2-8. La rakonto de iu monaĥo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  La progreso de atentemo

  2-8. La rakonto de iu monaĥo

  La bikŝuo, kiu ŝatas atentemon,

  opinias malatentemon timinda.

  Li progresas kiel incendio

  detruante katenojn grandajn kaj malgrandajn.

  Dum sia restado en Ĝetavana Monaĥejo la Budho parolis tiun verson rilate al iu monaĥo.

  La rakonto temas pri monaĥo, kiu lernis de la instruisto meditan metodon por fariĝi arahanto kaj revenis al la arbaro. Kvankam li strebis kaj klopodis per sia tuta forto, li ne povis atingi arahantecon. Tial li diris al si mem: "Mi petos de la Budho meditan metodon pli taŭgan por mia bezono." Do li forlasis sian loĝejon kaj revenis al la Budho. Sur la vojo li vidis grandan arbaran incendion furiozan, do li grimpis sur senarban montsupron kaj sidiĝis. Kiam li vidis la fajron forbruligintan la arbaron, li koncentris sian menson sur la sekvan penson: "Kiel tiu ĉi fajro antaŭeniras bruligante ĉiujn baraĵojn ambaŭ grandajn kaj malgrandajn, ankaŭ mi devas antaŭeniri forbruligante ĉiujn baraĵojn ambaŭ grandajn kaj malgrandajn per la fajro de scio pri la nobla vojo."

  kvankam la Budho sidis en sia parfumita ĉambro, lia budho sciis detalan penson de la monaĥo, kaj diris jene: "Monaĥo, tio estas precize vera. Kiel fajro bruligas ĉiujn baraĵojn ambaŭ grandajn kaj malgrandajn, estas necese bruligi kaj destrui per la fajro de la scio ĉiujn alkroĉiĝojn ambaŭ grandajn kaj malgrandajn, kiujn estiĝis en tiuj vivestaĵoj ." Kaj sendinte brilan figuron de si mem kvazaŭ li sidus vizaĝon al vizaĝo kun la monaĥo, li donis la stancon.

  Je la fino de la stanco, la monaĥo forbruligis ĉiujn alkroĉiĝojn kaj atingis arahantecon kun supernaturaj povoj dum li sidis tie senmove. Li tuj leviĝis en la aero, proksimiĝis al la Budho, laŭdante kaj honorante la oran korpon de la Budho. Post kiam li faris omaĝon, li forlasis.

  Kiel la serĉanto de vero, la monaĥo timis malatentemon ĉar li scias, ke se iu estas malatentema, li estos katenita en eternaj suferoj de samsaro. Do li paŝas antaŭen diligente kaj atenteme forbruligante tiujn ligojn, kiuj tenas homojn al la mondeco.