2-2. La konvertiĝo de Jaŝa

El Vikio BRE
Redakto de 12:30, 30 Jun. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  2-2. La konvertiĝo de Jaŝa      Kiam la Budho restis ĉe la Cerva Parko en Benareso, riĉa junulo nomata Jaŝa venis vidi lin. Jaŝa aŭskultis la instruon de la Budho kaj tiel absorbiĝis en ĝi, ke li tuj fariĝis monaĥo.

  Vespere maljunulo venis al la Budho kaj diris, ke lia filo forlasis hejmon en la mateno dirante, ke li vizitos la Budhon, sed ne plu revenis hejmen. Ambaŭ li kaj lia edzino maltrankviliĝis opiniante, ke eble rabistoj mortigis lin. La Budho diris al la patro, ke li ne maltrankviliĝu kaj lia filo jam fariĝis monaĥo. Poste li eksplikis siajn instruojn al la patro de Jaŝa, kaj tiu ankaŭ fariĝis sekvanto.

  Jaŝa havis 54 amikoj. Ili venis al la Budho por aŭskulti liajn instruojn kaj ankaŭ fariĝis monaĥoj. Tiel en mallonga tempo aperis 60 sekvantoj de la Budho.