2-5. Devadato, malamiko de la Budho: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(4 intermediate revisions by the same user not shown)
Linio 1: Linio 1:
  4. Visaka, granda subtenantino
+
  37. 2-5. Devadato malamika al la Budho
  
  Visaka estis pia kaj malavara filino de milionulo. Kiam ŝi estis nur sep-jara, la Budho vizitis ŝian hejmlokon. Aŭdinte la viziton de la Budho, ŝia avo ordonis ŝin eliri kaj inviti la Budhon. Kvankam ŝi estis infano, ŝi estis pia kaj virta. Do tuj post aŭdo de la Budha Darmo, ŝi atingis la unuan ŝtupon de sankteco.
+
  Devadato estis filo de Reĝo Supabuda kaj ties edzino Pamita, kiu estis onklino de la Budho. Fratino de Devadato estis Jasodara, do li estis kuzo kaj samtempe bofrato de la Budho. Kune kun Ananda kaj aliaj ŝakjaj reĝidoj, li aliĝis en la frua periodo al la monaĥa rondo administrata de la Budho, sed li atingis nenian sanktecon, kaj tiel li eklaboregis por supernaturaj povoj en la mondo.
  
  Kiam ŝi estis dekkvin-jara, kelkaj bramanoj vidis ŝin kaj pensis, ke ŝi estos ideala edzino por ilia mastro Punavadana, la filo de milionulo nomata Migara. Visaka posedis kvin virinajn belecojn: juneco, belaj haroj, bela haŭto glata kaj ora, bela figuro kaj bela oststrukturo. Do ili edzinigis ŝin al Punavadana.
+
  En la frua periodo li estis bona monaĥo fama pro siaj gracio kaj supernaturaj povoj. Poste li fariĝis tro memfida pri siaj famo kaj povo. Liaj ĵaluzo kaj malbona deziro al la Budho pliiĝis kaj li fariĝis granda malamiko al la Budho.
  
  En ŝia geedziĝa tago, ŝia saĝa patro donis al ŝi konsilojn en jenaj dek temoj.
+
  Iutage en granda kunveno, kiun ĉeestis reĝoj kaj princoj, Devadato iris al la Budho kaj petis, ke tiu faru lin gvidanto de la monaĥa komunumo. La Budho rifuzis lian postulon ĉar li ne estis kapabla kaj sufiĉe konvena por tio. Devadato ege koleriĝis kaj sekve de tio, ĵuris sin venĝi kontraŭ la Budho.
  
  1. Edzino nek rajtas kritiki siajn bogepatrojn kaj edzon antaŭ homoj nek rajtas raporti iliajn mankojn aŭ familiajn kverelojn ekstere.
+
  Kvankam Devadato estis malbona monaĥo, li havis multajn adorantojn kaj sekvantojn. Unu el liaj ĉefaj subtenantoj estis Reĝo Aĝatasatu, kun kiu li diskutis pri siaj kolero kaj intrigo por sin venĝi. Ili kune planis mortigi Reĝon Bimbisara, la patron kaj rivalon de Aĝatasatu, kaj la Budhon, la malamiko de Devadato. Aĝatasatu sukcese mortigis sian patron, sed Devadato malsukcesis tion fari al la Budho.
  
  2. Edzino ne rajtas aŭskulti rakontojn aŭ raportojn de aliaj familioj.
+
  La unua provo de Devadato mortigi la Budhon estis, ke li dungis viron por tion fari. Lia plano estis, ke post la sukceso, la viro estos mortigita de du aliaj viroj, kiuj sinsekve estos mortigitaj de kvar aliaj viroj. Poste la kvar viroj estos mortigitaj de aliaj ok viroj. Sed la unua viro ektimis pri sia ago kiam li proksimiĝis al la Budho. Li demetis siajn armilojn kaj rifuĝis al la Budho. Fine, ĉiuj dungitaj viroj por mortigi unu alian fariĝis disĉiploj de la Budho, kaj fiaskis la ruza plano de Devadato.
  
  3. Ŝi rajtas pruntedoni objektojn al tiuj, kiuj redonos ilin.
+
  Poste Devadato provis mortigi la Budhon propramane. Kiam la Budho iris preter la Vultura Monto, Devadato grimpis sur la montpinton kaj puŝfaligis grandan ŝtonon al la Budho. Ruliĝante malsupren, la granda ŝtono frapiĝis kontraŭ alia roko, kaj disigita peceto vundis la Budhon je la piedo kaj kaŭzis lian sangadon. La Budho suprenrigardis, vidis Devadaton, kaj diris kun kompatemo: “Malsaĝulo, vi jam faris multe da malbonaj kondutoj por mortigi la Budhon.
  
  4. Ŝi ne rajtas pruntedoni objektojn al tiuj, kiuj ne redonos ilin.
+
  La tria provo de Devadato mortigi la Budhon estis, ke li ebriigis per alkoholaĵo la ferocan hommortigan elefanton nomatan Nalgiri. Kiam Nalgiri vidis la Budhon alvenanta de malproksime, ĝi sin ĵetis por ataki lin kun siaj levitaj oreloj, vosto kaj rostro. Kiam proksimiĝis la elefanto, la Budho koncentris sian amon al la Elefanto. La amo de la Budho estis tiel vasta kaj profunda, ke la elefanto haltis, kvietiĝis kaj stariĝis antaŭ la mastro post kiam ĝi proksimiĝis al li. La Budho karesis la rostron de la elefanto, kaj parolis al ĝi ĝentile. La elefanto respekte formovis la polvon de sur la piedoj de la mastro per sia rostro, kaj metis la polvon sur sian propran kapon. Poste ĝi retiriĝis kun la kapo al la Budho ĝis la elefantejo, kaj tute mildiĝis. Oni kutime dresis elefantojn per vipoj kaj armiloj, sed la Honorulo tion faris per sia amo.
  
  5. Ŝi devas helpi malriĉajn parencojn kaj amikojn eĉ se ili ne povos repagi ŝin.
+
  Ankoraŭ volante fariĝi gvidanto de la monaĥa komunumo, Devadato provis alian planon insidan. Kun helpo de kvincent malbonaj monaĥoj, li planis disigi la monaĥan komunumon.
  
  6. Edzino devas sidi gracie. Vidinte siajn bogepatrojn aŭ edzon, ŝi devas respekti ilin per stariĝo el la sidejo.
+
  Li postulis, ke la Budho devigu al la monaĥoj observi jenajn kvin aldonajn regulojn:
  
  7. Manĝonte, edzino devas unue certi, ke ŝiaj bogepatroj kaj edzo jam havas manĝaĵon. Ŝi ankaŭ devas certi, ke liaj servantoj estas bone prizorgitaj.
+
  1. Vivi en la arbaro dum la tuta vivo.
  
  8. Antaŭ la enlitiĝo, edzino devis certi, ke ĉiuj pordoj estas fermitaj, mebloj estas sekuraj, servantoj jam plenumis sian devon, kaj la bogepatroj jam ekripozis. Edzino devis ellitiĝi frue en la mateno laŭregule se ŝi ne estas malsana. Ŝi ne rajtas dormi dum la tago.
+
  2. Teni la vivon nur per almozpeto.
  
  9. Ŝi devas bone prizorgi siajn bogepatrojn kaj edzon tiel bone kiel fajron.
+
  3. Sin vesti per roboj faritaj el ĉifonaĵoj kolektitaj el rubejoj kaj tombejoj.
  
  10. Ŝi devas respekti al siaj bogepatroj kaj edzo kiel al ĉielanoj.
+
  4. Vivi sub la arboj.
  
  Ekde kiam Visaka atingis Savati, la urbo de sia edzo, ŝi estis bonkora kaj malavara al ĉiuj en la urbo, kaj ankaŭ plaĉis al ĉiuj.
+
  5. Abstini de manĝado de fiŝoj kaj viando dum la tuta vivo.
  
  Iutage, ŝia bopatro estis manĝanta dolĉan rizkaĉon en ora bovlo kiam monaĥo eniris la domon por almozpeti. Kvankam la bopatro vidis la monaĥon, li daŭre manĝis kvazaŭ li ne vidus lin. Visaka diris al la monaĥo ĝentile: “Bonvolu iri al alia domo, Estimata sinjoro. Mia bopatro manĝas putran manĝaĵon.
+
  Devadato faris tiun ĉi postulon, bone sciante, ke la Budho rifuzos ĝin. Devadato ĝojis, ke la Budho ne aprobis la kvin regulojn, kaj li uzis tion por kolekti subtenantojn kaj sekvantojn. Novaj monaĥoj, kiuj ne bone sciis la Darmon, forlasis la Budhon kaj prenis Devadaton kiel sian gvidanton. Fine post kiam la Estimataj Ŝariputa kaj Mogalana eksplikis la Darmon al ili, ili revenis al la Budho.
  
  La bopatro de Visaka malŝatis ŝin delonge ĉar ŝi estis pia sekvantino kaj subtenis la Budhon, sed li ne. Li ĉiam volis trovi oportunecon por rompi la geedzecon inter sia filo kaj Visaka, sed ŝia konduto estis senmanka. Nun li vidis sian ŝancon. Kun miskompreno al la vortoj de Visaka, li pensis, ke ŝi humiligis lian familion.
+
  Post tio, malbona tempo trafis Devadaton. Li grave malsaniĝis je la malsukceso de liaj planoj, tamen antaŭ sia morto li sincere pentis pri siaj malbonaj kondutoj, kaj volis vidi la Budhon. Sed la fruktoj de lia malbona karmo jam maturiĝis kaj preventis lin tion fari. Lia malsano graviĝis sur lia vojo al la Budho, kaj ĉe la pordo de Ĝetavana Monaĥejo. Feliĉe, antaŭ sia morto li konvertiĝis al la Budho.
  
  Li ordonis, ke oni forpelu Visakan el la domo, sed ŝi atentigis lin pri la postulo de sia patro al la ok samgentanoj. Ŝia patro iam diris al ili: “Se mia filino havas iun ajn kulpon, faru enketon pri ĝi.”
+
  Kvankam li suferis en mizera stato pro siaj krimoj, el lia sankta monaĥa vivo en la frua periodo rezultis, ke li fariĝos Paceka Budho nomata Atisara en la malproksima estonteco. Kiel Paceka Budho li povos atingi iluminiĝon per siaj propraj klopodoj.
 
+
  La milionulo konsentis pri ŝia postulo kaj kunvenigis la ok samgentanoj por enketi, ĉu Visaka kulpis pro krudeco. Kiam ili atingis, li ŝtele diris al ili: “Trovu ŝian pekon el tiu ĉi kulpo kaj forpelu ŝin el la domo.”
+
 
+
  Visaka pruvis sian senkulpecon per eksplikado: “Sinjoroj, kiam mia bopatro ignoris la monaĥon kaj daŭre manĝis sian kaĉon el lakto kaj rizo, li ne faris meriton en sia nuna vivo. Li nur ĝuis la meritojn de siaj antaŭaj kondutoj. Ĉu tio ne similas al manĝado de putra manĝaĵo?”
+
 
+
  Ŝia bopatro povis fari nenion ol konsenti, ke ŝi ne estas kulpa pri krudeco.
+
 
+
  Estas aliaj miskomprenoj post tio, sed Visako povis ekspliki laŭ la kontenteco de la bopatro. Post tiuj okazaĵoj, ŝia bopatro ekkomprenis sian eraron kaj vidis la grandan saĝon de Visaka. Li invitis la Budhon al sia domo laŭ ŝia propono por peti instruojn. Aŭdinte la predikadon de la Budho, li fariĝis sotapana, kio estas la unua ŝtupo de sankteco.
+
 
+
  Kun saĝo kaj pacienco ŝi sukcese konvertis la edzan familion en feliĉan budhisman familion. Visaka estis ankaŭ tre oferema kaj helpema al monaĥoj. Ŝi konstruigis Pubaraman Monaĥejon por monaĥoj per granda elspezo. Kiam la Budho pasigis ses pluvajn sezonojn tie, ŝi tre ĝojis.
+
 
+
  En unu el la predikadoj al Visaka, la Budho parolis pri la ok virinaj kvalitoj kondukantaj riĉecon kaj feliĉon en tiu ĉi mondo kaj la sekvaj. Li diris: “Visaka, tio estas, ke virino bone faras sian laboron, administras servantojn, respektas sian edzon kaj gardas lian havaĵon. Tio estas, ke virino havas virtecon  (sila), filantropemon kaj saĝon (panna) kun kredo (saddha) en la Budho, Darmo kaj Samgo.”
+
 
+
  Estante virino kun multaj talentoj, Visaka havas gravan rolon en diversaj aktivadoj kun la Budho kaj ties sekvantoj. La budho donis al ŝi previlegion por solvi disputojn inter la monaĥinoj je la okazo. Kiam oni invitis ŝin por solvi la problemojn de kverelado, kelkaj vinajaj reguloj de disciplinoj estis estigitaj por monaĥinoj.
+
 
+
  Visaka forpasis nature en la aĝo de cent dudek jaroj.
+

Nuna versio ekde 05:24, 24 Jul. 2013

  37. 2-5. Devadato malamika al la Budho

  Devadato estis filo de Reĝo Supabuda kaj ties edzino Pamita, kiu estis onklino de la Budho. Fratino de Devadato estis Jasodara, do li estis kuzo kaj samtempe bofrato de la Budho. Kune kun Ananda kaj aliaj ŝakjaj reĝidoj, li aliĝis en la frua periodo al la monaĥa rondo administrata de la Budho, sed li atingis nenian sanktecon, kaj tiel li eklaboregis por supernaturaj povoj en la mondo.

  En la frua periodo li estis bona monaĥo fama pro siaj gracio kaj supernaturaj povoj. Poste li fariĝis tro memfida pri siaj famo kaj povo. Liaj ĵaluzo kaj malbona deziro al la Budho pliiĝis kaj li fariĝis granda malamiko al la Budho.

  Iutage en granda kunveno, kiun ĉeestis reĝoj kaj princoj, Devadato iris al la Budho kaj petis, ke tiu faru lin gvidanto de la monaĥa komunumo. La Budho rifuzis lian postulon ĉar li ne estis kapabla kaj sufiĉe konvena por tio. Devadato ege koleriĝis kaj sekve de tio, ĵuris sin venĝi kontraŭ la Budho.

  Kvankam Devadato estis malbona monaĥo, li havis multajn adorantojn kaj sekvantojn. Unu el liaj ĉefaj subtenantoj estis Reĝo Aĝatasatu, kun kiu li diskutis pri siaj kolero kaj intrigo por sin venĝi. Ili kune planis mortigi Reĝon Bimbisara, la patron kaj rivalon de Aĝatasatu, kaj la Budhon, la malamiko de Devadato. Aĝatasatu sukcese mortigis sian patron, sed Devadato malsukcesis tion fari al la Budho.

  La unua provo de Devadato mortigi la Budhon estis, ke li dungis viron por tion fari. Lia plano estis, ke post la sukceso, la viro estos mortigita de du aliaj viroj, kiuj sinsekve estos mortigitaj de kvar aliaj viroj. Poste la kvar viroj estos mortigitaj de aliaj ok viroj. Sed la unua viro ektimis pri sia ago kiam li proksimiĝis al la Budho. Li demetis siajn armilojn kaj rifuĝis al la Budho. Fine, ĉiuj dungitaj viroj por mortigi unu alian fariĝis disĉiploj de la Budho, kaj fiaskis la ruza plano de Devadato.

  Poste Devadato provis mortigi la Budhon propramane. Kiam la Budho iris preter la Vultura Monto, Devadato grimpis sur la montpinton kaj puŝfaligis grandan ŝtonon al la Budho. Ruliĝante malsupren, la granda ŝtono frapiĝis kontraŭ alia roko, kaj disigita peceto vundis la Budhon je la piedo kaj kaŭzis lian sangadon. La Budho suprenrigardis, vidis Devadaton, kaj diris kun kompatemo: “Malsaĝulo, vi jam faris multe da malbonaj kondutoj por mortigi la Budhon.”