2-32. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj

El Vikio BRE
Redakto de 13:50, 16 Okt. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  2-32. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj

  Post la forpaso de la Budho konsiliĝo okazis por konservi liajn instruojn.

  Kompreneble, la forpaso de la Budho estas granda perdo al multaj sekvantoj, precipe la disĉiploj kun atingoj, do multaj disĉiploj dronis en profunda malĝojo. Sed iu, kiu monaĥiĝis en maljuneco, ĝojis pro la forpaso de la Budho.

  “Ne malĝoju, fratoj,” li diris, “Ne ploru. Nun ni estas liberaj de la granda asketo. Li senĉese maltrankviligis nin, dirante, 'Tio estas taŭga, tio estas ne taŭga.' Nun ni estas liberaj por konduti laŭ nia plaĉo. La eksteratenditaj vortoj de la monaĥo hazarde kaŭzis al Maha Kasapa, la tria ĉefa disĉiplo de la Budho, kunvenigi la ĉefajn arahantojn por konservi kaj protekti la budhajn instruojn. La aliaj prestiĝaj monaĥoj konsultiĝis, kaj ĉiuj subteni la sugeston.

  Kiam Reĝo Ajatasatu informiĝis pri la intenco de la monaĥa konumo, li faris ĉiujn necesajn aranĝojn, ke la monaĥoj konvenu ĉe enirejo de Satapani Kaverno en Raĝagaha.

  Oni pretigis kvin cent sidejojn en la granda halo, sed nur 499 famaj arahantoj elektiĝis por la konsiliĝo. La malplenan sidejon oni konservis por Ananda, kiu estis nur sotapana.

  Baldaŭ estis nur unu tago antaŭ la komenco de la konsiliĝo. Ananda pensis: “La konsiliĝo okazos morgaŭ. Estas ne dece por mi iri al la konsiliĝo nur kiel lernanto anstataŭ arahanto. Mi devas labori pene por purigi mian menson en la resta mallonga tempo.”

  Por purigi sian menson, li elspezis multe da tempo en la nokto praktikante korpan kontempladon, unu el la meditaj ekzercoj instruitaj de la Budho. Kiam estis preskaŭ tagiĝo, li pensis: “Mi kuŝiĝos,” sed dume, li restis daŭre atenta pri la korpo. Apenaŭ lia kapo tuŝis la kapkusenon, post kiam liaj piedoj forlasis la teron, ĉiuj lia resta malpuraĵo malaperis el lia menso. Li atingis arahanton. Kaj tiel li partoprenis en la konsiliĝo kiel arahanto.

  La konsido komenciĝis tri monatojn post la forpaso de la Budho. Oni rigardis tion kiel la unuan budhisman konsiliĝon.

  Maha Kasapa prezidis la unuan konsiliĝon. Oni elekti Upali por respondi demandojn pri Vinajo, la disĉiplina regularo por monaĥoj kaj monaĥinoj. Anando, kiu havis nenormalan memoron kaj honoron aŭdi ĉiujn predikojn de la Budho, elektiĝis por recidi ĉiujn predikojn de la Budho kaj respondis demandojn pri la instruoj.

  Dum la unua budhisma konsiliĝo oni kolektis kaj kunigis budhisman sutron kiel Palian tripitakan, kiu pasas de gemonaĥa generacio al la alia. En antaŭa periodo troviĝis neniu skriban noton de la instruoj. La monaĥoj kaj monaĥinoj parkeris ĉiujn instruojn kaj instruis al la sekva generacio de monaĥoj kaj monaĥinoj en la sama maniero. Jen la buŝa tradicio.

  En 82, p.K, dum la regado de pia sinhala reĝo Vata Gamani Ahaja, konsiliĝo de arahantoj okazis en Srilanko, kaj oni skribis la instruojn unuafoje en Ola-folioj.