2-6. La rakonto de du kunulaj monaĥoj

El Vikio BRE
Redakto de 06:49, 5 Feb. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  La atemtema homo estas antaŭ de aliaj

  26. La rakonto de du kunulaj monaĥoj

  Diligentaj homoj inter la maldiligentaj

  Vekiĝintaj homoj inter la dormemaj

  Akiras saĝon

  Kiel rapida ĉevalo antaŭkuras la kadukan.

  Dum sia restado en Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al du monaĥoj, kiuj estis amikoj.

  Evidente, tiuj du monaĥoj lernis meditan metodon de la Budho kaj revenis al la arbara ermitejo. Frue en la mateno unu el ili alprenis brullignaĵon, preparis karbujon, kaj dum la unua duhora periodo sidis kaj babilis kun provantoj kaj novuloj. La alia monaĥo estis diligenta kaj okupiĝis en meditado. Li tiel admonis sian amikon: "Fato, ne tiel agu. Por maldiligenta monaĥo la kvar statoj de suferado staras firme kiel lia propra domo. La favoro de la Budho ne estos havebla per trompeco." Sed la malatentema monaĥo ne atentis pri lia admono, la fervora monaĥo diris: "La monaĥo ne povas akcepti admonon." Malsukcesinte diligentigi sian kamaradon, la fervora monaĥo daŭre vivis en siaj diligentaj meditadoj.

  Sin varmiginte dum la unua periodo, la malatentema monaĥo, iris en la monaĥejon ĵus kiam lia amiko finis sian piediradon kaj revenis al la loĝejo. La malatentema monaĥo diris al la fervora: "Malatentemulo, vi iris en la arbaron por kuŝi kaj dormi. Akirinte meditan metodon de la Budho, ĉu vi ne devas ellitiĝi kaj vin dediĉu al la praktiko de meditado?" Dirinte, li iris en sian loĝejon, kuŝiĝis kaj endormiĝis. Sed lia amiko, kiu la piediris dum la unua periodo kaj ripozis en la dua periodo, ellitiĝis en la lasta periodo kaj sin okupis pri praktkado de meditado. Havinte vivon de atentemo, post nelonge li atingis arahantecon kun supernaturaj povoj. Sed la alia monaĥo pasigis sian tempon tute en malatentemo.

  Kiam la du monaĥoj finis sian retiriĝon, ili iris al la Budho, esprimis sian estimon kaj sidiĝis respektoplene ĉe flanko. La Budho interŝanĝis amikajn salutojn kun ili kaj demandis: "Mi kredas, ke vi havis vivon de atentemo kaj honeste vin okupis pri praktikado de meditado. Mi kredas, ke vi jam atingis la celon de religia vivo." La malatentema monaĥo respondis: "Sinjoro, kiel vi povas diri, ke tiu monaĥo estas atentema? Ekde kiam li forlasis vin, li faris nenion krom kuŝi kaj dormi." "Sed vi, monaĥo?" "Sinjoro, mi alportis brullignaĵon, preparis karbujon, kaj dum la unua periodo mi sidis kaj varmigis min, sed mi ne pasigis mian tempon dormante." La Budho diris al la malatentema monaĥo: "Vi, kiu pasigis la tempon en malatentemo, diris, ‘Mi estas atentema.’ Vi misprenis malatentemon kiel atentemon. Komparate kun mia filo, vi similas al ĉevalo malforta kaj malrapida, sed li, kamparate kun vi, estas rapide kuranta ĉevalo."

  La tre diligenta homo kun profunda saĝo estas ĉiam vigla kaj atentema. Li similas al vekiĝinto inter tiuj, kiuj dormas profunde. Tiu saĝulo, kiu posedas ekstreman enrigardon spirite superis ĉiujn ordnarajn homojn, kiel rapida ĉevali facile superas la kadukan.

  Komentario

  Estante atentema inter la malatentemaj kaj maldorma inter la dormantaj, la saĝulo progresas kiel rapida ĉevalo, lasinte malfortan ĉevalon malantaŭe.