2-23. Monaĥina komunumo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  2-23. Monaĥina komunumo

  En la kvina jaro post sia iluminiĝo la Budho restis en Vesali kiam li aŭdis, ke lia patro Reĝo Sudodana malsaniĝis. Li decidis denove viziti la patron en Kapilavatu por instrui la Darmon al li kaj tuj faris longan vojaĝon. Aŭdinte la Darmon, la reĝo tuj atingis arahanton kaj forpasis trankvile post sep tagoj. Ĝuste en tiu jaro fondiĝis la monaĥina komunumo laŭ la peto de Maha Paĝapati Gotami, la onklino kaj duonpatrino de la Budho.

  Ŝi proksimiĝis al la Budho trifoje kaj petadis, ke li ordinu ŝin en la Samgon, sed la Budho rifuzis ĉiufoje sen mencii la kialon. La Budho vojaĝis al Vesali post kiam li restis en Kapilavatu dum iom da tempo.

  Maha Paĝapati Gotami estis firmvola virino kaj ne volis cedi tiel facile. Ŝi havis planon por atingi sian sukceson. Ŝi fortranĉis siajn harojn, surmetis flavan veston kaj piediris 150 mejlojn de Kapilavatu al Vesali ĉirkaŭate de multaj Ŝakjaj sinjorinoj. Kiam ŝi atingis Vesali, ŝiaj piedoj ŝveliĝis kaj ŝia korpo estis kovrita de polvo. Kun larmoj sur la vizaĝo ŝi staris ekster la halo, en kiu estis la Budho, ankoraŭ esperante, ke la Budho ordinu ŝin kiel monaĥinon.

  Anando surpriziĝis vidinte ŝin en tiu ĉi situacio. “Gotami, kial vi tiel staras ĉitie?” li demandis.

  “Estimata Anando, la Honorulo ne permesas virinojn fariĝi monaĥinoj,” ŝi respondis.

  “Atendu ĉitie, Gotami. Mi petos la Honorulon pri tio.” Ananda diris al ŝi. Kiam Anando petis la Budhon permesi al Maha Paĝapati Gotami fari monaĥino, la Budho rifuzis. Anando petis tri fojojn kaj la Budho rifuzis ĉiufoje.

  Do Ananda petis laŭ malsama metodo. Li respekte demandis al la Budho, “Sinjoro, ĉu virinoj kapablas atingi diversajn ŝtupojn de sankteco kiel monaĥinoj?”

  “Jes, ili kapablas, Ananda,” respondis la Budho.

  “Se tio estas vera, Sinjoro, estas bone se virinoj povas fariĝi monaĥinoj,” diris Ananda, kuraĝigite de la respondo fare de la Budho.

  “Ananda, se Maha Paĝapati Gotami volontas akcepti regulojn pri la Ok Kondiĉoj por monaĥinoj, ŝi estos kalkulita kiel ordinita monaĥino.

  Kiam Ananda menciis la kondicojn al Maha Paĝapati Gotami, ŝi ĝojplene konsentis observi tiujn regulojn kaj aŭtomate fariĝis monaĥino. Nelonge poste ŝi atingis arahanton. La aliaj Ŝakjaj sinjorinoj ordinitaj ankaŭ atingis arahanton.

  La fondiĝo de monaĥina komunumo kun reguloj estis oportuno, kiun la Budho provizis al virinoj por la unua fojo en la monda historio. Neniu el aliaj religiaj estroj donis tiel altan religian pozicion al virinoj.