2-24. Budha sinteno pri la kasta sistemo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  2-24. Budha sinteno pri kastismo

  En la periodo de la Budho kastismo jam firme establiĝis en Hindio. Laŭ la sistemo, la sociaj pozicioj de homoj estas deciditaj de iliaj naskiĝoj kaj ne povas ŝanĝiĝi en la tuta vivo. Ekzistas kvar homaj kastoj en la socio:

  La bramanoj aŭ pastroj, kiuj deklaras esti la plej puraj homoj kaj el la plej alta kasto.

  La militistoj

  La komercistoj

  La netuŝeblaj homoj, kiujn oni konsideris el la plej malalta kasto. Ili fariĝis laboristoj kaj servistoj, faris ĉiujn fizikajn laborojn kaj estis rigardataj kiel sklavoj.

  La Budho kondamnis la kastan sistemon, kiun li opiniis maljusta. Li asertis, ke en ĉiu kasto troviĝas homoj malicaj kaj kruelaj kaj ankaŭ homoj virtaj kaj bonkoraj. Ĉiu homo farinta krimon estos punita laŭ sia karmo malgraŭ al kiu kasto li apartenas. Li diris, ke oni konsideras iun venintan el alta aŭ malalta kasto laŭ ties bonaj aŭ malbonaj kondutoj. Do la Budho opiniis, ke homan kaston decidis homaj kondutoj bona kaj malbonaj anstataŭ la naskiĝo.

  La Budho prezentis la ideon de plialta valoro je homaj moraleco kaj egaleco anstataŭ en kiu familio aŭ kasto la homo naskiĝis. Tio ankaŭ estas la plej frua ago nuligi malestimon kaj sklavecon en la homa historio.

  Oni ne estas netuŝeblulo laŭ sia naskiĝo;

  Oni ne estas bramano laŭ sia naskiĝo;

  Oni estas netuŝebelulo laŭ sia kondutoj;

  Oni estas bramano laŭ sia kondutoj.