2-14. Reĝo Pasenadi de Kosalo lernis pri doloro el amo (1)

El Vikio BRE
Redakto de 03:22, 18 Aŭg. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

2-14. Reĝo Pasenadi de Kosalo lernis pri doloro el amo (1)

  Reĝo Pasenadi estis reĝo de Kosalo, kiu situas norde de Magado regita de Reĝo Bimbisara. La ĉefurbon de la regno Kosalo nomiĝis Savati. Iu el la fratinoj de la Reĝo Pasenadi estis la ĉefa reĝino de Reĝo Bimbisara, do li estis bofrato de Reĝo Bimbisara.

  Reĝo Pasenadi de Kosalo fariĝis budha sekvanto en tre frua periodo de la Budho, kaj restis lojala subtenanto ekde tiam. Lia ĉefa reĝino estis Malika, kiu estis saĝa kaj pia, bone komprenis pri la Darmo kaj agis kiel lia religia gvidistino en kelkaj okazoj.

  Kiam la reĝo unuafoje vidis la Budhon, li demandis: “Kiel Majstro Gotamo deklaras, ke li jam atingis la plenan iluminiĝon? Majstro Gomato estas juna ambaŭ je la aĝo kaj kiel monaĥo”

  La Budho respondis: “Granda Reĝo, estas kvar aferoj, kiujn vi ne rajtas subtaksi kaj malestimi pro la juneco. Ili estas nobla militisto, serpento, fajro kaj bikŝuo. Koleriĝinta juna militisto povus kruele kaŭzi damaĝon al aliaj. Mordo de eĉ malgranda serpento mortigas homojn. Eta fajrero povus kaŭzi grandan incendion, kiu detruas konstruaĵojn kaj arbarojn. Eĉ juna monaĥo povus esti sanktulo.”

  Aŭdinte tion, Reĝo Pasenadi de Kosalo komprenis, ke la Budho vere estas saĝa instruisto, kaj decidis fariĝi lia sekvanto.

  Reĝo Pasenadi ŝatis viziti la Budhon por peti lian konsilon. Eĉ dum liaj ofica deĵoro li trovis tempon por interparoli kun la Budho. Kiam li parolis kun la Budho iutage, li ricevis raporton, ke lia edzino Reĝino Malika naskis filinon. La reĝo malplezuriĝis pro la raporto ĉar li deziris filon.

  Malsame de aliaj religiaj instruistoj, la Budho parolis pri la boneco de la virinoj. Li diris: “Iuj virinoj estas pli bonaj ol viroj, Reĝo. Estas virinoj saĝaj kaj bonaj. Ili rigardas sian bopatrinon kiel diinon, kaj sin tenas pura en parolo, penso kaj konduto. Iutage ili povus naski bravan filon, kiu regos la landon.”

  Tiam la reĝo rememoris, ke li iam aŭdis de la Budho: “Malĝojon, ploradon, doloron, kaj malesperon donas tiuj, kiujn ni amas.” La reĝo demandis Reĝinon Malika, ĉu ŝi konsentas kun la Budho. Ŝi diris, ke devas esti vere se la Budho tion diris. Sed la reĝo ne kontentiĝis pri la respondo. “Kiel la amata povas doni al ni malĝojon?” la reĝo estis scivolema.

  Reĝino Malika proksimiĝis al bramano por peti la Budhon ekspliki tion. Aŭdinte multajn rakontojn de la Budho por ekspliki la problemon, la bramano rakontis ilin al la reĝino. Ŝi demandis al la reĝo: “Sinjoro, kiel vi opinias, ĉu Reĝidino Vaĝira, via filino plaĉas al vi?”

  “Jes, Malika. Ŝi tre plaĉas al mi,” diris la Reĝo.

  “Se iu fatalaĵo okazus al la Reĝidino Vaĝira, ĉu tio donus al vi malĝojon, ploradon, doloron, kaj malesperon?”

  “Jes,” diris la Reĝo.

  “Sinjoro, ĝuste pro tio la Honorulo diris, ke malĝojon, ploradon, dolon kaj malesperon al ni donos tiuj, kiujn ni amas.”

  “Malika,” diris la Reĝo,”Ege mirinde, Ege mirinde! Kiel malproksime la Honorulo vidas kun kompreno.”

  Kiam Reĝo Kosalo poste malvenkis en la batalo kun sia nevo kaj retiriĝis al sia ĉefurbo en Savati, la Budho komentis al siaj disĉiploj, ke nek venkinto nek venkito spertas pacon:

  “Venko nutras malamon.

  La venkito vivas en doloro.

  Rezigninte venkon kaj malvenkon,

  la paculoj vivas feliĉe.”

  En posta milito, la ambaŭ reĝoj denove batalis, kaj Reĝo Kosala ne nur venkis, sed ankaŭ kaptis sian nevon Reĝon Aĝatasatu kun ĉiuj el liaj elefantoj, militĉaroj, ĉevaloj kaj soldatoj. Reĝo Kosalo pensis, ke li malliberigos la novan reĝon, sed tenos ĉe si liajn ĉevalojn, elefantojn kaj aliajn. Li volis kontentiĝi per posedo de tiuj materiaj havaĵoj kiel premioj de venko.

  Informiĝinte pri tio, la Budho diris al siaj disĉiploj, ke estus pli saĝe por Reĝo Kosala teni nenion por si. La vero de tiu diro ankaŭ utilas al la moderna mondo:

  “homo povus rabi laŭ sia volo. Kiam aliaj rabas, la prirabito rabos refoje. La rado de konduto turnas kaj faras prirabitojn prirabantoj.”

  Reĝo Pasenadi de Kosala forpasis en siaj okdek jaroj kiam lia filo Vidudaba ribelis kontraŭ li.