2-18. Donaco de Ambapali

El Vikio BRE
Redakto de 05:47, 23 Aŭg. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  2-18. Donaco de Ambapali

  Homoj el ĉiuj klasoj altaj kaj malaltaj, viroj kaj virinoj serĉis la instruon de la Budho kaj li akceptis ĉiujn el ili ĝojplene.

  Kiam la Budho kaj liaj disĉiploj restis en Vesali iutage, virino nomata Ambapali oferis al ili la uzadon de ŝia ĝardeno de mangarboj ekster la urbo por ke ili ripozu en la malvarmeta ombro de ŝiaj arboj.

  Ambapali estis tiel aminda kiel ora suno leviĝanta el la oceano, sed ŝi estis malĉasta. Sinjorino Ambapali ne intencis viziti la Budhon, sed ŝia servistino diris al ŝi: “Sinjorino, ĉiuj nobeloj kaj ordinaraj homoj piediris al la ĝardeno de mangoarboj hieraŭ. Kiam mi demandis, kial ili iras tien, ili respondis, ke ili tion faras pro la viro, kiu restas tie. Estas neniu alia kiel li. Li estas filo de reĝo kaj rezignis sian regnon por ke li trovu la veron.

  Sinjorino Ambapali estis ĉiam preta por nova afero, kaj ŝi tuj ekmovis siajn piedojn, kuris al unu el ŝiaj ĉaroj kaj veturis al la ĝardeno ĵetante fieran rigardon ĉirkaŭ si. Kiam ŝi atingis la ĝardenan pordon, ŝi deĉariĝis kaj iris preter palmarboj kaj mangarboj. Estis kviete, kaj eĉ arbfolioj ne tremetis. Ŝi iris kviete tra la ĝardeno ĝis ŝi vidis en densa ombro sub alta arbo viron, kiu estas neniu alia ol la Budho sidanta kun kunmetitaj manoj kaj piedoj. Aŭrolo ĉirkaŭ lia kapo glimbrilis kiel meznokta luno.

  Ambapali staris tie mirigite. Ŝi forgesis sian belecon, forgesis sin mem kaj forgesis ĉion krom la Honorulo. Ĝuste tie ŝia tuta koro meldiĝis kaj forfluis en riveron de larmoj. Ŝi proksimiĝis al la Budho malrapide kaj sinklinis antaŭ liaj piedoj, metante sian vizaĝon sur la teron.

  La Budho petis ŝin stariĝi kaj sidiĝi. Li parolis al ŝi pri la Dharmo. Ŝi aŭskultis la sanktajn vortojn per oreloj, kiuj sorbis ilin kiel seka tero, kiu ne havas pluvon dum longa tempo. Ricevinte la Dharmon, sinjorino Ambapali riverencis ĉe liaj piedoj kaj invitis la Budhon kaj liaj disĉiplojn al manĝo en la sekva tago. La Budho akceptis ŝian inviton.

  Nun nobeloj de Vesali ankaŭ venis por viziti la Sanktulon. Sur la vojo al la ĝardeno de Mangarbo ili renkontis Ambapali kaj aŭdis, ke la Budho jam akceptis ŝian inviton al manĝo en la sekva tago. Ili diris al ŝi: “Sinjorino Ambapali. Ni faru negocon kun vi. Vendu la honoron regali ilin al ni kontraŭ multe da oro.”

  Ŝi diris glimbrilante pro ĝojo: “Sinjoroj, eĉ se vi donos al mi Vesali kaj ĉiuj ĝiaj regnoj, mi ne fordonos tiun ĉi honoran regalon.” La nobeloj iris al la Budho kolere kaj petis la honoron oferi alian manĝon, sed la Budho informis ilin, ke li jam akceptis la inviton de Ambapali.

  En la sekva tago, Ambapali metis dolĉan laktan rizon kaj kukojn antaŭ la Budhon kaj liajn sekvantojn, kaj ŝi servis ilin en granda modesteco. Post kiam la Budho manĝis, Ambapali sidiĝis sur alia sidejo kaj diris kun kunmetitaj manplatoj: “Sanktulo, mi oferos la ĝardenon al la komunumo. Bonvolu akcepti ĝin se vi volas.”

  La Budho akcepis la donacon vidinte la purecon de ŝia intenco, kiu oferis ĝin. Li ĝojigis sinjorinon Ambapali denove per la Dharmo. Tio estis la ŝanĝiĝo de Ambapali en sia vivo. Ŝi komprenis la Dharmon kaj fariĝis virta virino. Post iom da tempo ŝi iris en la monaĥinan komunumon kaj fariĝis arhanto kun forta saĝo en sia menso.

  Kiel lotuso kreskas ne sur la seka tero, sed en nigra kaj akveca koto, Ambapali atingis altan spiritan disvolviĝon malgraŭ sia malbona pasinteco.

  Post tiu ĉi okazo, la Budho kaj liaj disĉiploj iris al malgranda vilaĝo ĉe Beluva proksime. Ĵus antaŭ la pluva sezono, la Budho decidis pasigi la lastan pluvan sezonon en tiu ĉi vilaĝo.