2-24. Budha sinteno pri la kasta sistemo

El Vikio BRE
Redakto de 16:14, 8 Sep. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  2-24. Budha sinteno pri la kasta sistemo

  En la periodo de la Budho la kasta sistemo jam firme establiĝis en Hindio. Laŭ la sistemo, la sociaj pozicioj de homoj estas deciditaj de la naskiĝo kaj ne povas ŝanĝiĝi en la tuta vivo. Estis kvar kastoj de homoj en la socio:

  Bramanoj aŭ pristoj, kiuj deklaras estis el la plej alta kasto kaj la plej puraj el homoj.

  La militistoj

  La komercistoj

  La netuŝeblaj homoj, kiujn oni konsideris kiel plej malaltan klason. Ili fariĝis laboristoj kaj servistoj, kiuj faris ĉiujn fizikajn laborojn kaj estis rigardataj kiel sklavoj.

  La Budho kondamnis la kastan sistemon, kiun li konsideris maljusta. Li montris, ke estis malicaj kaj kruelaj homoj kaj ankaŭ virtaj kaj bonkoraj homoj en ĉiu kasto. Ĉiu homo farinta krimon estos punita laŭ sia karmo malgraŭ al kiu kasto li apartenas. Li diris, ke oni konsideras iun veninta el alta aŭ malalta kasto laŭ ties bonaj kaj malbonaj kondutoj. Do laŭ la Budho, la homan kaston decidis la bona kaj malbona kondutoj sed ne la naskiĝo.

  La Budho prezentis la ideon de plialta valoro je moraleco kaj ekvilibreco de homo anstataŭ en kiu familio aŭ kasto la homo naskiĝis. Tio ankaŭ estas la unua provo nuligi malestimon kaj sklaveco en la homa historio.

  Oni ne estas netuŝeblulo laŭ naskiĝo, oni ne estas bramano laŭ naskiĝo.

  Oni estas netuŝebelulo laŭ kondutoj, Oni estas bramano laŭ kondutoj.