2. 1-9

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  La esenco de la budha darmo kaj la budhisma kanona literaturo

  2-1. D: Kio estas la esencoj de la Budha Darmo?

  R: Mi jam menciis antaŭe, ke Ŝakjamunio forlasis la mondan vivon kun celo trovi metodon liberiĝi el la suferoj de naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. En tiu tempo multaj religiaj skoloj en Hindio ankaŭ klopodis por la ideo de fina liberiĝo. Ni povas koncizigi la esencojn de Budhismaj doktrinoj en la Kvar Noblajn Verojn (Cattaari-ariya-saccani), kiuj estas la sufero de ĉiuj vivestaĵoj (Dukkha-sacca), la kaŭzo de la sufero (Samudaya-sacca), la malestiĝo de la sufero (Nirodha-sacca) kaj la vojo kondukanta al la malestiĝo de la sufero (Magga-sacca). Fakte neniu budhismaj verkoj superas la Kvar Noblajn Verojn. Do la fundamenta principo sur kiu baziĝis la Kvar Noblaj Veroj estis la teorio de Dependa Origino (Paticcasamuppada). Ĉiuj budhismaj doktrinoj fluas el la fonto, kiu estas la teorio de Dependa Origino.

  2-2. D: Kio estas la signifo de Dependa Origino?

  R: Dependa Origino signifas, ke ĉiuj darmoj estiĝas pro kaŭzoj kaj kondiĉoj (hetu or paccaya). Kiam oni diras koncize, ke ĉiuj aferoj aŭ fenomenoj estiĝis el la tute dependaj rilato kaj kondiĉoj. Nenio ekzistas sen interdependaj rilato kaj kondiĉo (Hetu kaj Paccaya), kiuj estas kaŭzo kaj kondiĉo, kiam oni ĝenerale parolas. La Budho difinis la teorion de “Dependa Origino” kiel la sekvan: Kiam tio ĉi ekzistas, tio ekzistas. Ĉar tiu ĉi estiĝas, tio estiĝas. Kiam tio ĉi ne ekzistas, tio ne ekzistas. Kiam tio ĉi ĉesas, tio ankaŭ ĉesas. Tiuj kvar frazoj esprimis la kunestantajn rilatojn ambaŭ samtempan kaj malsamtempan (sinsekvan).

  2-3. D: Kio estas samtempa interdependa rilato?

  R: Lasu min doni simplan ekzemplon, kiu estas la rilato inter instruisto kaj studento: Se estas instruistoj, certe estas studentoj, kaj se estas studentoj, certe estas instruistoj. Sen instruistoj, ne estas studentoj, kaj sen studentoj, ne estas instruistoj. Tio estas samtempa interdependa rilato.

  2-4. D: Kio estas malsamtempa interdependa rilato?

  R: Kiel ekzemple, la rilato inter semo kaj ĝermo: pro la antaŭa ekzisteco de semoj, ĝermoj povas estiĝi kiel konsekvenco; same, la estiĝo de la ĝermoj dependas de la antaŭa stato konata kiel semoj. Tio estas malsamtempa interdependa rilato. De alia perspektivo, la ĉeso de la stato de semoj koincidas kun la estiĝo de la ĝermoj. Ĉi tie la fenomeno de ĝerma estiĝo kaj la malestiĝo de la semo ankaŭ formis samtempan interdependan rilaton. En konkludo, ĉiuj fenomenoj devas ekzisti en koncernaj interdependaj rilatoj, ĉu samtempaj aŭ malsamtempaj. Oni povas diri, ke nenio povas ekzisti en absoluteco aŭ per si mem.

  2-5. D: Ĉu malsamtempa interdependa rilato estas la rilato de kaŭzo kaj rezulto?

  R: Laŭ budhisma doktrino, ĉiuj interdependaj rilatoj estas tiuj de kaŭzo kaj rezulto. Laŭ malsamtempa interdependa rilato, la semo estas la kaŭzo kaj la ĝermo estas la rezulto. Tio estas malsamtempa rilato de kaŭzo kaj rezulto. Laŭ samtempa interdependa rilato, se la instruisto estas subjekto, do li estas la kaŭzo kaj la studento estas la rezulto; se la studento estas la subjekto, do li estas la kaŭzo kaj la instruisto estas la rezulto. Tio estas samtempa rilato de kaŭzo kaj rezulto. Kompreneble, tio estas simplaj ekzemploj. Fakte la rilato de kaŭzo kaj rezulto estas tre komplika. Laŭ unu vidpunkto, certa kaŭzo produktas certan rezulton dum laŭ alia vidpunkto, la sama kaŭzo eble kondukas al malsama rezulto. Kiel ekzemple, A eble estas la instruisto de B, temante pri la rilato de instruisto kaj studento; samtempe, li eble estas patro de C, temante pri la rilato de patro kaj filo; Poste li eble estas la edzino de Ĉ, temante pri la rilato de edzo kaj edzino. Do se ni prenas A kiel la kaŭzon, B, C, Ĉ kaj ĉiuj aliaj estas rezultoj. De tio ni povas vidi unu kaŭzon kun multe da rezultoj. Se ĉiuj la aliaj estas kaŭzoj, do A estas la rezulto. De tio ni vidas multajn kaŭzojn kun unu rezulto. En realeco ekzistas nek absoluta kaŭzo, nek absoluta rezulto. La universo estas kiel senlima reto trikita per nekalkuleblaj sinsekvaj rilatoj de kaŭzoj kaj rezultoj laŭ tempo, kaj interdependaj rilatoj laŭ spaco.

  2-6. D: Oni diris, ke sur la Pagodo de la Budha denta relikvo en la okcidentaj montoj de Pekino, Budhismaj tekstoj koncerna al la doktrino de kaŭzo kaj rezulto gravuriĝis sur la brikoj kaj telerkresto por dolĉa roso. Ĉu tio estas vera?

  R: Jes, tiu ŝtupo konstruiĝis en Liao Dinastio. Sur ĝiaj muroj gravuriĝis (stanco) de Dependa Origino kiu legiĝas:

  “Ĉu darmoj estiĝas de kaŭzoj kaj kondiĉoj (Hetu-paccaya), ili ĉesos kun la ĉesiĝo de iliaj kondiĉoj. Ofte tiel instruas mia instruisto, la granda Sramano .” Nur la telerkresto por dolĉa roso (kalasa) gravuriĝis la sanskrita versio de tiu ĉi gato:Ye dharma hetu-prabhava hutum tesam Tathagato hy avadat, tesam ca yo nirodho evam vadl maha-ŝramanah.Ye dharma hetu-prabhava hutum tesam Tathagato hy avadat, tesam ca yo nirodho evam vadl maha-ŝramanah. Fakte tiu gato estas ĝenerane gravrita ne nur sur tiu ĉi pagodo, sed ankaŭ sur ĉiuj antikvaj budhismaj pagodoj kiel tributon al relikvo. Do tiu ĉi gato nomiĝis relikva gato, ĉar la Budho diris: “Tiuj, kiuj vidas Dependan Originon, vidas la Darmon; tiuj, kiuj vidas la darmon, vidas la Budhon.” Tio montras la gravecon de la doktrino de Dependa Origino(paticcasamuppada) en Budhismo. En la lastaj jaroj kiam oni riparis antikvan ŝtupon en Birmo, oni ankaŭ trovis la palian version de tiu ĉi gato gravurita sur la brikoj: Ye dhamma hetu-ppabhava tesam hetum Tathagato aha, tesam ca yo nirodho evam vadi mahasamano.

  2-7. R: Kiu estis la verkinto de la Gato de Dependa Origino?

  D: Ĝi estis recitita de la budha disĉiplo Asaĝio (Assaji, signifanta “venko de Ĉevalo”, estis unu el la kvin unuaj Bikŝuoj) Iutage, kiam Bikŝuo Asaĝio almozpetis manĝaĵon kun sia almozbovlo, li renkontiĝis kun Ŝariputo, la granda bramana klerulo. Ŝariputo estis logita de liaj majesta mieno eksterordinara, do demandis al li, kiu estas lia instruisto kaj kian doktrinon tiu instruas. Do Bikŝuo Asaĝio recitis tiun ĉi gaton. Sariput ĝojiĝis aŭdi tion kaj informis Mogalanon sur sia revena vojo. Do ambaŭ ili fariĝis sekvantoj de la Budho. Estas kelkaj ĉinlingvaj tradukoj de tiu ĉi Gato. “Mia instruisto, la granda ŝramano” signifas Ŝakjamunion. Ĝenerale ŝramano simple signifas asketojn, kiu forlasis sian familian vivon. En tiu tempo, ĉiuj asketoj el ĉiuj religiaj skoloj krom Bramanismo estis nomataj ŝramanoj.

  2-8. D: Ĉu la Teorio de Dependanta Origino (Paticcasamuppada) difinita speciale de Budhismo ekskluzive la aliaj religioj de tiu tempo?

  R: Jes, Budhismaj verkoj faris dekunu eksplikadojn de la Demanda Origino.

  (1) sen kreinto,

  (2) pro kaŭzo,

  (3) libera de vivestaĵoj,

  (4) dependa al aliaj kondiĉoj,

  (5) sen aganto

  (6) kun efemera naturo,

  (7) malestiĝanta en ĉiu momento (khana),

  (8) kun kaŭzoj kaj rezultoj senĉese daŭraj sen interrompiĝo

  (9) kun diversaj kaŭzoj kaj rezultoj ŝanĝiĝantaj en diversajn specojn,

  (10) kun kaŭzo kaj rezulto kondukanta unu al la alia harmonie kaj kaj cedema unu al la alia, kaj

  (11) kun kaŭzo kaj rezulto funkciantaj laŭvice sen konfuzo.

  Ĉiuj el tio estas diferentaj de la doktrinoj de aliaj religioj.

  2-9. D: Ĉu vi bonvolas ekspliki koncize la dekunu signifojn?

  R: La dekunu signifoj povas resumiĝi en kvar ĉefajn punktojn

  (1) Ne ekzistas dio, la kreanto,

  (2) Ne ekzistas egoo,

  (3) Ĉio estas efemera,

    (4) kaŭzoj kaj rezultoj daŭras senĉese.