2-7. La Budho kaj milionulo

El Vikio BRE
Redakto de 17:39, 24 Jul. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

2-7. La Budho kaj milionulo

  Milionulo Anatapindika nomiĝis Sadaria, sed pro sia granda malavareco oni nomis lin Anatapindika, kiu signifas “helpanton al bezonuloj”.

  Anatapindika volis aĉeti ĝardenon grandan kaj belan por la Budho, sed ĝi apartenis al Reĝido Ĝeta, kiu ne volis vendi ĝin. Anatapindika finfine aĉetis ĝin de la reĝido per tiom da elspezo, ke li kovris la tutan spacon de la parko per ormoneroj. Li konstruigis faman la Ĝetavanan monaĥejon, en kiu la Budho pasigis multajn pluvajn sezonojn. La Budho pasigis plej parton de sia vivo en tiuj kvietaj cirkonstancoj kaj faris plej multajn predikadojn tie. Finfine, la Budho pasigis dudek kvar pluvajn sezonojn en la Ĝetavana Monaĥejo.

  La Budho faris kelkajn predikadojn al li por laikaj homoj. Du el la predikadoj estis pri malavareco kaj kvar feliĉoj. En la predikado pri malavareco, la Budho diris, ke la unua ŝtupo de la budha vivo estas praktikado de malavareco kiaj almozdono al monaĥoj kaj kostruado de monaĥejoj. La pli grava afero ol malavareco estas rifuĝo en la tri gemoj (Budho, Darmo kaj Samgo), kaj observado al kvin maksimoj, kiuj estas la kvin reguloj helpantaj al homoj disciplinigi proprajn parolojn kaj kondutojn. La pli grava afero ol observado de kvin maksimoj estas regula praktikado de meditado pri bonkoreco. Sed la plej meritoprena konduto, diris la Budho, estas disvolvi enrigardon en eferera naturo de ĉiuj aferoj.

  En la predikado pri kvar feliĉoj haveblaj por laikaj homoj, la Budho menciis la feliĉojn pri posedo, riĉaĵo, senŝuldo kaj senkulpo.

  La feliĉo pri posedo signifas homan kontentecon pri gajno de riĉaĵo per honestaj metodoj kaj diligenta laborado. La feliĉo pri riĉaĵo estas homa kontenteco en elspezo de la propra riĉaĵo dum plenumado de la devoj.

  La feliĉo pri senŝuldo estas homa kontenteco, kiun laika homo ĝuas kiam li scias, ke li havas nenian ŝuldon grandan aŭ malgrandan al aliaj.

  La feliĉo pri senkulpo estas kontenteco de homo, kies kondutoj de korpo, parolo kaj penso ne kaŭzas malutilon al aliaj, kaj kiu estas libera de ĉiuj kulpoj.

  Kiam Anatapindika unuafoje renkontis la Budhon ĉe Sitavana arbaro proksima al Raĝagaha, lia konfideco estis tiel forta, ke aŭroris lia korpo. Aŭdinte la Darmon unuafoje Anatapindika fariĝis sotapana, kiu estas la unua ŝtupo de sankteco.