2-19. Ĝivaka, la budha kuracisto

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  2-19. Ĝivaka, kuracisto de la Budho

  Ĝivaka estis la plej eminenta kuracisto en Hindio dum la vivperiodo de la Budho. Lia patrino estis altklasa amoristino. Ŝi metis lin en lignan skatolon kaj forĵetis lin sur rubaĵon ĉe la vojo tuj post lia naskiĝo.

  En la sama mateno kiam bebo Ĝivaka forĵetiĝis, Reĝido Abaja, filo de Reĝo Bimbisara, hazarde preterpasis la rubujon sur la vojo al la palaco. Kiam la reĝido trovis la bebon ankoraŭ vivanta, li ekkompatis ĝin kaj tuj ordonis, ke oni vartu ĝin kiel lian adoptan filon.

  Kiam Ĝivaka plenkreskis, li lernis medicinon de fama instruisto dum sep jaroj. Post nelonge, li famiĝis pro sia eksterordinara lerteco kiel kuracisto kaj kirurgo. Oni invitis lin kuraci reĝojn kaj reĝidojn inkluzive Reĝon Bimbisara. Sed el ĉiuj liaj prizorgataj eminentuloj, Ĝivaka prizorgis la Budhon kun granda plezuro, kaj vizitis lin trifoje ĉiutage.

  Ĝivaka helpis al la Budho en multaj manieroj. Post kiam Devadato ĵetis ŝtonon kaj ĝia peceto vundis la Budhon je la piedo, Ĝivaka kuracis la vundon.

  Konsciante pri la avantaĝo havi monaĥejon ĉe sia domo, Ĝivaka konstruigis monaĥejon en sia mangarba ĝardeno. Li invitis la Budhon kaj liajn disĉiplojn al la monaĥejo, oferis almozon kaj donacis la monaĥejon al la Budho kaj monaĥoj. Post la malferma ceremonio de la monaĥejo, Ĝivaka atingis sotapanon, la unuan ŝtupon de sankteco.

  Poste, kiam Reĝo Aĝatasatu demandis, kien li iru peti religian helpon, Ĝivaka gvidis lin al la Budho. Kvankam Reĝo Aĝatasatu mortigis sian patron laŭ la malica admono de Devadato, li fariĝis eminenta laika sekvanto de la Budho kaj subtenis la unuan konsiliĝon pri budhaj instruoj post la morto de la Budho.