemple bona kaŭzo kondukas al bona rezulto. Kaŭzoj estigas konformajn rezultojn, kaj rezultoj korespondas al kaŭzoj. Unu speca kaŭzo ne povas estigi alispecan rezulton. Kiel ekzemple, se iu semas melonajn semojn, li rikoltas fruktojn de melonoj kaj ne sojfaboj. Budhismo kredas, ke la leĝo de kaŭzoj estas fiksita kaj ĝi estas neŝanĝebla eĉ de la Budhoj en sinsekvaj epokoj de estinteco, estanteco kaj estonteco. Tio estas la simpla ekspliko de la konceptoj, ke “kaŭzoj kaj efektoj senĉese konektas sen interrompiĝo”, “diversaj kaŭzoj kaj efektoj falas en diferentaj specojn”, “Kaŭzo kaj rezulto transiĝas en harmonio kaj en obeo unu al la alia” kaj “kaŭzo kaj efekto funkcias en ordo sen konfuziĝo”. Budhismo ankaŭ oponas la vidpunkton, ke fenomeno ne povas denove estiĝi post sia malestiĝo, kaj nomas tion “neiga vidpunkto”. Pri la budhisma analizo de kaŭzo, kondiĉo kaj efekto, estas teorioj de ses kaŭzoj, kvar kondiĉoj kaj kvin efektoj, kiujn mi ne diskutas detale ĉitie.

  18: D: Pri la teorio de Dependa Origino menciita supre, ĉu troviĝas iu ajn sutro aŭ verko uzebla por plua pristudo?

  R: Ekzistas multe da sutroj kaj verkoj, kiuj diskutas la teorion de Dependa Origino. Kiel ekzemple, la antaŭe menciitaj dekunu signifoj de kaŭzo kaj efekto estis cititaj el leginda verko “Fenbie Yuanqi Chusheng Famen Jin”. Krome estas instruoplenaj la koncernaj partoj de Abidarmakoŝa-ŝastra ((Abhidharma Storehouse Treatise) tradukita en la ĉina lingvo de Xuanzang kaj la Mahaprajnaparamita- ŝastra (Treatise on the Great Perfection of Wisdom) tradukita en la ĉina lingvon de Kumaraĝivo.

  19. D: Post via ekspliko de la dekunu signifoj de Dependa Origino, baziĝinta sur la kvar ĉefaj punktoj de “ne kreinto, senegoo, efemereco kaj sinsekvo de kaŭzo kaj rezulto”, mi jam havas bazan scion pri la teorio de Dependa Origino. Ĉu ni povas diri, ke tio estas la budhisma interpretado pri universa ekzisteco aŭ budhisma kosmologio?

  R: La kvar ĉefaj punktoj efektive resumiĝis en du vidpunktojn “Efemereco” kaj “Senegoo”. “Efemereco” signifas la konstanteco de estiĝo kaj malestiĝo. Gi ankaŭ inkluzivas la konceptojn de “estiĝo kaj malestiĝo de momentero al momentero”, kaj “konstanteco de kaŭzo kaj rezulto”. “Senegoo” signifas, ke ne troviĝas decida povo ambaŭ in si mem aŭ de la universo. Do la signifo de “Sen kreinto” estas efektive inkluzivita en la koncepto de “Senegoeco”. “Ĉiuj fenomenoj estas efemeraj, kaj al ĉiuj darmoj mankas egoo” (sabbe sankhara anicca, sabbe dhamma anatta) resumis la budhisman interpretadon de universa ekzisteco. Ĝi ankaŭ povas nomiĝi la ĝenerala leĝo de ĉiuj darmoj. Jen kial la doktrinoj de “Efemereco” kaj “Senegoeco” estas rigarditaj kiel Darmaj Sigeloj (Dhamma-lakkhana).

  20. D: Kio estas la signifo de Darmaj Sigeloj (Dhamma-lakkhana)?

  R: Sigelo signifas markon aŭ sigelon. Imperia sigelo atestas la autoritecon de dokumentoj kaj permeson cirkuli ilin sen malhelpo. Ni uzas ĝin ĉitie same por esprimi principajn doktrinojn de Budhismo. Se iu ajn doktrino estas en linio kun “Sigeloj de Darmo”, ĝi povas esti rigardita kiel vera instruo de la Budho. (Se oni mastras ĝin ili povas kompreni ĉiujn darmoj sen malhelpo.) Jen kial ili nomiĝis “Sigeloj de Darmo”. Se ni aldonas “Nirvano estas serena” post “Ĉiuj fenomenoj estas efemeraj, “al ĉiuj darmoj mankas si mem”, ni nomasilin Tri sigeloj de la Darmo. Aldoninte “Ĉiuj malpuraj darmoj kondukas al sufero” ni havas la Kvar Sigelojn de Darmo.

  21. D: Ĉu vi bonvolas ekspliki la signifon de “Ĉiuj kleŝoj kondukas al sufero”?

  R: Kleŝo signifas mensa afliktiĝon. Laŭ opinio de Budhismo, ordinaraj homoj ne komprenas la veron, ke ĉiuj darmoj estiĝas kaj malestiĝas kondiĉe laŭ la naturo de efemereco kaj senegoeco. Ili avide kroĉiĝas al aferoj, kiuj estas efemeraj, kaj persiste, kaj serĉas “min” aŭ “mian”, spite la darmoj de senegoeco. Tio nomiĝas iluzio, kiu kondukas al mensa afliktiĝo (kleŝo), do ĝi ankaŭ nomiĝas mensa afliktiĝo (kleŝo). Ekzistas multaj specoj de afliktiĝoj, kiel avido (raga) kolero aŭ malamo (dosa) kaj iluzio (moha aŭ avijja), senscieco pri la vero de efemereco kaj senegoeco.. Ni prenas tiujn tri kiel tri venenojn. Kune kun aroganteco (mana), suspektemo aŭ dubo, kaj eraraj vidpunktoj (micĉa-ditti, kiel la kredo en eterneco aŭ sassata-ditthi, la kredo en malkonstanteco aŭ ucĉeda-ditthi), ili faras ses fundamentajn afliktiĝojn (kleŝo). Kleŝoj estigas diversaj karmojn. Karmojn montras agoj de la korpo, (kaya-kamma), parolo (vacl-kamma) kaj menso (mano-kamma). Kleŝo kaj karmo kondukas al estonta renaskiĝo de korpo kaj menso (nama-rupa) kiel ĉielulo, homo, inferulo, demono aŭ besto. Se estiĝas afliktiĝoj, rekreiĝas karmoj kaj denove reestiĝas la korpo kaj menso. Tiu ĉi cirko de vivo kaj morto (samsaro)daŭras senfine kaj konsistigas suferon. Kiam ni parolas pri homa vivo, ni ĝenerale kredas, ke ekzistas ok specaj suferoj (dŭkha), kiuj estas la suferoj de naskiĝo, (la doloro suferata en la utero kiel dum la naskiĝo), maljuniĝo, malsaniĝo, morto, apartiĝo de amata afero, kontakto kun la malamata afero, senkapableco akiri kion iu deziras, kaj kroĉiĝo al la kvin kuniĝoj. La kroĉiĝo al la kvin kuniĝoj estas afliktiĝo, kiuj estigas korpon, senton, percepton, sensan formiĝon kaj konscion. La kvin kuniĝoj siavice estigas kleŝon, do ili nomiĝas kuniĝoj de kleŝo. La fluo de kvin kuniĝoj konstante ŝanĝiĝas, kaj estas plena de suferoj el naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Do la kvin kuniĝoj estas suferaj. Ni povas resumi, ke laŭ diro de budhoj, en la mondo plenas senfina sufero, kiu estas nek estigita per si mem, nek dependa de iuj dio-kreintoj, nek estiĝinta per hazardeco. La suferoj estiĝas pro kaŭzoj kaj kondiĉoj. Kiel ni diris antaŭe, kleŝoj estigas karmojn kaj karmoj estigas suferojn de naskiĝo kaj morto. Jen la hisma ekspliko pri Dependa Origino de sufero. Por pli vasta analizo, mi parolos pri “dek du ligoj de Dependa Origino”.