2-17. Adorado en ĉiuj direktoj

El Vikio BRE
Redakto de 05:17, 23 Aŭg. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  2-17. Adorado en ĉiuj direktoj

  Instruo pri homa devo

  Iumatene la Budho forlasis la Bambuaron kaj iris en la Urbon Raĝagaha. Dum sia almozpetado li vidis, ke junulo nomata Sagala ŝvetegantatute malsekĝis kiel li ĵus sin baniĝis. Sigala kultadis en ĉiu el la kvar direktoj al la oriento, sudo, okcidento kaj nordo. Li kultis al la ĉielo supre kaj la tero sub siaj piedoj. Vidinte tion, la Budho haltis kaj demandis la junulon, kion li faras.

  “Tio estas la lasta volo de mia patro antaŭ lia forpaso,” respondis Sigala. “Mia patro konsilis al mi adori en ĉiuj direktoj por teni min fora de malbonaj aferoj de la kvar direktoj kaj de supre kaj malsupre.” La Budho pensis pri tio kaj diris: “Estas prava afero tion fari por plenumi la konsilon de via patro kiel lian lastan volon, sed vi ne devas kompreni la konsilon de via patro nur laŭ vorto. You patro ne intencis, ke vi vere kulti laŭ tiu ĉi maniero.” Poste, la Budho eksplikis la veran signifon de adorado en ĉiuj direktoj:

  “Adori la orienton signifas respekti kaj honori viajn gepatrojn.

  Adori la sudon signifas respekti kaj obei viajn instruistojn. Adori la okcidenton signifas esti fidela kaj sindediĉema al via edzino. Adori la nordon signifas esti plezura kaj helpema al viaj amikoj, parencoj kaj najbaroj.

  Adori la ĉielon signifas prezorgi la materialan bezonon de religiuloj kiel monaĥoj kaj asketoj.

  Adori la teron signifas esti justa al viaj servantoj, donante al ili laboron laŭ iliaj kapabloj, pagante al ili justajn salajrojn kaj provizante al ili medicinan helpon kiam ili malsaniĝas.

  Tion farante, oni povas sin teni fora de malbonaĵo”.

  La Budho ankaŭ admonis Sigala eviti kvar malbonojn.

  “Estas kvar malbonaj kondutoj,” li diris, “Tiuj estas evitindaj. Ili estas mortigo, ŝtelo, seksa miskonduto kaj mensogo.”

  La budho daŭre parolis al Sigala: “Estas kvar malbonaj motivoj, kuj igas homojn fari malbonajn kondutojn. Ili estas partieco (aŭ estante antaŭjuĝa), malamikemo, malsaĝo kaj malkuraĝo.

  “Kaj fine, Sigala, vi devas eviti la ses manierojn por malŝpari vian havaĵon. Ili estas drinkado, doksiĝemo, vago dum profunda nokto, elspezo multe da tempo ĉe foiro kaj tro multe da penso pri amuziĝo, vetludo aŭ kontakto kun malbonaj amikoj aŭ maldiligenteco.”

  Juna Sigala aŭskultis al la konsilo kun respekto kaj subite rememoris, ke lia patro ofte diris al li, kiel bona instruisto la Budho estas. Kvankam la maljunulo klopodis, ke Sigala iru kaj aŭskultu la instruon de la Budho, Singala ĉiam rifuzis per preteksto, ke tio ests tro malfacila, ke li ne havas tempon, ke li estas tro laca aŭ ke li ne havas monon por doni al monaĥoj.

  La junulo konfesis tion al la Budho kaj petis, ke la Budho akceptu lin kiel sian sekvanton. Li promesis, ke ekde nun li tenos la volon de sia patro en sia memoro sed en la ĝusta maniero instruita de la budho.