2-17. Adorado en ĉiuj direktoj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  2-17. Kultado en ĉiuj direktoj

  Instruo pri homa devo

  Iumatene la Budho forlasis Monaĥejon Bambuaro kaj iris en la Urbon Raĝagaha. Dum sia almozpetado li vidis, ke junulo nomata Sagala tute malsekĝis kvazaŭ li ĵus baniĝus. Sigala faris kulton en ĉiuj kvar direktoj al la oriento, sudo, okcidento kaj nordo. Li faris kulton al la ĉielo supre kaj la tero sube. Vidinte tion, la Budho haltis kaj demandis la junulon, kion li faras.

  "Tio estas la lasta volo de mia patro antaŭ lia forpaso," respondis Sigala, "Mia patro konsilis al mi adori en ĉiuj direktoj por forteni min de malbonaj aferoj el la kvar direktoj kaj el supre kaj malsupre." La Budho pensis pri tio kaj diris: "Estas prave tion fari por plenumi la lastan volon de via patro, sed vi ne devas kompreni la konsilon de via patro nur laŭvorte. Via patro ne intencis, ke vi vere faru kultadon laŭ tiu ĉi maniero." Poste, la Budho eksplikis la veran signifon pri la kultado al ĉiuj direktoj:

  "Kulti al la oriento signifas respekti kaj honori viajn gepatrojn.

  Kulti al la sudo signifas respekti kaj obei viajn instruistojn.

  Kulti al la okcidento signifas esti fidela kaj sindediĉema al via edzino.

  Kulti al la nordo signifas esti afabla kaj helpema al viaj amikoj, parencoj kaj najbaroj.

  Kulti al la ĉielo signifas prizorgi la materialan bezonon de religiuloj kiel monaĥoj kaj asketoj.

  Kulti al la tero signifas esti justa al viaj servantoj, donante al ili laboron laŭ iliaj kapabloj, pagante al ili justajn salajrojn kaj provizante al ili medicinan helpon kiam ili malsaniĝas.

  Tion farante, oni povas sin forteni de malbonaĵo".

  La Budho ankaŭ admonis Sigala eviti kvar malbonajn kondutojn.

  "Estas kvar malbonaj kondutoj evitindaj," li diris, "Ili estas mortigo, ŝtelado, seksa miskonduto kaj mensogo."

  La Budho daŭre parolis al Sigala: "Estas kvar malbonaj motivoj, pro kies kaŭzo oni faras malbonajn kondutojn. Ili estas partieco, malamikemo, malsaĝo kaj malkuraĝo."

  "Kaj fine, Sigala, vi devas eviti la ses manierojn malŝpari vian havaĵon. Ili estas drinkado, toksiĝemo, vagado ĝis profunda nokto, elspezo de multe da tempo ĉe foiro kaj tro multe da penso pri amuziĝo, vetludo, kunestado kun malbonaj amikoj kaj maldiligenteco."

  Juna Sigala aŭskultis la konsilon respektoplene kaj subite rememoris, ke lia patro ofte diris al li, kiel bona instruisto estas la Budho. Kvankam la maljunulo klopodis, ke Sigala iru kaj aŭskultu la instruon de la Budho, Singala ĉiam rifuzis per preteksto, ke tio estas tro malfacila, ke li ne havas tempon, ke li estas tro laca aŭ ke li ne havas monon por doni al monaĥoj.

  La junulo konfesis tion al la Budho kaj petis, ke la Budho akceptu lin kiel sian sekvanton. Li promesis, ke ekde nun li ne nur tenos la volon de sia patro en la memoro sed ankaŭ praktikos ĝin en la ĝusta maniero instruita de la Budho.