2-27. La lasta malsano de la Budho: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 19: Linio 19:
 
  La Budho diris al li: “Vi povas forlasi min por momento.” Ananda eliris kaj sidiĝis sub proksima arbo.
 
  La Budho diris al li: “Vi povas forlasi min por momento.” Ananda eliris kaj sidiĝis sub proksima arbo.
  
  La Budho iris eksteren. Li instruis al la serĉantoj de la Vero kiel vidi la naturon de aferoj, kaj montris al ili la vojon sin liberigi el ĉiuj suferoj de la vivo. La Budho pensis pri siaj longjaraj instruoj donitaj por plenumi sian devon. Li sentis, ke li jam donis ĉiujn necesajn instruojn al siaj sekvantoj monaĥaj kaj laikaj. Ili ne nur sekvis liajn instruojn, sed ankaŭ kapablis instrui aliajn. Li do decidis ne plu vivi ĝis la fino de sia vivo, kaj anoncis al Ananda, ke li forpasos post tri monatoj.
+
  La Budho iris eksteren. Li instruis al la serĉantoj de la Vero kiel vidi la naturon de aferoj, kaj montris al ili la vojon sin liberigi el ĉiuj suferoj de la vivo. La Budho pensis pri siaj longjaraj instruoj, kiujn li donis por plenumi sian devon. Li sentis, ke li jam donis ĉiujn necesajn instruojn al siaj sekvantoj monaĥaj kaj laikaj. Ili ne nur sekvis liajn instruojn, sed ankaŭ kapablis instrui aliajn. Li do decidis ne plu vivi ĝis la fino de sia vivo, kaj anoncis al Ananda, ke li forpasos post tri monatoj.
  
 
  Nur tiam Ananda ekmemoris, kion diris la Budho antaŭe, kaj tuj petis, ke la Budho vivu ĝis longa periodo por la bono kaj feliĉo de ĉiuj.
 
  Nur tiam Ananda ekmemoris, kion diris la Budho antaŭe, kaj tuj petis, ke la Budho vivu ĝis longa periodo por la bono kaj feliĉo de ĉiuj.

Kiel registrite je 22:10, 10 Okt. 2013

  2-27. La lasta malsano de la Budho

  Nekonge post kiam la Budho venis al Beluva en la pluva sezono, li subite malsaniĝis. La grava malsano forte atakis lin kun mortigaj doloroj. Sed per pura menso kaj memregado li eltenis tion senplende. Li pensis: “Mi devas prediki al la disĉiploj kaj adiaŭi la komunumon antaŭ mia morto. Mi subigu la malsanon per mia forta volo.” Li subigis la malsanon kaj ĝi cedis.

  Kiam li ekresaniĝis, li iris el la monaĥejo, kaj sidiĝis sur la sidejon pretigitan por li. Ananda iris al li, sidiĝis apude kaj diris: “Mi jam vidis, kiel suferas la Honorulo. Je la vido de tio mia korpo tiel senfortiĝis kiel plektokreskaĵo. Sed mi havas iom da trankvileco, pensante, ke la Honorulo ne forpasos antaŭ ol doni la lastan instruon al la komunumo.”

  “Do, Ananda, ĉu la komunumo ion deziras de mi?” demandis la Budho. “Nun la Perfektulo ne opinias, ke li gvidos la komunumon aŭ ke ĝi dependos de li. Ananda, mi jam maljuniĝis kaj vivis ĝis la fino. Finiĝos mia homa vivo. Do Ananda, ĉiu el vi devas fari la Darmon via insulo kaj rifuĝu en nenio alia. Post mia forpaso, kiuj ajn faros la Darmon siaj insulo kaj rifuĝejo, tiuj fariĝos insuloj al si mem kaj estos miaj plej bonaj disĉiploj.”      Malgraŭ siaj maljuneco kaj senforteco, la Budho daŭre instruis la Darmon al siaj disĉiploj, utiligante ĉiujn okazojn. Li ankaŭ almozpetis kiam ne estis privataj invitoj de vilaĝanoj en Beluva.

  La Budho sin vestis frue iumatene, kaj iris en Urbon Vesali kun bovlo por almozpeti. Kiam li revenis, li diris al Ananda: “Prenu maton, Ananda. Ni iru al Capala Sanktejo por pasigi la tagon.”

  Ili sidiĝis sur maton kaj la Budho parolis pri la plezuraj ĉirkaŭaĵoj en ĉiuj sanktejoj de Vesali, kaj tiel diris al Ananda poste:

  “Kiam iu ajn jam praktikis kaj disvolvis la kvar metodojn de atingo, li povas vivi tre longe se li deziras. Mi jam tute mastris la kvar metodojn de atingo, do se mi tiel deziras, mi povas vivi pli longe.”

  Kvankam la Budho donis klaran sugeston, Anando ne kaptis la aludon kaj sekve petis la Budhon vivi pli longe pro sia kompatemo kaj por la bono, profito kaj feliĉo de multaj vivestaĵoj. Tiam Ananda ne povis kompreni ĉar konfuziĝis lia menso.

  La Budho diris al li: “Vi povas forlasi min por momento.” Ananda eliris kaj sidiĝis sub proksima arbo.

  La Budho iris eksteren. Li instruis al la serĉantoj de la Vero kiel vidi la naturon de aferoj, kaj montris al ili la vojon sin liberigi el ĉiuj suferoj de la vivo. La Budho pensis pri siaj longjaraj instruoj, kiujn li donis por plenumi sian devon. Li sentis, ke li jam donis ĉiujn necesajn instruojn al siaj sekvantoj monaĥaj kaj laikaj. Ili ne nur sekvis liajn instruojn, sed ankaŭ kapablis instrui aliajn. Li do decidis ne plu vivi ĝis la fino de sia vivo, kaj anoncis al Ananda, ke li forpasos post tri monatoj.

  Nur tiam Ananda ekmemoris, kion diris la Budho antaŭe, kaj tuj petis, ke la Budho vivu ĝis longa periodo por la bono kaj feliĉo de ĉiuj.

  “Jam sufiĉe, Ananda, kaj ne petu min plu. Jam pasis la tempo por fari tian postulon. Ni iru al la halo kun pinta tegmento en la Granda Arbaro,” diris la Budho.

  Kiam ili iris en la Grandan Halon, la Budho diris: “Ananda, iru kaj alvenigu ĉiujn monaĥojn loĝantajn en Vesali. Petu ilin kolektiĝi en Serva halo.” Kiam ĉiuj monaĥoj alvenis, li diris al ili: “ Lernu kaj praktiku ĉiujn miajn instruojn, por ke la sankta vivo restu por la bono kaj profito de multaj vivestaĵoj.”

  “Ĉiuj vivestaĵoj devas maljuniĝi kaj morti. Laboru diligente por via liberiĝo. Forpasos la Honorulo ĉe la fino de tri monatoj. Mia aĝo plene maturiĝis; mia vivo jam venis al la fino. Estu diligentaj, atentemaj kaj virtaj. Gardu vian propran menson. Kiu diligente observos la Darmon kaj Disĉiplinon, tiu forlasos la rondon de renaskiĝoj kaj liberiĝos el la sufero.”

  Ĉiuj disĉiploj de la Budho tristiĝis aŭdinte la malĝojigan informon pri lia baldaŭa forpaso. Ili ĉiuj iris al la Budho por esprimi sian lastan estimon krom monaĥo nomata Damarama. Neniu sciis, kial li ne venis, kaj ĉiuj suspektis, ke li estas nek lojala nek fidela al la Budho.

  Oni raportis tion al la Budho, kiu venigis Damaraman por ke li ekspliku al la aliaj, kial li ne alvenis. Damarama klarigis, ke la Budho forpasos post tri monatoj, do li pensis, ke estas la plej bona metodo honori la instruiston, se li atingos arahantecon antaŭ la forpaso de la Budho.

  “Bonege, bonege! Ĉiu, kiu amas min, devas sekvi la ekzemplon de Damarama. Li honoras min plej multe el tiuj, kiuj praktikas mian instruon plej bone,” laŭdis la Budho.

  La Budho decidis daŭrigi sian lastan vojaĝon en la sekva mateno. Lia nova celloko estis malgranda vilaĝo de Pava.