2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(3 intermediate revisions by the same user not shown)
Linio 1: Linio 1:
 
  2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj
 
  2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj
  
  Upali* estis milionulo kaj la plej bona disĉiplo de alia religia instruisto Niganta Nataputa, kies instruo estis malsama de la Budha. Upali ankaŭ estis bona debatisto kaj iutage lia instruisto petis, ke li debatu kun la Budho je iuj vidpunktoj pri leĝo de kaŭzo kaj efekto. Post longa kaj komplika diskutado, la Budho konvinkis Upali, ke la vidpunkto de lia instruisto estas erara.
+
  Upali* estis milionulo kaj la plej bona disĉiplo de alia religia instruisto Niganta Nataputa, kies instruo estis malsama de la Budha. Upali ankaŭ lertis pri debato kaj iutage lia instruisto petis, ke li debatu kun la Budho je iuj vidpunktoj pri leĝo de kaŭzo kaj efekto. Post longa kaj komplika diskutado, la Budho konvinkis Upali, ke la vidpunkto de ties instruisto estas erara.
  
  La instruo de la Budho tiel impresis Upali, ke li tuj petis al la Budho akcepti lin kiel sian disĉiplon. Li tute surpriziĝis kiam la Budho konsilis lin: “Upali, vi estas famulo. Estu certe, ke vi ne ŝanĝos vian religion nur ĉar vi ŝatas min estas influita de viaj emocioj. Plene esploru mian instruon kun malferma menso antaŭ ol vi decidos fariĝi mia disĉiplo.”
+
  La instruo de la Budho tiel impresis Upali, ke li tuj petis al la Budho akcepti lin kiel sian disĉiplon. Li tute surpriziĝis kiam la Budho konsilis lin: “Upali, vi ja estas famulo. Estu certa, ke vi ne ŝanĝas vian religion nur pro via ŝato al mi pro la influo de viaj emocioj. Plene esploru mian instruon kun malferma menso antaŭ ol vi decidos fariĝi mia disĉiplo.”
  
  Kompreninte la sintenon de la Budho pri libera esplorado, Upali des pli plezuriĝis kaj diris: “Sinjoro. Estas mirinde, ke vi proponis al mi pripensi tion atente. Aliaj instruistoj akceptus min senhezite, gvidante min tra la stratoj en procesio kaj proklamus, ke la milionulo jam konvertiĝis al ilia religio el la sia. Jes, mi estas vere  certa, kaj bonvolu akcepti min kiel vian disĉiplon.”
+
  Kompreninte la sintenon de la Budho pri libera esplorado, Upali des pli plezuriĝis kaj diris: “Sinjoro, estas mirinde, ke vi proponis al mi pripensi tion atente. Aliaj instruistoj akceptus min senhezite, gvidus min sur la stratoj en parado kaj asertus, ke la milionulo jam konvertiĝis al ilia religio el la sia. Jes, mi estas vere  certa, kaj bonvolu akcepti min kiel vian disĉiplon.”
  
  La Budho konsentis akcepti Upali kiel sian laikan disĉiplon, kaj konsilis lin plue: “Kvankam vi jam fariĝis mia disĉiplo, Upali, vi devas praktiki toleremon kaj kompatemon. Daŭre doni almozon al viaj antaŭaj religiaj instruistoj kiam ili ankoraŭ dependas de via subteno. Vi ne rajtas ignori ilin kaj rezigni la kutiman subtenon al ili.”
+
  La Budho konsentis akcepti Upali kiel sian laikan disĉiplon, kaj konsilis lin plue: “Kvankam vi jam fariĝis mia disĉiplo, Upali, vi devas praktiki toleremon kaj kompatemon. Daŭre donu almozon al viaj antaŭaj religiaj instruistoj kiam ili ankoraŭ dependas de via subteno. Vi ne rajtas ignori ilin kaj rezigni la kutiman subtenon al ili.”
  
  Tiu Budha konsilo pri toleremo, libera demando kaj akcepto al liaj instruoj ne pro emociaj kaŭzoj fariĝis nova rekordo en la historio de Budhismo. En Budhismo neniam estas religia fanatikulo, kiu devigas al homoj akcepti la religion per torturo aŭ timigo de puno. Budhismo disvastiĝas per pacaj metodoj ĉefe pro ĝiaj beleco kaj bona volo.
+
  Tiu budha konsilo pri toleremo, libera demando kaj akcepto al liaj instruoj ne pro emociaj kaŭzoj fariĝis nova rekordo en budhisma historio. En budhisma rondo neniam estas religia fanatikulo, kiu devigas al homoj akcepti la religion per torturo aŭ timigo de puno. Budhismo disvastiĝas per pacaj metodoj ĉefe pro ĝiaj beleco kaj bona volo.
  
  Rimarko: En la teksto estas alia Upali. Li ne estas tiu Upali, kiu estis barbiro antaŭ la monaĥiĝo kaj respondis la demandojn pri Vinajaj reguloj je la unua konsiliĝo pri budhaj instruoj.
+
  Rimarko: En la teksto temas pri alia Upali. Li ne estas tiu Upali, kiu estis barbiro antaŭ la monaĥiĝo kaj respondis la demandojn pri Vinajaj reguloj je la unua konsiliĝo pri budhaj instruoj.

Nuna versio ekde 14:19, 19 Sep. 2013

  2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj

  Upali* estis milionulo kaj la plej bona disĉiplo de alia religia instruisto Niganta Nataputa, kies instruo estis malsama de la Budha. Upali ankaŭ lertis pri debato kaj iutage lia instruisto petis, ke li debatu kun la Budho je iuj vidpunktoj pri leĝo de kaŭzo kaj efekto. Post longa kaj komplika diskutado, la Budho konvinkis Upali, ke la vidpunkto de ties instruisto estas erara.

  La instruo de la Budho tiel impresis Upali, ke li tuj petis al la Budho akcepti lin kiel sian disĉiplon. Li tute surpriziĝis kiam la Budho konsilis lin: “Upali, vi ja estas famulo. Estu certa, ke vi ne ŝanĝas vian religion nur pro via ŝato al mi aŭ pro la influo de viaj emocioj. Plene esploru mian instruon kun malferma menso antaŭ ol vi decidos fariĝi mia disĉiplo.”