2-32. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  2-32. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj

  Post la forpaso de la Budho konsiliĝo okazis por konservi liajn instruojn.

  Kompreneble, la forpaso de la Budho estis granda perdo al multaj sekvantoj, precipe tiuj kun atingoj, do multaj disĉiploj dronis en profunda malĝojo. Sed iu, kiu monaĥiĝis en maljuneco, ĝojis pro la forpaso de la Budho.

  “Ne malĝoju, fratoj,” li diris, “Ne ploru. Nun ni estas liberaj de la granda asketo. Li senĉese nervozigis nin, dirante, 'Tio estas taŭga kaj tio ne estas taŭga.' Nun ni estas liberaj por agi laŭ nia plaĉo. La neatenditaj vortoj de la monaĥo hazarde kaŭzis al Maha Kasapa, la tria ĉefa disĉiplo de la Budho, kunvenigi la ĉefajn arahantojn por konservi kaj protekti la budhajn instruojn. La aliaj prestiĝaj monaĥoj konsultiĝis pri tio, kaj ĉiuj subtenis la sugeston.

  Kiam Reĝo Ajatasatu informiĝis pri la intenco de la monaĥa komunumo, li faris ĉiujn necesajn aranĝojn, ke la monaĥoj konvenu ĉe la enirejo de Satapani Kaverno en Raĝagaha.

  Oni pretigis kvin cent sidejojn en la granda halo, sed nur 499 famaj arahantoj elektiĝis por la konsiliĝo. La malplenan sidejon oni konservis por Ananda, kiu estis nur sotapana.

  Baldaŭ estis nur unu tago antaŭ la komenco de la konsiliĝo. Ananda pensis: “La konsiliĝo okazos morgaŭ. Estas ne dece por mi partopreni nur kiel lernanto anstataŭ arahanto. Mi devas labori pene por purigi mian menson en la resta mallonga tempo.”

  Por purigi sian menson, li elspezis multe da tempo en la nokto praktikante korpan kontempladon, unu el la meditaj ekzercoj instruitaj de la Budho. Kiam estis preskaŭ tagiĝo, li pensis: “Mi kuŝiĝos,” sed dume, li restis daŭre atenta pri la korpo. Apenaŭ lia kapo ektuŝis la kapkusenon post kiam liaj piedoj forlasis la teron, ĉiuj lia resta malpuraĵo malaperis el lia menso. Li arahantiĝis. Kaj tiel li partoprenis en la konsiliĝo kiel arahanto.

  La kunsido komenciĝis tri monatojn post la forpaso de la Budho. Oni rigardis tion kiel la unuan budhisman konsiliĝon.

  Maha Kasapa prezidis la unuan konsiliĝon. Oni elektis Upali por respondi demandojn pri Vinajo, la disĉiplina regularo por monaĥoj kaj monaĥinoj. Anando, kiu havis eksterordinarajn memorkapablon kaj honoron aŭdi ĉiujn predikojn de la Budho, elektiĝis por reciti ĉiujn predikojn de la Budho kaj respondis demandojn pri la instruoj.

  Dum la unua budhisma konsiliĝo oni kolektis kaj kunigis budhisman sutron kiel Palian tripitakan, kiu pasas de gemonaĥa generacio al la alia. En antaŭa periodo troviĝis neniu skriba noto de la instruoj. La monaĥoj kaj monaĥinoj parkeris ĉiujn instruojn kaj transdonis ilin al la sekva generacio en la sama maniero. Jen la buŝa tradicio.

  En 82 p.K, dum la regado de pia sinhala reĝo Vata Gamani Ahaja, konsiliĝo de arahantoj okazis en Srilanko, kaj oni unuafoje skribis la instruojn en Ola-folioj.