2-15. Reĝo Pasenadi lernis veran karakteron (2)

El Vikio BRE
Redakto de 16:53, 18 Aŭg. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

2-15. Reĝo Pasenadi lernis veran karakteron

  Iuvespere, kiam Reĝo Kosala interparolis kun la Budho, sur la vojo paŝis vico de asketoj kun nodita harararo, harkovrita korpo kaj longaj ungoj. Ili preterpasis malrapide kun la kapo malalte klinita. La reĝo tuj stariĝis kaj genuiĝis por adori ilin, dirante sian nomon trifoje.

  La reĝo revenis al la Budho kaj diris: “Sinjoro, certe ekzistus sanktuloj inter tiuj asketoj. Rigardu, kiel trankvile ili paŝis kun la kapo klinita.” La Budho vidis per siaj magiaj okuloj, ke tiuj viroj ne estas sanktuloj, sed spionoj, kiuj elsendiĝis por kolekti informojn.

  “Via Reĝa Moŝto,” diris la Budho,“vidi la veran naturon de aliuloj nur per aspekto estas neeble por tiu, kiu havas komfortan vivon. Se ni volas kompreni la veran naturon de aliulo kaj liajn bonajn aŭ bonajn kvalitojn, ni devas konatiĝ kun li por iom da tempo. Ni devas esti saĝaj kaj havi akran menson.”

  “Ni povas koni homan purecon per interparolo kun li, observado al lia kuraĝo antaŭ la misfortuno kaj kompreno al lia saĝo dum diskutado. La malbonaj homoj kutime sin pretendas kiel la bonajn, kaj estas malfalfacile por vi juĝi ilian moralecon, Reĝo. ”