2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj

El Vikio BRE
Redakto de 07:53, 31 Aŭg. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj

  Upali estis milionulo, kaj plej bona disĉiplo de alia religia instruisto Niganta Nataputa, kies instruo estis malsama de la Budha. Upali ankaŭ estis bona debatisto kaj iutage lia instruisto petis, ke li debatu kun la Budho je iuj vidpunktoj pri leĝo de kaŭzo kaj efekto. Post longa kaj komplika diskutado, la Budho konvinkis Upali, ke la vidpunkto de lia instruisto estas erara.

  La instruo de la Budho tiel impresis Upali, ke li tuj petis al la Budho akcepti lin kiel sian disĉiplon. Li tute surpriziĝis kiam la Budho konsilis lin: “Upali, vi estas famulo. Estu certe, ke vi ne ŝanĝos vian religion nur ĉar vi ŝatas min aŭ ke vi estas influita de viaj emocioj. Plene esploru mian instruon kun malferma menso antaŭ ol vi decidos fariĝi mia sekvanto.”

  Kompreninte la sintenon de la Budho pri libera esplorado, Upali des pli plezuriĝis kaj diris: “Sinjoro. Estas mirinde, ke vi proponis al mi pripensi tion atenteme. Aliaj instruistoj akceptus min senhezite, gvidante min tra la stratoj en procesio kaj proklamus, ke la milionulo jam konvertiĝis al ilia religio el la sia. Jes, mi estas vere certa, kaj bonvolu akcepti min kiel vian sekvanton.”

  La Budho konsentis akcepti Upali kiel sian laikan sekvanton, sed konsilis lin plue: “Kvankam vi jam fariĝis mia sekvanto, Upali, vi devas praktiki toleremon kaj kompatemon. Daŭre doni almozon al viaj antaŭaj religiaj instruistoj kiam ili ankoraŭ dependas de via subteno. Vi ne rajtas ignori ilin kaj rezigni la kutiman subtenon al ili.”

  Tiu Budha konsilo pri toleremo, libera demando kaj ne akcepto al liaj instruoj pro emociaj kaŭzoj fariĝis nova rekordo en la historio de Budhismo. En Budhismo neniam estas religia fanatikulo kiu devigas al homoj akcepti la religion per torturo aŭ pro timo de puno. Budhismo disvastiĝas per pacaj metodoj ĉefe pro ĝiaj beleco kaj bona volo.

  *Ĉi tie Upali ne estas tiu Respektinda Upali, kiu estis barbiro antaŭ la monaĥiĝo kaj respondis la demandojn pri Vinajaj reguloj je la unua konsiliĝo pri budhaj instruoj)