2-6. La Budho kaj Reĝino Kema

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

38 2-6. La Budho kaj Reĝino Kema

  La Budho komisiis por la monaĥa komunumo du ĉefajn disĉiplojn, kiuj estis estimataj Ŝariputa kaj Mogalana. Li ankaŭ komisiis du ĉefajn disĉiplinojn por la monaĥina komunumo. Ili estis estimataj Kema kaj Upalavana.

  Kema estis unu el la belaj reĝidinoj de Reĝo Bimbisara. La budhaniĝo de Kema estis unu el la raraj okazoj, ke la Budho ŝanĝis la menson de aliuloj per sia magia povo. Antaŭe la Budho neniam uzis sian povon por regi la menson de aliuloj, sed nur por krei ilian komprenon kaj estigi ilian saĝon.

  Kema estis tiel bela kiel plena luno reflektita en trankvila lago je la noktmezo. Ŝiaj vangoj estis glataj kiel lotusaj petaloj kaj ŝiaj okuloj brilis kiel gemoj. Ŝi tute ne volis vidi la Budhon ĉar ŝi aŭdis, ke li neniam parolis pri la korpa beleco.

  En malvarmeta kaj briza mateno, Kema decidis viziti la monaĥejon, kiun Reĝo Bimbisara konstruigis por la Budho en la Bambuaro. Sciuroj sin amuzis en la fruktoplenaj arboj, kiuj sternis siajn ombrojn sur la herbejo. La lageto estis kovrita de akvolilioj kaj delikata aromo de jasmeno plenigis la aeron.

  Kema tuj altiriĝis de profunda kaj klara voĉo venanta el la predikejo. Ĝi similis nenion, kion ŝi aŭdis antaŭe. Ĝi estis pli bela ol birdaj kantoj je la mateniĝo. La voĉo estis varma, komfortiga kaj plena de amo kaj prizorgemo. Ĝiaj vortoj estis tiuj de saĝo.

  Kiel abelo al aroma floro, Kema sin movis al la halo, kie la Budho estis predikanta. Ŝi kovris sian vizaĝon per la skarpo kaj sidiĝis en la malantaŭo de la halo, por ke la Budho ne rekonu ŝin. Ŝi tute ne imagis, ke la Budho scias bone, kiu ŝi estas kaj pri kio ŝi pensas.

  Per sia magia povo la Budho kreis figuron de la plej bela knabino ĉirkaŭ dekses-jara starantan ĉe li kaj ventumantan lin. Kema raviĝis de ŝia beleco kaj fiksis sian rigardon al la knabino.

  “Jen, rigardu sian belan nazon, ŝian buŝon, ŝiajn brakojn kaj fingrojn,” pensis Kema, “Kun ŝia perfekta aspekto ŝi similas al pompe disfloranta floro en printempo. Ŝi estas multe pli bela ol ĉiuj, kiujn mi vidis antaŭe, kaj eĉ multe pli bela ol mi mem.”

  Post nur momento Kema pensis, ke ŝiaj okuloj mistifikis ŝin. Ĉu ŝi vidis la junan knabinon maljuniĝanta? Jes. Kaj la beleco forlasis la belulinon. Ŝrumpoj aperis sur ŝiaj vizaĝoj. La rideto sur ŝiaj lipoj similaj al lotuspetaloj ŝanĝiĝis en sendentan grimacon. Ŝiaj haroj griziĝis kaj poste blankiĝis. La sveltaj kaj fortaj kruroj maldikiĝis kaj malfortiĝis, kaj ŝi falis sur la plankon. La figuro de la juna knabino ŝanĝiĝis en okdek-jaran maljunulinon.

  Kema vidis, ke tiu ĉi maljunulino mortis kaj putris ĝis ŝiaj ostoj fariĝis polvo. Ŝi komprenis, ke simile al la aminda figuro, iutage ankaŭ ŝi mem maljuniĝos kaj mortos. Ŝia vanteco de korpa beleco tute forlasis ŝin kaj ŝi subite komprenis la efemerecon de la fizika korpo kaj homa vivo.

  Ŝi fariĝis arahanto kaj iris en la monaĥinan komunumon konsentite de Reĝo Bimbisara. El la monaĥina komunumo ŝi famiĝis pro sia interna scio.