2-19. Ĝivaka, la budha kuracisto

El Vikio BRE
Redakto de 17:09, 28 Aŭg. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  2-19. Ĝivaka, la budha kuracisto

  Ĝivaka estis la plej eminenta kuracisto en Hindio dum la vivperiodo de la Budho. Tuj post lia naskiĝo, lia patrino estanta altklasa putino lin metis en lignan skatolon kaj forĵetis sur rubaĵon ĉe la vojo.

  En la sama mateno kiam bebo Ĝivaka forĵetiĝis, Reĝido Abaja, filo de Reĝo Bimbisara, hazarde preterpasis la rubujon sur la vojo al la palaco. Kiam la reĝido trovis la bebon ankoraŭ vivanta, li ekkompatis ĝin kaj tuj ordonis, ke oni vartu ĝin kiel lian adoptan filon.

  Kiam Ĝivaka plenkrestkis, li lernis medicinon dum sep jaroj ĉe fama instruisto. Post nelonge, li famiĝis pro sia eksterordinara lerteco kiel kuracisto kaj kirurgo. Oni invitis lin kuraci reĝojn, reĝidojn inkluzive de Reĝo Bimbisara. Sed el ĉiuj prizorgataj eminentuloj, Ĝivaka prizorgis kun granda plezuro la Budhon, kiun li vizitis tri fojojn ĉiutage.

  Ĝivaka helpis al la Budho en multaj manieroj. Kiam Devadato ĵetis ŝtonon, kies peco vundis la Budhon je la piedo, Ĝivaka kuracis lin.

  Konsciante pri la avantaĝo havi monaĥejon ĉe sia domo, Ĝivaka konstruigis monaĥejon en sia mangarba ĝardeno. Li invitis la Budhon kaj liajn disĉiplojn al la monaĥejo, oferis almozon kaj donacis la monaĥejon al la Budho kaj monaĥoj. Post la malferma ceremonio de la monaĥejo, Ĝivaka atingis sotapanan, la unuan ŝtupon de sankteco.

  Poste, kiam Reĝo Aĝatasatu demandis, kien li iru por religia helpo, Ĝivaka gvidis lin al la Budho. Kvankam la reĝo mortigis sian patron pro la malbona admono fare de Devadato, Reĝo Aĝatasatu fariĝis eminenta laika sekvanto de la Budho kaj subtenis la unuan budhisman konsiliĝon post la morto de la Budho.