2-5. Devadato, malamiko de la Budho

El Vikio BRE
Redakto de 10:29, 4 Jul. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  5. Devadato, malamiko de la Budho

  Devadato estis filo de Reĝo Supabuda kaj lia edzino Pamita, kiu estis onklino de la Budho. Fratino de Devadato estis Jasodara, do li estis ambaŭ kuzo kaj bofrato de la Budho. Li aliĝis al monaĥa rondo administrita de la Budho en la frua periodo kune kun Ananda kaj aliaj ŝakjaj reĝidoj, sed li atingis nenian sanktecon, kaj tiel li laboregis por la supernaturaj povoj en la mondo.

  En la frua periodo li estis bona monaĥo fama pro siaj gracio kaj supernaturaj povoj. Poste li arogantiĝis pri la mondaj gajno kaj famo. Liaj ĵaluzo kaj malbona deziro al la Budho pliiĝis kaj li fariĝis granda persona malamiko al la budho.

  Iutage en granda kunveniĝo, kiun ĉeestis reĝoj kaj princoj, Devadato proksimiĝis al la Budho kaj petis, ke la Budho faru lin gvidanto de la Samgo. Ĉar li ne estas kapabla kaj sufiĉe taŭga por tio, la Budho rifuzis lian postulon. Devadato ege koleriĝis kaj sekve de tio, ĵuris sin venĝi kontraŭ la Budho.

  Kvankam Devadato estas malbona monaĥo, li havis multajn admirantojn kaj sekvantojn. Unu el liaj ĉefaj subtenantoj estis Reĝo Aĝatasatu, kun kiu li diskutis pri sia kolero kaj intrigo por sin venĝi. Ili kune planis mortigi Reĝo Bimbisara, la patro kaj revalo de Aĝatasatu, kaj la Budhon, la malamiko de la Devadato. Aĝatasatu sukcesis en mortigo al sia patro, sed Devadato malsukcesis en mortigo al la Budho.

  Lia unua provo mortigi la Budhon estis, ke li dungis viron por mortigi la Iluminiĝinton. La plano estis, ke post la sukceso, la viro estos mortigita de du aliaj viroj, kiuj sinsekve estos mortigitaj de kvar aliaj homoj. Poste la kvar viroj estos mortigitaj de aliaj ok viroj. Sed kiam la unua viro timiĝis kiamli proksimiĝis al la Budho. Li demetis siajn armilojn kaj rifuĝis en la Budho. Fine, ĉiuj dungitaj viroj por mortigi unu alian fariĝis disĉiploj de la Budho, kaj fiaskis la ruza plano de Devadato.

  Poste Devadato provis mortigi la Budhon per si mem. Kiam la Budho iris sub la Vultura Monto, Devadato grimpis sur la pinton kaj puŝifaligis grandan ŝtonon al la Budho. Ruliĝante malsupren, la granda ŝtono frapiĝis kontraŭ alia roko, kaj disigita peceto vundis la piedon de la Budho kaj kaŭzis sangadon. La Budho suprenrigardis kaj vidis Devadata, li komentis kun kompatemo: “Malsaĝulo, vi jam faris multe da malbonaj kondutoj por vundi la Budhon.”

  La tria provo de Devadato por mortigi la Budhon estis ke li ebrigis la ferocan hommortigan elefantan Nalgiri per alkoholaĵo. Kiam Nalgiri vidis la Budhon alvenonta de malproksime, ĝi sin ĵetis por ataki lin kun siaj levitaj oreloj, vosto kaj rostro. Kiam proksimiĝis la elefanto, la Budho elsendis sian amemon al la Elefanto. La amo de la Budho estas tiel vasta kaj profunda, ke la elefanto haltis, kvietiĝis kaj stariĝis antaŭ la mastro kiam la ĝi proksimiĝis al li. La Budho karesis la rostron de la elefanto, kaj parolis al ĝi ĝentile. La elefanto respekte formovis la polvon de sur la piedoj de la mastro per sia rostro, kaj metis polvon sur sian propran kapon. Poste ĝi retiriĝis kun la kapo al la Budho ĝis la stablo, kaj tute dresiĝis. Oni kutime dresis elefantojn per vipoj kaj armiloj, sed la Honorulo tion faris per sia amo.

  Ankoraŭ volante fariĝi gvidanto de la Samgo, Devadato provis alian planon trompan. Kun helpo de kvincent malbonaj monaĥoj, li planis apartigis la monaĥan komunumon.

  Li postulis, ke la Budho devigu al la monaĥoj observi kvin aldonajn regulojn:

  1. Vivi en la arbaro dum ilia tuta vivo.

  2. Nur teni la vivon per almozon akiritan per peto.

  3. Sin vesti per roboj faritaj de ĉifonaĵoj kolektitaj de rubejoj kaj tombejoj.

  4. Vivi sub la arboj.

  5. Abstini de manĝado de fiŝoj kaj viando dum ilia tuta vivo.

  Devadato faris tiun ĉi postulon, bone sciante, ke la Budho rifuzos ĝin. Devadato ĝojis, ke la Budho ne aprobis la kvin regulojn, kaj li uzis tion por kolekti subtenantojn kaj sekvantojn. Novaj monaĥoj, kiuj ne bone sciis la Darmon, forlasis la Budhon kaj akceptis Devadaton kiel sian gvidanton. Fine post kiam la Estimataj Sariputa kaj Mogalana eksplikis la Darmon al ili, ili revenis al la Budho.

  After this, evil days fell on Devadatta. He fell very ill at the failure of his plans, and before his death he sincerely regretted his actions, and wanted to see the Buddha before he died. But the fruits of his evil karma had begun to ripen and prevented him from doing so. He grew desperately ill on the way to see the Buddha, near the gate of Jetavana monastery. But before he died he took refuge in the Buddha.

  Post tio, malbonaj tagoj falas sur Devadaton. Li grave malsaniĝis je la malsukceso de liaj planoj, kaj antaŭ lia morto li sincdere pentis pri siaj kondutoj, kaj volis vidi la Budhon antaŭ la morto. Sed la fruktoj de lia malbona karmo kaj ekmaturiĝis, kaj preventis lin tion fari. Li malespere malsaniĝis sur la vojo al la Budho, kaj ĉe la pordo de Jetavana Monaĥejo. Sed antaŭ lia morto li rifuĝis en la Budho.

  Kvankam li suferis en mizera stato pro siaj krimoj, la sankta vivo de li en frua parto de lia travivaĵo certigis, ke Devadato fariĝos Paceka Budho nomata Atisara en la proksima fulturo. Kiel Paceka Budho li povos atingi iliminiĝon per siaj propraj klopodoj.