2-20. La kverelado ĉe Kosambi

El Vikio BRE
Redakto de 21:06, 30 Aŭg. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  2-20. La kverelado ĉe Kosambi

  En la naŭa jaro post sia iluminiĝo, la Budho vivis en Kosambi. Kiam li estis tie, okazis kverelado inter du partioj de monaĥoj. Unu partio konsistis el spertuloj pri disciplina kodo aŭ vinajaj reguloj dum la aliaj estis spertuloj pri la Darmo aŭ la instruoj.

  La Budho klopodis laŭ multaj metodoj por pacigi la kvereladon, sed fine, post kiam ĉiuj siaj klopodoj malsukcesis, li forlasis ilin senvorte kun siaj bovlo kaj roboj kaj retiriĝis al la Pailejaka Arbaro.

  Dum la Budho loĝis en la arbaro, elefanto zorgis pri liaj bezonoj. Ĝi purigis liberan lokon en la arbaro, meze de kiu situis ŝtona kaverno. Ĉiutage la elefanto alportis fruktojn kiel oferaĵojn al la Budho. Vidinte la elefanton prezentante sian oferaĵon, similio alportis abelejon kiel sian oferaĵon iutage.

  Samtempe, homoj de Kosambi trovis, ke la Budho foriris sole al Pailejaka Arbaro pro la kverelado inter la monaĥoj. Kiam ili sciis pri tio, ili ne plu oferis almozon al la monaĥoj. La informo pri tio atingis Anandan en Savati. En la fino de la pluva sezono Ananda speciale vizitis la Budhon kaj informis lin, ke aŭdi lian Darmon deziras la homoj, precipe tiuj en Savati. Tiel la Budho revenis al Savati konvinkite kaj post iom da tempo, la kverelantaj monaĥoj venis por peti la indulgon de la Budho. Pro la kverelado en Kosambi, la Budho faris instruon, en kiu li diris:

  “Oni devas kontakti kun la saĝuloj, sed ne la malsaĝuloj.

  Estus pli bone vivi sole se ni ne povas trovi gonajn amikojn.

  Ne estas amikeco kun la malsaĝuloj.”