2-2.La rakonto de bankisto Kumbagosako

El Vikio BRE
Redakto de 09:54, 10 Jan. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  2-2.La rakonto de Bankisto Kumbagosako

  Se iu sin tenas diligenta kaj singardema

  En sia faro de pura karmo

  Kaj vivas modere, sindeteneme, kaj atente laŭ darmo

  Disvastiĝas la honoro de tiu homo.

  Restante en Veluvana monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al la bankisto Kumbagosako. Foje, epidemia pesto okazis en la urbo Raĝagaho. En la domo de la urba bankisto, la servistoj mortis pro tiu ĉi pesto. La bankisto kaj lia edzino ankaŭ estis atakita de la malsano. Kiam ili estis ambaŭ malsaniĝis, ili diris al sia juna filo Kumbagosako forlasi ilin por fuĝi el la domo kaj reveni nur post longa tempo. Ili ankaŭ diris al li, ke en iu loko ili enterigis trezoron kun granda valoro. La filo forlasis la urbon kaj restis en arbaro por dek du jaroj, kaj poste revenis al la urbo. Tiam li jam plenkreskis kiel junulo kaj neniu en la urbo rekonis lin. Li iris al la loko, kie kaŝiĝis la trezoro kaj konfirmis la fakton. Sed li pensis pri tio kaj konsciis, ke neniu povas atesti lin, kaj se li elfosos la enterigitan trezoron kaj uzos ĝin, oni pensos, ke juna malriĉulo trovis ĝin hazarde, kaj ili raportos tion al la reĝo. En tiu kazo, la trezoro estos konfiskita kaj li mem estos kaptita kaj malliberigita. Do li konkludis, ke ankoraŭ ne estas tempo por elfosi la trezoron, kaj samtempe, li devis trovi laboron por sin vivteni. Kumbagosako ekserĉis laboron en siaj malnovaj vestaĵoj. Li trovis laboron veki homojn kaj atentigi ilin por ellitiĝi frue en la mateno kaj anonci ĉirkaŭe ke estas tempo por pretigi manĝon, estas tempo por preni ĉarojn, ka jungi bestojn.

  Iumatene, Reĝo Bimbisara aŭdis lin. La reĝo, kiu ŝatis juĝi voĉojn, komentis: “Tiu estas voĉo de viro kun granda riĉaĵo.” Aŭdinte la diron de la reĝo, servistino sendis iun investigi. Li raportis, ke la junulo estis nur dungita laboranto. Spite al la raporto, la reĝo ripetis la saman diron en du sinsekvaj tagoj. Oni faris enketon kun la sama rezulto. La servistino pensis, ke estas tre strange, do ŝi petis la reĝon doni al ŝi permeson iri enketi persone. La servistino kaj ŝia filino sin ŝajnigis en ordinarajn virinojn kaj iris al la loko de laborantoj. Dirante, ke ili estas vojaĝantoj, ili petis loĝejon kaj oni donis al ili loĝejon en la domo de Kumbagosako por tranokti. Sed ili sukcesis plilongigi la restadon tie. Dum tiu periodo, la reĝo proklamis, ke iu ceremonio devas okazi ĉe la loko de la laborantoj, kaj ĉiu dommastro deas fari kontribuon. Kumbagosako havis neniun pretan monon por tia okazo. Do li povis fari nenion alian ol elpreni iom da ormoneroj de sia trezoro. Kiam on transdonis la monerojn al la servistino, ŝi anstataŭigis la monerojn per sia mono kaj transdonis la monerojn al la reĝo. Post iom da tempo ŝi sendis mesaĝon al la reĝo peti lin sendi iom da homoj por konduki Kumbagosakon al la juĝejo. Kumbagosako iris kun la homoj kontraŭvole. La servistino kaj ŝia filino ankaŭ iris al la palaco.

  En la palaco, la reĝo postulis, ke Kumbagosako parolu pri la vero kaj certigis al li, ke nenio malbona okazos al li en la kazo. Kumbagosako agnoskis, ke tiuj ormoneroj apartenas al li, kaj li ankaŭ diris, ke li estas la filo de la urba bankisto de Raĝagaho, kiu mortis en epidemia pesto antaŭ dek du jaroj. Li malkaŝis la lokon, kie estas la enterigita trezoro. Sekve de tio, oni portis ĉiun enterigitan trezoron al la palaco. La reĝo faris lin bankisto kaj edzinigis sian filinon al li. Poste la reĝo kondukis Kumbagosakon al la Budho en Veluvana monaĥejo kaj diris al li, kiel la junulo sin vivtenis kiel dungita laboranto kvankam li estas riĉa, kaj kiel li faris la junulon bankisto.

  Plivastiĝos la famo de tiu, se iu estas firmvola, atentema kaj racia, se lia agoj fizika kaj spirita estas puraj, kaj se li modere vivas laŭ la instruo