2-25. La spegulo de la Darmo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  2-25. La spegulo de la Darmo

  La Budho ekvojaĝis al la nordo de Raĝagaha akompanate de Ananda kaj multaj aliaj monaĥoj. Ili kutime haltis en ĉiu urbo kaj vilaĝo,kaj restis iom da tempo, por ke la Budho instruu la Darmon.

  Ili haltis ĉe loko nomata Brika Halo en malgranda vilaĝo Nadika. Hazarde okazis, ke en la vilaĝo forpasis kelkaj monaĥoj kaj laikaj budhanoj, do Ananda volis scii la estontan staton de tiuj mortintoj.

  La Budho diris, ke ili ĉiuj jam atingis almenaŭ unu el la ŝtupoj de sankteco ĉar ili jam praktikis kion ili lernis. Li daŭrigis: “Estas tute nature por homoj morti. Sed vi lacigus min se vi farus tian demandon ĉiufoje kiam homo mortas. Do mi donos al vi kurson nomatan “La Spegulo de la Darmo” per kiu nobla disĉiplo povas prediki per si mem: “Por mi estas ne plu sufero, nek malbona kaj malalta statoj. Mi estas Sotapana sed ne viktimo refali en malaltajn statojn. Mi certas pri la fina iluminiĝo.”

  “Ananda, kio estas la Spegulo de la Darmo? Nobla disĉiplo havas absolutan kredon je la Budho, Darmo kaj Samgo. Pro la kredo, li elspezas multe da tempo por konsideri aŭ pensi pri la grandaj kvalitoj de la Tri Juveloj. Tiuj pripensoj helpos lin disvolvi la grandajn kvalitojn en si mem kaj la povon koncentri sian menson. Tiuj rezultoj helpos lin atingi sotapanan, la unuan ŝtupon de sankteco.”

  “Posedante la Spegulon de Darmo, nobla disĉiplo povos prediki per si mem, ke li ne plu falos al malaltaj statoj, kiaj infero, besta mondo, anima mondo kaj aliaj suferaj kaj malfeliĉaj statoj.”

  Post la kurso ĉe Nadika, la Budho kaj liaj disĉiploj daŭrigis sian vojon al Vesali.