2-23. Monaĥina komunumo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  2-23. Monaĥina komunumo

  En la kvina jaro post sia iluminiĝo, la Budho restis en Vesali kiam li aŭdis, ke lia patro Reĝo Sudodana malsaniĝis. Li decidis viziti la patron denove en Kapilavatu por instrui la Darmon al li kaj tuj faris longan vojaĝon. Aŭdinte la Darmon, la reĝo tuj atingis arahantecon kaj forpasis trankvile post sep tagoj. Ĝuste en tiu jaro fondiĝis la monaĥina komunumo laŭ la peto de Maha Paĝapati Gotami, la onklino kaj duonpatrino de la Budho.

  Maha Paĝapati Gotami iris al la Budho trifoje kaj petadis, ke li ordinu ŝin kiel monaĥinon, sed la Budho rifuzis ĉiufoje sen mencii la kialon. La Budho vojaĝis al Vesali post kiam li restis en Kapilavatu dum iom da tempo.

  Maha Paĝapati Gotami estis virino firmvola kaj ne volis cedi tiel facile. Ŝi havis planon por atingi sian sukceson. Ŝi fortranĉis siajn harojn, surmetis flavan veston kaj piediris 150 mejlojn de Kapilavatu al Vesali, ĉirkaŭate de multaj Ŝakjaj sinjorinoj. Kiam ŝi atingis Vesali, ŝiaj piedoj ŝveliĝis kaj ŝia korpo estis kovrita de polvo. Kun larmoj sur la vizaĝo, ŝi staris ekster la halo, en kiu estis la Budho, ankoraŭ esperante, ke la Budho ordinos ŝin kiel monaĥinon.

  Ananda surpriziĝis vidinte ŝin en tiu ĉi situacio. “Gotami, kial vi tiel staras ĉitie?” li demandis.

  “Estimata Ananda, la Honorulo ne permesas virinojn fariĝi monaĥinoj,” ŝi respondis.

  “Atendu ĉitie, Gotami. Mi petos la Honorulon pri tio.” Ananda diris al ŝi. Kiam Ananda petis la Budhon permesi al Maha Paĝapati Gotami fariĝi monaĥino, la Budho rifuzis. Ananda petis tri fojojn kaj la Budho rifuzis ĉiufoje.

  Do Ananda petis laŭ malsama metodo. Li respekte demandis al la Budho, “Sinjoro, ĉu virinoj kapablas atingi diversajn ŝtupojn de sankteco kiel monaĥinoj?”

  “Jes, ili kapablas, Ananda,” respondis la Budho.

  “Se tio estas vera, Sinjoro, estas pli bone, ke virinoj povas fariĝi monaĥinoj,” diris Ananda, kuraĝigite pro la respondo de la Budho.

  “Ananda, se Maha Paĝapati Gotami volontas akcepti monaĥinajn regulojn pri la Ok Kondiĉoj, ŝi estos kalkulita kiel ordinita monaĥino.

  Kiam Ananda parolis pri la Ok kondicoj al Maha Paĝapati Gotami, ŝi ĝojplene konsentis observi tiujn regulojn kaj fariĝis monaĥino per si mem. Nelonge poste ŝi atingis arahantecon. La aliaj Ŝakjaj sinjorinoj ordinitaj ankaŭ atingis arahantecon.

  La fondiĝo de monaĥina komunumo kun reguloj estis oportuno, kiun la Budho provizis al virinoj unuafoje en la monda historio. Neniu el aliaj religiaj estroj donis tiel altan religian pozicion al virinoj.