2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 1: Linio 1:
  2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj
+
  2-22. Monaĥo strebanta tro pene
  
  Upali* estis milionulo kaj la plej bona disĉiplo de alia religia instruisto Niganta Nataputa, kies instruo estis malsama de la Budha. Upali ankaŭ lertis pri debato kaj iutage lia instruisto petis, ke li debatu kun la Budho je iuj vidpunktoj pri leĝo de kaŭzo kaj efekto. Post longa kaj komplika diskutado, la Budho konvinkis Upali, ke la vidpunkto de ties instruisto estas erara.
+
  Sona estis filo de riĉa komercisto. Li plej ŝatis aŭskulti muzikon de liuto kaj ludi la instrumenton. Li plenkreskis en riĉeco kaj lukso, do lia haŭto estis tre mola kaj delikata. Oni eĉ diris, ke haroj kreskis el la haŭto de liaj plandoj. La onidiro tiel furoris, ke Reĝo Bimbisara speciale invitis lin al la palaco por rigardi liajn eksterordinarajn piedojn, pri kiuj li aŭdis multe.
  
  La instruo de la Budho tiel impresis Upali, ke li tuj petis al la Budho akcepti lin kiel sian disĉiplon. Li tute surpriziĝis kiam la Budho konsilis lin: “Upali, vi ja estas famulo. Estu certa, ke vi ne ŝanĝas vian religion nur pro via ŝato al mi aŭ la influo de viaj emocioj. Plene esploru mian instruon kun malferma menso antaŭ ol vi decidos fariĝi mia disĉiplo.
+
  Sona vivis ĉe la Vultura Montpinto en Raĝagaha, kie la Budho restis dum kelkaj pluvaj sezonoj. Iutage Sona iris al la Vultura Montpinto aŭskulti la budhan instruon, en kiu temis pri feliĉa sperto de senkrociĝo al mondaj deziroj. Sona deziris ĝui tian feliĉon, do li petis la Budhon ordini lin kiel monaĥon.
  
  Kompreninte la sintenon de la Budho pri libera esplorado, Upali des pli plezuriĝis kaj diris: “Sinjoro. Estas mirinde, ke vi proponis al mi pripensi tion atente. Aliaj instruistoj akceptus min senhezite, gvidus min sur la stratoj en parado kaj asertus, ke la milionulo jam konvertiĝis al ilia religio el la sia. Jes, mi estas vere  certa, kaj bonvolu akcepti min kiel vian disĉiplon.
+
  Fariĝinte monaĥo, li lernis metodon de konstanta meditado eĉ dum piedirado. Li ege entuziasmiĝis pri tio. Ĉiutage li piediradis tien kaj reen meditante en la monaĥejo ĝis iutage liaj piedoj havis vezikojn kaj sangis.
  
  La Budho konsentis akcepti Upali kiel sian laikan disĉiplon, kaj konsilis lin plue: “Kvankam vi jam fariĝis mia disĉiplo, Upali, vi devas praktiki toleremon kaj kompatemon. Daŭre doni almozon al viaj antaŭaj religiaj instruistoj kiam ili ankoraŭ dependas de via subteno. Vi ne rajtas ignori ilin kaj rezigni la kutiman subtenon al ili.”
+
  Sed anstataŭ feliĉon, Sona spertis nur doloron kaj malesperon post ĉiuj siaj klopodoj. Sopiroj al mondaj aferoj ankoraŭ aperadis en lia menso. “Tute senutile,” Sona diris al si mem. “Mi jam strebis pene, sed ankoraŭ ne atingis la deziratan celon. Estas pli bone por mi reveni al mia laika vivo kaj ĝui la kutiman feliĉon per almozdonado.”
  
  Tiu Budha konsilo pri toleremo, libera demando kaj akcepto al liaj instruoj ne pro emociaj kaŭzoj fariĝis nova rekordo en budhisma historio. En budhisma rondo neniam estas religia fanatikulo, kiu devigas al homoj akcepti la religion per torturo aŭ timigo de puno. Budhismo disvastiĝas per pacaj metodoj ĉefe pro ĝiaj beleco kaj bona volo.
+
  Kiam la Budho aŭdis pri tio, li iris viziti Sonan. “Sona,” li diris, “mi aŭdis, ke vi ne atingis bonan rezulton en via medita praktikado kaj volis reiri al la laika vivo. Ĉu vi restos kiel monaĥo kaj provos denove se mi klarigos al vi, kial vi ne havis bonan rezulton?”
  
  Rimarko: En la teksto estas alia Upali. Li ne estas tiu Upali, kiu estis barbiro antaŭ la monaĥiĝo kaj respondis la demandojn pri Vinajaj reguloj je la unua konsiliĝo pri budhaj instruoj.
+
  “Jes, mi provos, Sinjoro” respondis Sona.
 +
 
 +
  “Sona, vi estis muzikisto kaj kutime ludis liuton. Diru al mi, ĉu vi faras bonan muzikon kiam la fadenoj estas bone agorditaj, nek tro streĉe nek tro malstreĉe?”
 +
 
 +
  “Mi povas fari bonan muzikon, Sinjoro,” respondis Sona.
 +
 
 +
  “Kio okazus se la fadenoj estus tro streĉaj?”
 +
 
 +
  “Mi ne povus fari bonan muzikon, Sinjoro,” diris Sona.
 +
 
 +
  “Kio okazus se la fadenoj estus tro malstreĉaj?”
 +
 
 +
  “Mi povus fari nenian muzikon, Sinjoro,” respondis Sona.
 +
 
 +
  “Sona, ĉu vi scias, kial vi ne spertis la feliĉon de rezignado al mondaj avidoj? Vi strebis tro pene en via meditado. Do faru tion en maniero modera, sed ne tro malstreĉa. Provu alifoje kaj vi havos bonan rezulton.”
 +
 
 +
  Sona komprenis tion. Li restis en la monaĥejo kiel monaĥo kaj atingis sanktecon post nelonge.

Kiel registrite je 07:08, 19 Sep. 2013