2-27. La lasta malsano de la Budho: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  2-27. La lasta malsano de la Budho   La Budho restis ne longe ĉe Beluva dum la pluva sezono kiam li malsaniĝis. La grava malsano atakis lin forte kun mortigaj doloroj. ...')
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 05:17, 8 Okt. 2013

  2-27. La lasta malsano de la Budho

  La Budho restis ne longe ĉe Beluva dum la pluva sezono kiam li malsaniĝis. La grava malsano atakis lin forte kun mortigaj doloroj. Sed kun pura menso kaj memregado li toleris tion senplende. Li pensis: “Ne estas dece por mi morti sen paroli al la disĉiploj kaj adiaŭi al la komunumo. Mi subigu la malsanon per la forto de mia volo.” Li subigis la malsanon kaj ĝi cedis.

  Kiam li ekresaniĝis, li iris el la monaĥejo, kaj sidiĝis sur sidejon pretigitan por li. Ananda aliris, sidiĝis ĉe li kaj diris: “Mi jam vidis, kiel suferas la Honorulo. Je la vido de tio mia korpo tiel senfortiĝis kiel plektokreskaĵo. Sed mi havas iom da trankvilo, pensante, ke la Honorulo ne forpasos antaŭ ol li donos lastan instruon al la komunumo.”

  “Do, Ananda, ĉu la komunumo deziras ion de mi?” diris la Budho. “Nun Perfektulo ne pensas, ke li gvidos la komunumon aŭ ke ĝi dependos de li. Ananda, mi jam maljuniĝis kaj vivis ĝis la pleneco. Finiĝos mia homa vojaĝo. Do Ananda, ĉiu el vi devas fari la Darmon via insulo kaj rifuĝi al nenion alian. Post mia forpaso, kiuj ajn faros la Darmon siaj insulo kaj rifuĝejo, tiuj fariĝos insuloj al si mem kaj estos miaj plej bonaj disĉiploj.”      Malgraŭ siaj maljuneco kaj senforteco, la Budho daŭre instruis la Darmon al siaj disĉiploj, utiligante ĉiujn okazojn. Li ankaŭ almozpetis kiam ne estis privataj invitoj de vilaĝanoj en Beluva.

  La Budho sin vestis frue iumatene, kaj iris en Urbon Vesali kun bovlo por peti almozon. Kiam li revenis de tio, li diris al Ananda: “Prenu maton, Ananda. Ni iru al Capala Sanktejo por pasigi la tagon.”

  Ili sidiĝis sur maton kaj la Budho parolis pri la plezuraj ĉirkaŭaĵoj en ĉiuj sanktejoj en Vesali, kaj poste tiel diris al Ananda:

  “Kiam iu ajn jam praktikis kaj disvolvis la kvar metodojn de atingo, li povas vivi ĝis longa periodo se li deziras. Mi jam tute mastris la kvar metodojn de atingo, do se mi tiel deziras, mi povas vivi pli longe.”

  Kvankam la Budho donis klaran sugeston, Anando ne komprenis la aludon kaj sekve de tio petis la Budhon vivi pli longe pro sia kompatemo kaj por la bono, profito kaj feliĉo de multaj vivestaĵoj. Tiam Ananda ne povis komprenis ĉar konfuziĝis lia menso.

  La Budho diris al li: “Vi povas forlasi min por momento.” Ananda eliris kaj sidiĝis sub proksima arbo.

  La Budho iris eksteren. Li instruis al la serĉantoj de la Vero kiel vidi la naturon de aferoj, kaj montris al ili la vojon sin liberigi el ĉiuj suferoj de la vivo. La Budho pensis pri siaj longjaraj instruoj plenumantaj lian devon. Li sentis, ke li jam donis ĉiujn necesajn instruojn al siaj sekvantoj monaĥaj kaj laikaj. Ili ne nur sekvis liajn instruojn, sed ankaŭ kapablis instrui la instruojn al aliaj. Li do decidis ne plu vivi ĝis la pleneco de sia vivo, kaj anoncis al Ananda, ke li forpasos en tri monatoj.

  Nur tiam Ananda rememoris, kion la Budho diris antaŭe, kaj tuj petis, ke la Budho vivu ĝis longa periodo por la bono kaj feliĉo de ĉiuj.

  “Jam sufiĉas, Ananda, kaj ne petu min plu. Jam pasis la tempo por fari tian postulon. Ni iru al la halo kun pinta tegmento en la Granda Arbaro,” diris la Budho.

  Kiam ili atingis la Grandan Halon, la Budho diris: “Ananda, iru kaj alvenigu ĉiujn monaĥojn loĝantajn en Vesali. Petu ilin kolektiĝi en Serva halo.” Kiam ĉiuj monaĥoj atingis, li diris al ili: “ Lernu kaj praktiku ĉiujn miajn instruojn por ke la sankta vivo restu por la bono kaj profito de multaj vivestaĵoj.”

  “Ĉiuj komponaĵoj devas maljuniĝi kaj morti. Laboru diligente por via liberiĝo. En la fino de tri monatoj ekde nun la Honorulo forpasos. Mia aĝo plene maturiĝis; mia vivo jam venis al la fino. Estu diligentaj, atentemaj kaj virtaj. Gardu vian propran menson. Kiu diligente observas la Darmon kaj Disĉiplinon, tiu forlasos la rondon de renaskiĝoj kaj finos la suferon.”

  Ĉiuj disĉiploj de la Budho tristiĝis aŭdinte la malĝojan informo pri lia forpaso en tiel mallonga tempo. Ili ĉiuj iris al la Budho por esprimi sian lastan estimon krom monaĥo nomata Damarama. Neniu sciis, kial li ne venis, kaj ĉiuj suspektis, ke li ne estas lojala kaj fidela al la Budho.

  Oni raportis tion al la Budho, kiu venigis Damaraman por ke li ekspliku al la aliaj, kial li malĉeestis. Damarama eksplikis, ke la Budho forpasos en tri monatoj, do li pensis, ke atingi arahantecon antaŭ lia forpaso estas la plej bona metodo honori la instruiston.

  “Bonege, bonege! Ĉiu, kiu amas min, devas sekvi la ekzemplon de Damarama. Li honoras min plej multe el tiuj, kiuj paraktikas mian instruon plej bone.” diris la Budho laŭdante la monaĥon.

  La Budho decidis daŭrigi sian lastan vojaĝon en la sekva mateno. Lia nova celloko estis malgranda vilaĝo de Pava.