2-9. Malamo de Magandija: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  2-9. Malamo de Magandija   Magandija estis knabino tiel bela, ke multaj riĉuloj deziris edziĝi al ŝi. Ŝia bramanaj gepatrinoj ĉiam rifuzis svatadojn, trovinte neniun...')
 
Linio 3: Linio 3:
 
  Magandija estis knabino tiel bela, ke multaj riĉuloj deziris edziĝi al ŝi. Ŝia bramanaj gepatrinoj ĉiam rifuzis svatadojn, trovinte neniun tre taŭgan por ŝi. Eĉ se ŝiaj gepatroj trovis konvenan viron por sia filino, ŝi ne konsentis, dirante, ke ŝi edziniĝos al neniu krom reĝo. Magandija deziris bonan edziniĝon per sia beleco.
 
  Iutage, kiam la Budho vivis en la mondo, li rimarkis, ke la gepatroj de Magandija sufiĉe disvolviĝis spirite. Ili nur bezonis lian helpon por malfermi siajn okulojn al la Vero. La Budho iris al la loko, kie la bramano plenumas fajran oferadon ekster la vilaĝo.
+
  Iutage, kiam la Budho vivis en la mondo, li rimarkis, ke la gepatroj de Magandija sufiĉe disvolviĝis spirite. Ili bezonis lian helpon nur por malfermi siajn okulojn al la Vero. La Budho iris al la loko, kie la bramano plenumas fajran oferadon ekster la vilaĝo.
  
  Kiam la patro de Magandija vidis la alvenantan Budhon, li tuj absorbiĝis de liaj beleco, kvieteco kaj gracia maniero. La bramano pensis, ke neniu homo estas pli bona por edziĝi al lia filino. “Ne foriru, monaĥo,” li kriis ekscitiĝinte. “Atendu ĉi tie ĝis mi venigos mian filinon por vidi vin. Vi estas ideala vivkunulo por ŝi, kaj ankaŭ ŝi estas konvena al vi.”
 
Linio 9: Linio 9:
 
  La Budho diris nenion kaj restis silenta. Anstataŭ atendi, li lasis sian piedsignon sur la teron kaj foriris. La bramano hastis hejmen kun plezuro pri la okazonta afero en sia imago kaj diris al sia edzino: “Tuj vestigu nian filinon, mia kara,” li diris, “Mi vidis viron konvenan al ŝi.” Kiam ili tri revenis al la loko, la Budho jam ne plu vidiĝis. La nura vidaĵo de li estis la piedsigno sur la tero.
 
  La edzino, kiu bone konis signojn, pririgardis la signon kaj diris, “Mi ne opinias, ke tiu, kiu havas la signon, povos edziĝi al nia filo. Ĝi apartenas al homo, kiu jam rezignis la mondajn plezurojn.”
+
  La edzino, kiu bone konis signojn, pririgardis la signon kaj diris, “Mi ne opinias, ke tiu, kiu havas la signon, povos edziĝi al nia filino. Ĝi apartenas al homo, kiu jam rezignis la mondajn plezurojn.”
  
  “Jen denove estas viaj signaĉoj,” grumblis ŝia edzo. “Vi eĉ vidas krokodilojn en akva kavo kaj rabistojn en la mezo de la domo. Jen li sidas tie sub la arbo. Ĉu vi iam vidis iun tiel belan, mia kara? Venu, mia filino. Ĉifoje via vivkunulo estas tiel perfekta, ke vi ne plu plendos.”
+
  “Jen denove estas viaj signaĉoj,” grumblis ŝia edzo. “Vi eĉ vidas krokodilojn en akva kavo kaj rabistojn en la mezo de la domo. Jen li sidas tie sub la arbo. Ĉu vi iam vidis tiel belan viron, mia kara? Venu, mia filino. Ĉifoje via edziĝonto estas tiel perfekta, ke vi ne plu povos plendi.”
  
  La familio hastis al la Budho kaj la patro vokis lin, “Monaĥo, mi edzinigos mian filinon al vi.” La Budho rifuzis la proponon, klarigante, ke li jam rezignis ĉiujn mondajn plezurojn. Li diris al ili, kiel li sin detenis eĉ de la allogo farita de la filinoj de Marao. Li diris, ke homa korpo estas plena de malpuraĵoj kiel ajn bela ĝi estas.
+
  La familio hastis al la Budho kaj la patro vokis lin, “Monaĥo, mi edzinigos mian filinon al vi.” La Budho rifuzis la proponon, klarigante, ke li jam rezignis ĉiujn mondajn plezurojn. Li diris al ili, kiel li sin detenis eĉ de la allogo farita de la filinoj de Marao. Li diris, ke homa korpo estas plena de malpuraĵoj kiel ajn bela ĝi estus.
  
  Aŭdinte tion, la bramano kaj lia edzino tuj komprenis, ke homa vivo en la mondo estas mizera kaj ne alkrociĝinda kiel bela ĝi ŝajnas. Ambaŭ ili atingis aganamon, la trian ŝtupon de sankteco.
 
Linio 21: Linio 21:
 
  Poste Magandija edziniĝis al la reĝo de Udena. Kiam ŝi aŭdis, ke la Budho jam eniris la urbon, ŝia malamo al li leviĝis en ŝi kaj ŝi instigis per subaĉeto, ke oni insultu kaj forpelu la Budhon.
 
  Anando, kiu akompanis la Budhon, ne volis resti kaj toleri la insultadon, sed la Budho admonis lin praktiki toleremon kaj paciencon. La Budho diris: “Kiel elefanto en la batalejo kontraŭstaras la sagojn elpafitajn, mi eĉ toleros la insulton de senreligiaj homoj.” La Budho diris, ke pro la povo de la Budho, la insulto ne restos longe. Ili restis en Udena, kaj ĉiuj insultoj finiĝis post nelonge.
+
  Anando, kiu akompanis la Budhon, ne volis resti kaj toleri la insultadon, sed la Budho admonis lin praktiki toleremon kaj paciencon. La Budho diris: “Kiel elefanto en la batalejo kontraŭstaras la sagojn elpafitajn, mi eĉ toleros la insulton de senreligiaj homoj.” La Budho diris, ke pro la povo de la Budho, la kaluminioj ne restos longe. Ili restis en Udena, kaj ĉiuj kaluminioj finiĝis post nelonge.

Kiel registrite je 05:11, 5 Aŭg. 2013

  2-9. Malamo de Magandija

  Magandija estis knabino tiel bela, ke multaj riĉuloj deziris edziĝi al ŝi. Ŝia bramanaj gepatrinoj ĉiam rifuzis svatadojn, trovinte neniun tre taŭgan por ŝi. Eĉ se ŝiaj gepatroj trovis konvenan viron por sia filino, ŝi ne konsentis, dirante, ke ŝi edziniĝos al neniu krom reĝo. Magandija deziris bonan edziniĝon per sia beleco.

  Iutage, kiam la Budho vivis en la mondo, li rimarkis, ke la gepatroj de Magandija sufiĉe disvolviĝis spirite. Ili bezonis lian helpon nur por malfermi siajn okulojn al la Vero. La Budho iris al la loko, kie la bramano plenumas fajran oferadon ekster la vilaĝo.

  Kiam la patro de Magandija vidis la alvenantan Budhon, li tuj absorbiĝis de liaj beleco, kvieteco kaj gracia maniero. La bramano pensis, ke neniu homo estas pli bona por edziĝi al lia filino. “Ne foriru, monaĥo,” li kriis ekscitiĝinte. “Atendu ĉi tie ĝis mi venigos mian filinon por vidi vin. Vi estas ideala vivkunulo por ŝi, kaj ankaŭ ŝi estas konvena al vi.”

  La Budho diris nenion kaj restis silenta. Anstataŭ atendi, li lasis sian piedsignon sur la teron kaj foriris. La bramano hastis hejmen kun plezuro pri la okazonta afero en sia imago kaj diris al sia edzino: “Tuj vestigu nian filinon, mia kara,” li diris, “Mi vidis viron konvenan al ŝi.” Kiam ili tri revenis al la loko, la Budho jam ne plu vidiĝis. La nura vidaĵo de li estis la piedsigno sur la tero.

  La edzino, kiu bone konis signojn, pririgardis la signon kaj diris, “Mi ne opinias, ke tiu, kiu havas la signon, povos edziĝi al nia filino. Ĝi apartenas al homo, kiu jam rezignis la mondajn plezurojn.”

  “Jen denove estas viaj signaĉoj,” grumblis ŝia edzo. “Vi eĉ vidas krokodilojn en akva kavo kaj rabistojn en la mezo de la domo. Jen li sidas tie sub la arbo. Ĉu vi iam vidis tiel belan viron, mia kara? Venu, mia filino. Ĉifoje via edziĝonto estas tiel perfekta, ke vi ne plu povos plendi.”

  La familio hastis al la Budho kaj la patro vokis lin, “Monaĥo, mi edzinigos mian filinon al vi.” La Budho rifuzis la proponon, klarigante, ke li jam rezignis ĉiujn mondajn plezurojn. Li diris al ili, kiel li sin detenis eĉ de la allogo farita de la filinoj de Marao. Li diris, ke homa korpo estas plena de malpuraĵoj kiel ajn bela ĝi estus.

  Aŭdinte tion, la bramano kaj lia edzino tuj komprenis, ke homa vivo en la mondo estas mizera kaj ne alkrociĝinda kiel bela ĝi ŝajnas. Ambaŭ ili atingis aganamon, la trian ŝtupon de sankteco.

  Malfeliĉe, la fierema Magandija, kiu ankoraŭ ne disvolviĝis spirite, ne povis kompreni la veran signifon de tiuj vortoj. Ŝi opiniis, ke la Budho insultis ŝin pro ŝia beleco. “Kiel tiu ĉi monaĥo rajtas insulti min kiam tiel multaj viroj dronas en mia beleco je la unua vido? Eĉ se li ne volas edziĝi al mi, li ne rajtas aserti, ke mia korpo estas plena de malpuraĵo.” Firme pugniginte siajn manojn, ŝi murmuris detenante sian spiradon: “Atendu, monaĥo. Mi edziniĝos al potenca edzo kaj donos al vi lecionon.”