2-12. Ananda, la lojala helpanto

El Vikio BRE
Redakto de 10:43, 12 Aŭg. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  2-12. Ananda, la lojala helpanto

  La Budho ne havis regulan helpanton dum fruaj dudek jaroj de la fondiĝo de monaĥa komunumo. Sep monaĥoj kutime prizorgis la Budhon, akompanante lin al almozpeto kaj portante lian bovlon kaj kromajn robojn. La monaĥoj, kiuj asistis lin, estis Nagasamala, Nagita, Upavana, Sunakata, Cunda, Sagata, Rada kaj Megija.

  Tiuj monaĥoj ne ĉiam obeis la instruon de la Budho. Kiel ekzemple, iutage kiam la Budho kaj Respektinda Nagasamala iris al vojkruco, la Respektinda Nagasamala decidis iri laŭ iu vojo kvankam la Budho admonis, ke ili devas iri la alian. La monaĥo iris laŭ la vojo elektita de si mem kaj suferis baton kaj prirabon de rabistoj. Li revenis al la Budho, kiu atentigis lin pri lia malobeemo kaj konsolis lin.

  En alia tago, kiam la Budho iris al la vilaĝo de Ĝantu, Respektinda Megija, kiu akompanis lin, volis haltiĝi ĉe mangarbaron por praktiki asketismon. La Budho admonis lin trifoje kontraŭ lia decido, sed Megiva foriris sole. Fine li revenis al la Budho kaj konfesis, ke li malsukcesis en la praktikado ĉar li ĉiam ĝeniĝis de diversaj malbonaj pensoj, kiuj estas krueleco, sensaj deziroj kaj malbonaj voloj, kiam li estis en la arbaro.

  Kiam la Budho venis al Ĝetavana Monahejo en savati, li diris: “Nun mi estas maljuna, Bikŝuoj. Kiam mi diras, ‘Ni iru tiun ĉi vojon’, iuj el vi iras la alian; iuj faligas miajn bovlon kaj robon sur la teron. Elektu disĉiplon por ĉiam helpi min.” Tiam la Budho aĝis kvindek du jarojn.

  Ambaŭ la Respektindaj Ŝariputa kaj Mogalana volontis servi al la Budho, sed la Budho ne akceptis ĉar ili havis aliajn gravajn taskojn por plenumi en la mondo. Oni proponis aliajn disĉiplojn, sed la Budho rifuzis. Respektinda Ananda restis silenta kun deziro, ke li estu nomumita de la Budho. Aliaj monaĥoj admonis, ke li akceptu la devon.

  La Budho diris: “Ne necesas konsili al Anando. Li helpos min laŭ sia propra volo.”

  Respektinda Anando konsentis servi la Budhon regule en jenaj ok kondiĉoj:

  1. Li ne akceptas robojn ricevitajn de la Budho.

  2. Li ne akceptas manĝaĵon ricevitan de la Budho.

  3. Li ne dormas en la parfoma ĉambro de la Budho.

  4. Li ne akompanas la Budhon por almozpeti laŭ onia invito al la Budho.

  5. La Budho devas konsenti pri la invitoj akceptitaj de li.

  6. La Budho devas permesi lin prezenti vizitantojn, kiuj venis de malproksimo por vidi la Budhon.

  7. La Budho devas permesi lin peti helpon kiam ajn li havas iujn ajn dubojn por klarigi.

  8. La Budho devas ripeti al li la instruojn predikitaj dum lia foresto.

  Post kiam la Budho konsentis pri tiuj ok kondiĉoj, Respektinda Ananda fariĝis regula helpanto de la Budho kaj restis ĉe li dum dudek kvin jaroj.

  Respektinda Ananda estis filo de la malpliaĝa frato de Reĝo Sudodana, kaj kuzo de la Budho. Li monaĥiĝis en la dua jaro post la iluminiĝo de la Budho kaj atingis sotapanan, la unuan ŝtupon de sankteco aŭdinte la predikadon fare de Respektinda Puna Mantaniputa.

  Ekde kiam Anando fariĝis la persona helpanto de la Budho, li tagnokte servis la Budhon memvole kaj zorgeme ĝis la lasta momento de la Budho. Li estas fidela kaj sindediĉema. Kiel ekzemple, li kutime gardis la lokon, kie ripozis la budho, por protekti lin de ĝenado en lia nokta dormo.

  Parolante pri la kvalitoj de siaj disĉiploj, la Budho diris, ke Respektinda Ananda estas la unua el monaĥoj erudiciaj, atentaj, firmvolaj kaj bone kondutaj. Li faris multon en estigo de monaĥina komunumo. Kaj estas famekonate, ke li plantis Anandan Bodiarbon, kiun vivas ĝis nun proksime al la Ĝetavana Monatero.

  Kvankam Respektinda Ananda havis specialan rajton por aŭskulti ĉiun predikadon de la Budho, li fariĝis arahanto nur post la forpaso de la Budho.

  Respektinta Ananda vivis ĝis la aĝo de cent dudek jaroj.