2-3. La Rakonto de Culapantaka: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(3 intermediate revisions by 2 users not shown)
Linio 1: Linio 1:
   2-3. La Rakonto de Culapantaka
+
  2-3. La Rakonto de Culapantako
   
+
  Per energio, diligenteco
+
  
  Toleremo kaj sindeteno
+
  Per energio, atentemo
  
  Saĝulo faris insulon
+
  toleremo kaj sindeteno
  
  Nedetrueblan de torento
+
  saĝulo devas fari insulon
  
  Dum sia restado en Veluvana monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al Culapantako, la nepo de la bankisto de Raĝagaho. La bankisto havis du nepojn nomatajn Mahapantako kaj Culapantako. Mahapantako estis pliaĝa frato. Li kutime akompanis sian avon aŭskulti religian instruon. Poste li aniĝis en monaĥa komunumo de budhismo kaj post nelonge fariĝis arahanto. Culapantako ankaŭ sekvis sian fraton kaj fariĝis monaĥo, sed li eĉ ne povis parkeri verson en kvar monatoj. En tiu periodo Ĝivako venis al la monaĥejo por inviti la Budhon kaj restantajn monaĥojn al sia domo por manĝo.
+
  nedetrueblan por torento.
  
  Mahapantako, kiu respondecis sendi monaĥojn al manĝa invito, forstrekis Culapantakon de la listo. Kiam Culapantako sciis tion, li tristiĝis kaj decidis reiri al la laika vivo. Sciinte lian intencon, la Budho alvenigis lin sole kaj sidigis lin antaŭ la halo. Li donis pure blankan tukon al Culapantako kaj ordonis, ke li sidu kun vizaĝo al la oriento frotante la tukpecon per siaj manoj, kaj dume, senĉese ripetu la vorton “Rajoharanam”, kiu signifas “forigi malpuraĵon”. Poste la Budho iris al la loĝejo de Ĝivako akompanate de aliaj monaĥoj.
+
  Dum sia restado en Veluvana monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al Culapantako, la nepo de la bankisto en Raĝagaho. La bankisto havis du nepojn nomatajn Mahapantako kaj Culapantako. Mahapantako estis pliaĝa frato. Li kutime akompanis sian avon aŭskulti religian instruon. Poste li aniĝis en monaĥa komunumo de budhismo kaj post nelonge fariĝis arahanto. Culapantako ankaŭ sekvis sian fraton kaj fariĝis monaĥo, sed li eĉ ne povis parkeri verson dum kvar monatoj. En tiu periodo Ĝivako venis al la monaĥejo inviti la Budhon kaj restantajn monaĥojn al sia domo por manĝo.
  
  Samtempe, Culapantako senĉese frotis la tukpecon ripetante la vorton “Rajoharanam”. La tuko baldaŭ malpuriĝis. Vidinte la malpuriĝon de la tuko, Culapantako ekkonsciis la efemeran naturon de ĉiu estiĝinta afero. En la domo de Ĝivako, la Budho sciis la progreson de Culapantako per sia supernatura povo. Li do elsendis sian radion tiel, ke li aperis sidante antaŭ Culapantako dirante: “Ne nur la tukpeco estas malpurigita de polvo, en vi ankaŭ ekzistas polvo. Nur per forigo de la malpuraĵo vi povas atingi vian celon kaj fariĝi arahanto.
+
  Mahapantako, kiu respondecis sendi monaĥojn al manĝa invito, forigis Culapantakon el la listo. Kiam Culapantako sciis tion, li tristiĝis kaj decidis reiri al la laika vivo. Konsciinte pri la intenco de Culapantako, la Budho alvenigis lin sole kaj sidigis lin antaŭ la halo Grandhakuti. La Budho donis al li pecon da pura blanka tuko kaj ordonis, ke li sidu kun vizaĝo al la oriento kaj frotu la tukon per sia mano. Kaj samtempe li senĉese ripetu la vorton "Raĝoharanam", kiu signifas "forigi malpuraĵon". Poste la Budho iris al la loĝejo de Ĝivako akompanate de aliaj monaĥoj.
  
  En la domo de Ĝivako, oni ekdisdonis akvon laŭ kutimo antaŭ servo de manĝaĵo, sed la Budho kovris la bovlon per sia mano kaj demandis, ĉu iu ajn monaĥo restas en la monaĥejo. Oni respondis, ke neniu restas en la monaĥejo, tamen la Budho diris, ke troviĝas unu monaĥo en la monaĥejo, kaj ordonis, ke oni konduku Culapantakon el la monaĥejo. Kiam la sendisto de Ĝivako atingis la monaĥejon, li trovis mil samajn monaĥojn anstataŭ nur unu. Ili ĉiuj venis de Culapantako, kiu posedis supernaturajn povojn tiam. La sendito konfuziĝis kaj revenis por raporti la aferon al Ĝivako. Ĝivako sendis lin refoje, kaj instruis lin per la diro, ke la Budho venigos monaĥon nomatan Culapantako. Kiam la sendito tion faris, mil voĉoj respondis: “Mi estas Culapantako.
+
  Samtempe, Culapantako senĉese frotis la tukon ripetante la vorton "Raĝoharanam". La tuko baldaŭ malpuriĝis. Vidinte la malpuriĝon de la tuko, Culapantako ekkonsciis la efemeran naturon de ĉiuj estiĝintaj aferoj. En la domo de Ĝivako, la Budho sciis la progreson de Culapantako per sia supernatura povo. Li do radiis kaj vidigis al Culapantako, ke antaŭ tiu li sidas kaj diras: "Ne nur la tuko malpuriĝis pro polvo, en homo ankaŭ ekzistas polvo. Nur per forigo de la malpuraĵo oni povas atingi sian celon kaj fariĝi arahanto."
  
  Denove konfuziĝinte, la sendito revenis refoje. Poste oni sendis lin al la monaĥejo triafoje. Ĉifoje oni proponis, ke li kaptu la monaĥon, kiu respondos la unua, ke li estas Culapantako. Tuj kiam li kaptis la monaĥon, ĉiuj aliaj monaĥoj malaperis, kaj Culapantako akompanis lin al la domo de Ĝivako. Post la manĝo, Culapantako faris religian predikadon kuraĝe kaj fidoplene laŭ la propono de la Budho, muĝante laŭte kiel juna leono.
+
  En la domo de Ĝivako, oni ekdisdonis akvon laŭ kutimo antaŭ la servo de manĝaĵo, sed la Budho kovris la bovlon per sia mano kaj demandis, ĉu iu ajn monaĥo restas en la monaĥejo. Ili respondis, ke neniu restas en la monaĥejo, tamen la Budho diris, ke monaĥo restas en la monaĥejo, kaj ordonis alkonduki Culapantakon de tie. Kiam la sendisto de Ĝivako atingis la monaĥejon, li trovis mil samajn monaĥojn anstataŭ nur unu. Ili ĉiuj estis faritaj de Culapantako, kiu jam posedis supernaturajn povojn. La sendito konfuziĝis kaj tuj revenis por raporti la aferon al Ĝivako. Ĝivako sendis lin refoje, kaj instruis al li per diro, ke la Budho venigos monaĥon nomatan Culapantako. Kiam la sendito tion faris, mil voĉoj respondis: "Mi estas Culapantako."
  
  La tuta mondo plenas de malpuraĵoj. La diboĉo en la vivo estas vasta kaj forta torento. Sed la saĝaj homoj konstruis por si fortikan insulon, kiun la forta fluo ne povas damaĝi. La insulo estas konstruita el stabileco, atentemo, rezigneco kaj disciplino. Se la saĝuloj konstruas tiun insulon, la inundo ne povos venki ilin.
+
  La sendito denove revenis pro konfuziĝo. Ĝivako sendis lin al la monaĥejo triafoje. Ĉifoje Ĝivako proponis, ke li kaptu la monaĥon, kiu la unua respondos, ke li estas Culapantako. Tuj kiam la sendito kaptis la monaĥon, ĉiuj aliaj monaĥoj malaperis, kaj Culapantako akompanis lin al la domo de Ĝivako. Post la manĝo, Culapantako faris religian predikadon kuraĝe kaj fidoplene laŭ la ordono de la Budho, muĝante laŭte kiel juna leono.
 +
 
 +
    La tuta mondo plenas de malpuraĵoj. La senbrideco en la vivo estas vasta kaj forta torento. Sed la saĝaj homoj konstruas por si fortikan insulon, kiun la forta torento ne povas damaĝi. La insulo estas konstruita el persisteco, atentemo, rezigneco kaj disciplino. La torento ne povas venki ŝaĝulojn starantajn firme sur la insulo.

Nuna versio ekde 10:49, 25 Jan. 2014