2-22. Monaĥo laboranta tro pene

El Vikio BRE
Redakto de 08:32, 31 Aŭg. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  2-22. Monaĥo laboranta tro pene

  Sona estis filo de riĉa komercisto. Li plej ŝatis aŭdi muzikon de liuto kaj ludi la instrumenton. Li kreskis en riĉeco kaj lukseco, do lia haŭto estis tre delikata kaj mola. Oni eĉ diris, ke haroj kreskis el la haŭto de liaj plandoj. La onidiro estis tiel sensacia, ke Reĝo Bimbisara speciale venigis lin en la palacon por rigardi liajn eksterordinarajn piedojn, pri kiuj li aŭdis tiel multe.

  Sona vivis ĉe la Vultura Montpinto en Raĝagaha, kie la Budho restis dum kelkaj pluvaj sezonoj. Iutage Sona iris al la Vultura Montpinto aŭskulti instruon de la Budho, en kiu temas pri feliĉa sperto de senkrociĝo al mondaj deziroj. Sona deziris ĝui tian feliĉon, do li petis, ke la Budhon ordinu lin kiel monaĥon.

  Fariĝinte monaĥo, li lernis metodon de konstanta meditado eĉ dum piedirado. Sona ege entuziasmiĝis pri tio. Ĉiutage li piediradis tien kaj reen meditante en la monaĥejo ĝis iutage liaj piedoj vezikiĝis kaj sangis.

  Sed eĉ post ĉiuj siaj klopodoj Sona spertis ne feliĉon, sed nur doloron kaj malesperon. Pensoj avidaj al mondaj aferoj ankoraŭ frekventis al lia menso. “Estas senutile,” Sona diris al si mem. “Mi jam klopodis pene, sed ankoraŭ ne atingis la deziratan celon. Estas pli bone por mi reveni al mia laika vivo kaj ĝui la kutiman feliĉon per almozdonado.”

  Kiam la Budho aŭdis pri tio, li iris viziti Sonan. “Sona,” li diris, “Mi aŭdis, ke vi ne atingis bonan rezulton en via praktikado de meditado kaj volis reiri al la laika vivo. Ĉu vi restos kiel monaĥo kaj provos denove se mi klarigos al vi, kial vi ne havis bonan rezulton?”

  “Jes, mi provos, Sinjoro” respondis Sona.

  “Sona, vi estas muzikisto kaj vi kutime ludas liuton. Diru al mi, sona, ĉu vi faros bonan muzikon kiam la fadenoj estas bone agorditaj, nek tro streĉe nek tro malstreĉe?”

  “Mi povis fari bonan muzikon, Sinjoro,” respondis sona.

  “Kio okazus se la fadenoj estus tro streĉaj?”

  “Mi ne povus fari bonan muzikon, Sinjoro” diris Sona.

  “Kio okazus se la fadenoj estus tro malstreĉaj?”

  “Mi povus fari nenian muzikon, Sinjoro,” respondis Sona.

  “Sona, nun vi scias, kial vi ne spertis la feliĉon de rezignado al mondaj avidoj? Vi laboris tro pene en via meditado. Do faru tion en malstreĉa maniero, sed ne tro malstreĉe. Provu alifoje kaj vi havos bonan rezulton.”

  Sona komprenis pri tio. Li restis en la monaĥejo kiel monaĥo kaj atingis sanktecon post nelonge.