2-12. Ananda, la lojala helpanto

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  2-12. Ananda, la lojala helpanto

  La Budho ne havis regulan helpanton dum fruaj dudek jaroj ekde la fondiĝo de la monaĥa komunumo. Sep monaĥoj kutime prizorgis la Budhon, akompanante lin en almozpetado kaj portante liajn bovlon kaj kromajn robojn. La monaĥoj, kiuj iam asistis lin, estis Nagasamala, Nagita, Upavana, Sunakata, Cunda, Sagata, Rada kaj Megija.

  Tiuj monaĥoj ne ĉiam obeis la instruon de la Budho. Kiel ekzemple, iutage kiam la Budho kaj Respektinda Nagasamala iris al vojkruco, Respektinda Nagasamala decidis iri laŭ iu vojo kvankam la Budho proponis, ke ili prenu la alian. La monaĥo iris laŭ la vojo elektita de si mem kaj suferis baton kaj prirabon de rabistoj. Li revenis al la Budho, kaj la Budho atentigis lin pri lia malobeemo kaj konsolis lin.

  En alia tago, kiam la Budho iris al la vilaĝo de Ĝantu, Respektinda Megija, kiu akompanis lin, volis haltiĝi ĉe mangarbaro por praktiki asketismon. La Budho admonis lin trifoje kontraŭ lia decido, sed Megija foriris sole. Fine li revenis al la Budho kaj konfesis, ke li malsukcesis en la praktikado ĉar lin ĉiam ĝenis diversaj malbonaj pensoj de krueleco, sensaj deziroj kaj malbonaj voloj kiam li estis en la arbaro.

  Kiam la Budho venis al Ĝetavana Monahejo en Savati, li diris: “Nun mi estas maljuna, Bikŝuoj. Kiam mi diris: ‘Ni iru laŭ tiu ĉi vojo’, iuj el vi iris laŭ la alia; iuj faligis miajn bovlon kaj robojn sur la teron. Elektu disĉiplon por ĉiam helpi min.” Tiam la Budho aĝis kvindek du jarojn.

  Ambaŭ la Respektindaj Ŝariputa kaj Mogalana sin prezentis por servi al la Budho volonte, sed la Budho ne konsentis ĉar ili havis aliajn gravajn taskojn por plenumi en la mondo. Oni proponis aliajn disĉiplojn, sed la Budho rifuzis. Respektinda Ananda restis silenta kun deziro, ke li estu nomumita de la Budho. Aliaj monaĥoj admonis, ke li akceptu la devon.

  La Budho diris: “Ne necesas konsili al Ananda. Li helpos min laŭ sia propra volo.”

  Respektinda Ananda konsentis servi la Budhon regule en jenaj ok kondiĉoj:

  1. Li ne akceptas robojn ricevitajn de la Budho.

  2. Li ne akceptas manĝaĵon ricevitan de la Budho.

  3. Li ne dormas en la aroma ĉambro de la Budho.

  4. Li ne akompanas la Budhon al almozo laŭ la invito al la Budho.

  5. La Budho devas konsenti pri la invitoj akceptitaj de li.

  6. La Budho devas permesi lin prezenti vizitantojn, kiuj venis de malproksimo por vidi la Budhon.

  7. La Budho devas permesi lin peti helpon kiam li havas dubon por solvi.

  8. La Budho devas ripeti al li tion predikitajn dum lia foresto.

  Post kiam la Budho konsentis pri tiuj ok kondiĉoj, Respektinda Ananda fariĝis regula helpanto de la Budho kaj restis ĉe li dum dudek kvin jaroj.

  Respektinda Ananda estis filo de la malpliaĝa frato de Reĝo Sudodana kaj kuzo de la Budho. Li monaĥiĝis en la dua jaro post la iluminiĝo de la Budho kaj atingis sotapanan, la unuan ŝtupon de sankteco, aŭdinte la predikadon fare de Respektinda Puna Mantaniputa.

  Ekde kiam Ananda fariĝis la persona helpanto de la Budho, li tagnokte servis la Budhon memvole kaj zorgeme ĝis la lasta momento de la Budho. Li estas fidela kaj sindediĉema. Kiel ekzemple, li kutime gardis la lokon, kie ripozis la budho, por protekti lin kontraŭ ĝenado en lia nokta dormo.

  Parolante pri la kvalitoj de siaj disĉiploj, la Budho diris, ke Respektinda Ananda estas la unua el monaĥoj erudiciaj, atentemaj, firmvolaj kaj bone kondutaj. Ananda faris multe por estigi monaĥinan komunumon. Kaj estas konate, ke li plantis Anandan Bodiarbon, kiun vivas ĝis nun proksime al la Ĝetavana Monaĥejo.

  Kvankam Respektinda Ananda havis specialan rajton por aŭskulti ĉiun predikadon de la Budho, li fariĝis arahanto nur post la forpaso de la Budho.

  Respektinta Ananda vivis ĝis la aĝo de cent dudek jaroj.