2. 10-16

El Vikio BRE
Redakto de 21:21, 16 Apr. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  10.D:Kion signifas“sen dio,la kreanto”?

  R:Ĝi signifas neadon,ke estas dio de kreo,kiu kreis la tutan universon.Tio estas la unua doktrino de la supraj dekunu.Se“ĉiuj darmoj estiĝas de kaŭzo kaj rezulto”estas akceptita,estas konkordo agnoski la ekzistecon de aparta kreinto.Ĉiu kaŭzo estas estigita de aliaj kaŭzoj,kajĉiu kondiĉo estas estigita de aliaj kondiĉoj.Ĉiu kaŭzo havas sian antaŭan kaŭzon,kajĉiu kondiĉo havas siajn proprajn kondiĉojn.Se oni rigardas verkitale,estas nek komenco nek finiĝo,kaj se oni rigardas horitontale,estas nek rando nek limo.Tiel ni venas al la konkludo,ke ne estas absoluta kaŭzo.Kredantoj de la teorio de Dependa Origino devas nei ne nur la personigitan kreinton,kiu naskis bramanojn el sia buŝo,sed ankaŭla ekzistecon de racie imagita kreinto de la universoj.En la alia flanko,kvankam la kredintoj de Dependa Origino(Paticcasamuppada)neas la ekzistecon de iu ajn absolutan estiĝintan kaŭzon,ili ankaŭoponas la vidpunkton,keĉio estiĝas eventuale.Ili asertas,ke neniu fenomeno estiĝas sen kaŭzo,ĝi estas regita de la neeviteblaj leĝoj de kaŭzo.Tio estas la signifo de“Ĉio estiĝas de kaŭzoj”.

  11.D:Laŭvia diro,Budhismoŝajnas al ateismo,sed kial oni oferas tiel multajn diojn en budhismaj monaĥejoj?

  R:Kiel mi jam diris antaŭe,Budhismo ne neas la diojn de Bramanismo,sed rigardas ilin kiel iuspecajn vivestaĵojn.Iuj dioj poste adoptiĝis en Budhismo kiel protektantojn de la Darmo.En la alia flanko,ni devas agnoski la fakton,ke la Budho estis diigita poste.Sed laŭla budhisma doktrino,la Budho estas nek kreanto nek povas decidi feliĉon aŭmalfekliĉon,ĝojon aŭsuferon de homaro kvankam li havas eksterordinarajn saĝon kaj kapablon.La Budho ankaŭestas regato al la leĝo de kaŭzo.

  12.D:Kion signifas“ne estas egoo”aŭ“senegoeco”(atmano)?

  R:ĉiuj“Libera de vivestaĵoj”,“Dependa al aliaj kondiĉoj”kaj“Sen aganto”klarigas la teorion de Senegoeco.“Vivestaĵo”estas“Satta”en Pali-lingvo,kiu inkluzivas homaron kaj aliajn vivestaĵojn.Bramanismo kaj aliaj skoloj asertas,keĉiu vivestaĵo posedas senmortan kaj decidpovan egoon aŭanimon(atta).La teorio de Dependa Origino opinias,ke vivestaĵoj estas nenio krom amasiĝo de diversaj materiaj kaj spiritaj elementoj.Laŭla konsisto de korpo,vivestaĵo konsistas el ses grandaj elementoj(cha dhatuyo),nome:tero(pathayl),akvo(apo),fajro aŭvarmo(tejo)aero(vajo),spaco(akasa)kaj konscio(vinnana).La antaŭaj kvin elementoj respondecas pri la mekanismo kaj funkcioj de la korpo kun tero kiel ostoj kaj karno,akvo kiel sango,fajro kiel varmeco,aero kiel spiro,spaco kielĉiuj specaj kavernoj.Ĉiuj mensaj aktivecoj montriĝas per la lasta elemento.Se ni rigardas psikologian konsiston,vivestaĵoj konsistas el kvin amasiĝoj(khandhas),kiuj estas estaĵo(rupa),sento aŭsenso(vedana),percepto(sanna),mensa formiĝo(sankhara)kaj konscio((vinnana).La vorto amasiĝo(Khandha)signifas amaso aŭgrupo.Ĉiuj fenomenoj estas klasifikigitaj en malsamaj grupoj,kiuj nomiĝas amaso(khandhas).Ni povas diri koncize,ke estaĵo(rupa)signifasĉiujn partojn de materialoj,kiuj inkluzivas la kvin radikojn(pancindriyani)aŭkvin fizikajn sensorganojn de homaro,nome:okuloj,oreloj,nazo,lango kaj korpo;kaj kvin objektivajn fontojn de sensoj(pancayatana),kiuj estas vidaĵo,sono,odoro,gusto,kaj tuŝo.La restaj kvar amasoj(khandhas)de senso(vedana),percepto(sanna),mensa formiĝo(sankhara)kaj konscio((vinnana)konsistigas gravajn spiritanjn faktorojn.Sento signifas tiun de malĝojo,feliĉo aŭnek feliĉo nek malĝojo;Percepto signifas tiun al la aferoj,ekzemple bluo,ruĝo aŭblanko;longeco aŭmallongeco;kvadrato aŭrondo;sufero aŭfeliĉo.Mensa formiĝo estas rigardita kiel funkciga forto de fizika kaj mensa aktivadoj.Konscio signifas la eblecon de juĝo kaj konkludo.Laŭla supraj analizoj,Budhismo asertas,ke vivestaĵo ne estas fiksita sola(sendependa)estaĵo,sed konsisto el diversaj faktoroj kiujĉiam estiĝas kaj malestiĝas laŭsiaj kaŭzoj kaj kondiĉoj.Do ne ekzistas sendependa kaj eterna“estaĵo”aŭegoo reganta korpon kaj menson.Tio estas simpla eksplikado de senegoeco.

  13.D:Pardonu pro mia alia demando.Laŭvia ekspliko,ĉu la budhisma vidpunkto pri la konsisto de vivestaĵo estas formo de dualismo?

  R:Budhismoĝenerale dividis la konsistojn de vivestaĵoj en du kategoriojn spiritan kaj materian.La kombinado de du kaŭzas vivestaĵojn,kiuj laŭbudhisma termino,nomiĝas“Namarupa”(nomo kaj formo).“Nama”signfifas mensajn faktorojn,t.e.vedana,sanna,sankhara kaj vinnana do la kvin khandas,aŭalivorte,la vinnana dhatu(menso)de la ses Maha-bhuta(great elements).Rupa signifas la materiajn faktorojn konsistantajn el tero,akvo,fajro,vento kaj spaco,el kiuj neniu povas estiĝi sendepende,sed devasŝanĝi kaj kombini unu kun la aliaj.Se ni parolas koncize,namarupa estas la kombinado de korpo kaj menso.De tio iuj rigardasĝin kiel dualismon,iuj kiel paralecon(t.e.spirita-fizika paraleco).Dum iuj aliaj diras,ne namarupa estas nek dualismo nek paraleco,ĉar budhismo asertas,keĉiuj spiritaj kaj materiaj elementoj ne povas ekzisti independe.Ni ankoraŭpovas pristudi,kiel rigardi la aferon,sed estas evidente,keĝi ne signifas materialismon.

  14.D:Kio estas la signifo de“sen aganto”?

  R:“Sen aganto”signifas,ke ekzistas nenio venanta kaj iranta inter kaŭzo(hetu)kajĝia efekto(phala).Kredantoj de la teorio de Dependa Origino kredas,ke la kaŭzo estigas la efekton sed neas,ke kaŭzo fariĝas efekto.Kiel ekzemple,la paso de lumo aŭfajro de lanterno al alia.La flamo de lanterno B estas lumigita de tiu de lanterno A.Ĝi ne estas,ke la flamo de A transportiĝis al B.Tiel kvankam budhismo kredas al la doktrino de reenkarniĝo en la ses statoj(samsaro),ĝi neas,ke estas animo movanta aŭtransportita de unu vivaĵo al la semo de alia.Tiuĉi ideo estas disvolviĝo de la principo de senegoo(Anatta)kaj ni parolos pri tio poste.

  15.D:Kio estas“efemereco”(Anicca)?

  R:Ĉiuj fenomenoj en la universo ekzistas en tute dependaj rilatoj,do kiam tioĉi estiĝas,tio estiĝas;kiam tioĉi malestiĝas,tio malestiĝas.Tute ne estas eterna ekzisteco.Doĉiuj fenomonoj estas efemeraj en naturo,estiĝante kaj malestiĝante de momentero(khana)al momentero.Tio estas la signifo de“naturo de efemereco”kaj“malestiĝo enĉiu momentero”menciitaj en la dekunu eksplikadoj pri la kaŭzo kaj rezulto(Paticcasamppada),kaj ankaŭla signifo de la diro el budhisma la kanono:“Ĉiuj kombinitaj aferoj estas efemeraj;ili estas regatoj al naskiĝo kaj poste al pereiĝo.”(Anicca vata sankhara,Uppadavaya dhammino”).“Ĉiuj Sankharaj”estas la signo deĉiuj aferoj aŭfenomenoj.La vorto“Sankhara”signifas variecon aŭŝanĝiĝon.Ĉarĉiuj fenomenoj estas en varieco kajŝanĝiĝo,ili nomiĝis“Sankhara”.La termino indikas la signifon de efemereco.La vortoj“naskiĝo”kaj“malestiĝo”fakte kovras tri signifojn:origino,detruiĝo kaj malestiĝo,aŭkvar signifojn:origino aŭestiĝo(uppada aŭjati),daŭro aŭekzisteco(thitika),detruiĝo aŭdekadenco(jara aŭannathatta)kaj malestiĝo(nirodha).Ĉiu el la kvar montras karakteron aŭstaton de fenomeno:la naskiĝo de fenomeno nomiĝas origino,la movo kiamĝi ekzistas kaj funkcias nomiĝas daŭro,la momento kiamĝi funkcias sed ekdekadencas estas nomata detruiĝo kaj la pereiĝo de la fenomeno estas nomata malestiĝo.Momentero estas tre mallonga momento.Laŭla priskribo en budhisma teksto,la klako de fingro longas je 60 momenteroj.“malestiĝo enĉiu momentero”signifas,keĉiuj origino,daŭro,detruiĝo kaj malestiĝo finiĝas en unu momentero.Iuj homoj demandas,“Kial ni parolas pri‘momentaj estiĝo kaj malestiĝo’kiam la homa vivo kutime daŭras dekoj da jaroj?”La budhisma respondo estas,ke homa vivo de naskiĝo al morto estas procedo,kiu konsists el serio de sinsekvaj momenteroj.Homa vivo,aŭla tuta vivo pasas tra la origino,ekzisteco,dekadenco kaj malestiĝo,ekzemple,naskiĝo,maljuniĝo,malsaniĝo kaj morto;sedĉiu fundamenta parto konsistas el sinsekvaj estiĝo,ekzisteco,detruiĝo kaj malestiĝo momenteron post momentero.Budhismaj verkoj diras,ke la homa korpo estas tute renovigata enĉiu 12 jaroj.La estiĝo,ekzisteco,detruiĝo kajĉeso de estaĵo kaj la origino,estanteco,detruiĝo kaj malestiĝo de la mondo fakte konsistas el momenteraj originoj kaj malestiĝoj.Laŭbudhisma teorio,ĉiuj fenomenoj,senescepte,estiĝas kaj malestiĝas enĉiu momentero,kaj opinias,ke erarasĉiuj eternecaj kredoj,kiuj agnoskas,ke la estaĵo estas eterna kaj neŝanĝebla.

  16.R:Ĉu mi rajtas starigi demandon:Ĉu budhismo ankaŭestas sub la leĝo de“efemereco”?

  D:Jes.Laŭbudhismo,la budha darmo kovras tri sinsekvajn periodojn:unue,la periodon de vera darmo(Saddhamma),kiu estas la periodo de budhismaj estiĝo kaj prosperiĝo;due,la periodo de bilda darmo(Saddhamma-pairupaka),kiu estas la evolua periodo,en kiu budhismaj bildoj ekaperis;trie,la periodo de malestiĝo(Saddhamma-vippalujjati)aŭla periodo de dekadenco.La Budho eĉparolis pri la cirkonstancoj de darma malestiĝo en la futuro.“Ĉiuj darmoj estas efemeraj”,kaj ankaŭBudhismo ne estas escepta.