2-4. Visaka, granda subtenantino

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  4. Visaka, granda subtenantino

  Visaka estis pia kaj malavara filino de milionulo. Kiam ŝi estis nur sep-jara, la Budho vizitis ŝian hejmlokon. Aŭdinte la viziton de la Budho, ŝia avo sendis ŝin eliri kaj inviti la Budhon. Kvankam ŝi estis tre juna, ŝi estis pia kaj virta. Do tuj post aŭdo de la Budha Darmo, ŝi atingis la unuan ŝtupon de sankteco.

  Kiam ŝi estis dekkvin jara, kelkaj bramanoj vidis ŝin kaj pensis, ke ŝi estos ideala edzino por ilia mastro Punavadana, la filo de milionulo nomata Migara. Visaka posedis kvin virinajn belecojn: juneco, belaj haroj, bela haŭto glata kaj ora, bela figuro kaj bela oststrukturo. Do ili edzigis ŝin al Punavadana.

  En ŝia geedziĝa tago, ŝia saĝa patro donis al ŝi konsilojn en jenaj dek temoj.

  1. Edzino nek rajtas kritiki siajn bogepatrojn kaj edzon antaŭ homoj nek rajtas raporti iliajn mankojn aŭ familiajn kverelojn ekstere.

  2. Edzino ne rajtas aŭskulti rakontojn aŭ raportojn de aliaj familioj.

  3. Ŝi rajtas pruntedoni objektojn al tiuj, kiuj redonos ilin.

  4. Ŝi ne rajtas pruntedoni objektojn al tiuj, kiuj ne redonos ilin.

  5. Ŝi devas helpi malriĉajn parencojn kaj amikojn eĉ se ili ne povos repagi ŝin.

  6. Edzino devas sidi gracie. Vidinte siajn bogepatrojn aŭ edzon, ŝi devas respekti ilin per stariĝo el la sidejo.

  7. Manĝonte, edzino devas unue certi, ke ŝiaj bogepatroj kaj edzo jam havas manĝaĵon. Ŝi ankaŭ devas certi, ke liaj servantoj estas bone prizorgitaj.

  8. Antaŭ la enlitiĝo, edzino devis certi, ke ĉiuj pordoj estas fermitaj, mebloj estas sekuraj, servantoj jam plenumis sian devon, kaj la bogepatroj jam ekripozis. Edzino devis ellitiĝi frue en la mateno laŭregule se ŝi ne estas malsana. Ŝi ne rajtas dormi dum la tago.

  9. Ŝi devas bone prizorgi siajn bogepatrojn kaj edzon tiel bone kiel fajron.

  10. Ŝi devas respekti al siaj bogepatroj kaj edzo kiel al ĉielanoj.

  Ekde kiam Visaka atingis Savati, la urbo de sia edzo, ŝi estis bonkora kaj malavara al ĉiuj en la urbo, kaj ankaŭ plaĉis al ĉiuj.

  Iutage, ŝia bopatro estis manĝanta dolĉan rizkaĉon en ora bovlo kiam monaĥo eniris la domon por almozpeti. Kvankam la bopatro vidis la monaĥon, li daŭre manĝis kvazaŭ li ne vidus lin. Visaka diris al la monaĥo ĝentile: “Bonvolu iri al alia domo, Estimata sinjoro. Mia bopatro manĝas putran manĝaĵon.”

  La bopatro de Visaka malŝatis ŝin delonge ĉar ŝi estis pia sekvantino kaj subtenis la Budhon, sed li ne. Li ĉiam volis trovi oportunecon por rompi la geedzecon inter sia filo kaj Visaka, sed ŝia konduto estis senmanka. Nun li vidis sian ŝancon. Kun miskompreno al la vortoj de Visaka, li pensis, ke ŝi humiligis lian familion.

  Li ordonis, ke oni forpelu Visakan el la domo, sed ŝi atentigis lin pri la postulo de sia patro al la ok samgentanoj. Ŝia patro iam diris al ili: “Se mia filino havas iun ajn kulpon, faru enketon pri ĝi.”

  La milionulo konsentis pri ŝia postulo kaj kunvenigis la ok samgentanoj por enketi, ĉu Visaka kulpis pro krudeco. Kiam ili atingis, li ŝtele diris al ili: “Trovu ŝian pekon el tiu ĉi kulpo kaj forpelu ŝin el la domo.”

  Visaka pruvis sian senkulpecon per eksplikado: “Sinjoroj, kiam mia bopatro ignoris la monaĥon kaj daŭre manĝis sian kaĉon el lakto kaj rizo, li ne faris meriton en sia nuna vivo. Li nur ĝuis la meritojn de siaj antaŭaj kondutoj. Ĉu tio ne similas al manĝado de putra manĝaĵo?”

  Ŝia bopatro povis fari nenion ol konsenti, ke ŝi ne estas kulpa pri krudeco.

  Estas aliaj miskomprenoj post tio, sed Visako povis ekspliki laŭ la kontenteco de la bopatro. Post tiuj okazaĵoj, ŝia bopatro ekkomprenis sian eraron kaj vidis la grandan saĝon de Visaka. Li invitis la Budhon al sia domo laŭ ŝia propono por peti instruojn. Aŭdinte la predikadon de la Budho, li fariĝis sotapana, kio estas la unua ŝtupo de sankteco.

  Kun saĝo kaj pacienco ŝi sukcese konvertis la edzan familion en feliĉan budhisman familion. Visaka estis ankaŭ tre oferema kaj helpema al monaĥoj. Ŝi konstruigis Pubaraman Monaĥejon por monaĥoj per granda elspezo. Kiam la Budho pasigis ses pluvajn sezonojn tie, ŝi tre ĝojis.

  En unu el la predikadoj al Visaka, la Budho parolis pri la ok virinaj kvalitoj kondukantaj riĉecon kaj feliĉon en tiu ĉi mondo kaj la sekvaj. Li diris: “Visaka, tio estas, ke virino bone faras sian laboron, administras servantojn, respektas sian edzon kaj gardas lian havaĵon. Tio estas, ke virino havas virtecon (sila), filantropemon kaj saĝon (panna) kun kredo (saddha) en la Budho, Darmo kaj Samgo.”

  Estante virino kun multaj talentoj, Visaka havas gravan rolon en diversaj aktivadoj kun la Budho kaj liaj sekvantoj. La budho donis al ŝi previlegion por solvi disputojn inter la monaĥinoj je la okazo. Kiam oni invitis ŝin por solvi la problemojn de kverelado, kelkaj vinajaj reguloj de disciplinoj estis estigitaj por monaĥinoj.

  Visaka forpasis je la matura aĝo de cent dudek jaroj.