2-5. La rakonto de Monaĥo Mahakasapo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '     Senmalĝoja vido al la mondo   2-5. La rakonto de Monaĥo Mahakasapo   Kiam iu kun saĝo   Forpelas maldiligentecon per diligenteco,   Dum sia kons...')
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 05:25, 5 Feb. 2014

  

  Senmalĝoja vido al la mondo

  2-5. La rakonto de Monaĥo Mahakasapo

  Kiam iu kun saĝo

  Forpelas maldiligentecon per diligenteco,

  Dum sia konstanta grimpado sur pagodo de saĝo

  Tiu esploras la malsaĝulojn sensufere

  Kaj vidas malĝojajn homojn

  Kiel montgrimpinto vidas tiujn sube

  Dum sia restado de Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al Monaĥo Mahakasapo.

  Iutage, kiam la Budho loĝis en Pipalia Kaverno, li faris rondiron en Raĝagaho por almozpeti. Post kiam li revenis de la almozo kaj prenis sian matenmanĝon, li sidiĝis kaj per la supernatura vido de sia magia povo esploris ĉiujn atentemajn kaj malatentemajn vivestaĵojn ambaŭ naskiĝintajn kaj forpasintajn sur la tero, en la akvo, iner la montaroj kaj ĉie.

  Sidante en Ĝetavana Monaĥejo, la Budho aplikis sian supernaturan rigardon kaj pensis: “Pri kio mia filo Kasapo okupiĝas hodiaŭ?” Li tuj sciis, ke Kasapo kontemplas la naskiĝon kaj morton de vivestaĵoj. Li diris: “Scio pri naskiĝo kaj morto de vivestaĵoj estas malfacile komprenebla por vi. Vivestaĵoj pasas de ekzisteco al alia kaj havas novan embrion sen scio de la patro kaj patrino. Kaj la scio ne povas esti tute komprenita. Do scii tion estas ekster via kapablo, ĉar via rango estas tre malalta. Estas la rango de la Budho por scii kaj vidi la tutajn naskiĝojn kaj mortojn de la vivestaĵoj. Dirante, li elradiis sian figuron kvazaŭ li sidus vizaĝon al vizaĝe kun Kasapo.

  La saĝulo estas ĉiam diligenta. Per tiu ĉi diligenteco li rezignas sian kutimon de maldiligenteco. La saĝa homo grimpas sur la turo de saĝo. Tuj kiam li atingas tiun altecon, li kapalas esplori la suferantajn vivestaĵojn kun sensuferaj okuloj. Racie kaj trankvile li vidas tiujn vivestaĵojn kiel homo stranta sur montpinto esploras la malsupran teron.

  Komentario

  La ordinara homoj estas priskribitaj kiel “suferantoj”. Malĝojo, sufero estas neeviteblaj kondiĉoj de ordinara vivo. Nur la plej multe progresinta homo de saĝo povas superi tiun kondiĉon de vivo. Naskiĝo estas sufero; kadukiĝo estas sufero; malsano estas sufero; morto estas sufero, kuniĝo kun malŝataĵo estas sufero, disiĝo de plezuraĵo estas sufero kaj manko de deziraĵo estas sufero. Koncize dirite, la kvin amasiĝoj de alkroĉiĝo estas suferoj. La Budho ne neas feliĉon en la vivo kiam li diras, ke ekzistas sufero. Anstataŭe, li agnoskis malsamajn formojn de feliĉo, ambaŭ materialan kaj spiritan, por laikaj homoj kaj ankaŭ monaĥoj. En la insruo de la Budho estas listo de feliĉoj, kiel la feliĉo de familia vivo kaj la feliĉo de la ermita vivo, la feliĉo de sensaj plezuroj kaj la feliĉo de rezigneco, la feliĉo de alkroĉiĝo kaj la feliĉo de senkroĉiĝo, fizika feliĉo kaj spirita feliĉo, kaj aliaj. Sed ĉiuj tiuj estas entenitaj en sufero. Eĉ la tre pura spirita stato de tranco atingita per praktiko de plisupera meditado estas inkluzivita en sufero.

  Oni povas havi koncepton de sufero laŭ jenaj tri aspektoj: (1) ordinara sufero, (2) sufero estiĝinta de ŝanĝiĝo kaj (3) sufero kiel kondiĉitaj statoj. Ĉiaj suferoj en vivo kiel naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, unuiĝo kun malplezuraj homoj kaj kondiĉoj, disiĝo de amatoj kaj plezuraj kondiĉoj, manko de deziraĵo, malĝojo, doloro, kaj tristeco -- ĉiuj tiaj formoj de fizikaj kaj spiritaj suferoj, kiuj estas kutime akceptitaj kiel suferoj aŭ doloroj, estas entenitaj en sufero kiel ordinara sufero. Feliĉa sento, feliĉa kondiĉo en vivo, estas nek eterna, nek ĉiama. Ĝi ŝanĝiĝas frue aŭ malfrue.Kiam ĝi ŝanĝiĝas, ĝi estigas doloron, suferon kaj malfeliĉon. La ŝanĝiĝo de sorto estas inkluzivita en sufero kiel sufero estigita de ŝanĝiĝo. Estas facile komprenebla la du formoj de sufero menciitaj supre. Neniu disputos ilin. Tiu aspekto de la unua Nobla Vero estas pli populare sciita ĉar ĝi estas facile komprenebla, kaj ĝi estas ordinara sperto en nia ĉiutaga vivo. Sed la tria formo de sufero kiel kondiĉitaj statoj estas la plej grava filozofia aspekto de la Unua Nobla Vero, kaj ĝi bezonas iom da analizaj eksplikoj de tio, kion ni konsideras kiel “estaĵo”, kiel “individuo” aŭ kiel “Mi”. Tio, kion ni novas “estaĵo”, “Individuo” aŭ “Mi”, lau budhisma fizolofio, estas nur kombino de ĉiamŝanĝanta fizika kaj mensa forto de energioj, kiujn oni povas dividi en kvin grupojn aŭ amasiĝojn.

  Kiam homo kompreninta tion, rezignas malatentemon per atentemo, li, liberiĝinte de malĝojo, grimpas al la palaco de saĝo kaj esploras la suferanta homo kiel saĝa montgrimpisto esploras la sensciajn vivantoj sur la tero.