2-11. Juĝata kaj la sep specoj de edzinoj: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(3 intermediate revisions by the same user not shown)
Linio 1: Linio 1:
 
  2-11. Suĝata kaj la sep specoj de edzinoj
 
  Suĝata venis el riĉa familio kaj edziniĝis al la filo de Anatapindika. Estante aroganta, ŝi ne respektis aliajn kaj ne obeis al siaj edzo kaj bogepatroj. Ŝi kaŭzis problemojn en la familio ĉiutage.
+
  Suĝata venis el riĉa familio kaj edziniĝis al la filo de Anatapindika. Estante aroganta, ŝi ne respektis aliajn kaj ne obeis al siaj edzo kaj bogepatroj. Ŝi kaŭzis malagrablaĵojn en la familio ĉiutage.
  
  Iutage, kiam la Budho vizitis Anatapindikan, li aŭdis neordinaran kriegon en la domo kaj demandis, kio okazis.
 
Linio 7: Linio 7:
 
  Anatapindika respondis: “Sinjoro, jen mia bofilino Suĝata. Ŝi ne obeas siajn bogepatrojn kaj edzon. Ŝi eĉ nek honoras nek esprimas sian respekton al la Honorulo.”
 
  La Budho vokis Suĝatan al li kaj parolis al ŝi afable: “Suĝata, estas sep specaj edzinoj por viroj. Al kiu speco vi apartenas?”
+
  La Budho venigis Suĝatan al li kaj parolis al ŝi afable: “Suĝata, estas sep specoj de edzinoj por viroj. Al kiu speco vi apartenas?”
  
  “Kio estas la sep specoj de edzinoj, Estimata Sinjoro?” demandis Suĝata.
 
  “Suĝata, estas malbonaj kaj nedezirindaj edzinoj. Estas malpaciga edzino. Ŝi estas malica, malbonhumora, senkompatema kaj malfidela al sia edzo.”
+
  “Suĝata, estas malbonaj kaj abomenindaj edzinoj. Estas malpaciga edzino. Ŝi estas malica, malbonhumora, senkompatema kaj malfidela al sia edzo.”
  
  “Estas edzino simila al ŝtelisto. Ŝi malŝparas la monon gajnitan de la edzo.”
 
  “Estas edzino simila al mastro. Ŝi estas maldiligenta kaj ĉiam pensas nur pri si mem. Ŝi estas kruela, mankas je kompatemo kaj ĉiam insultas sian edzon aŭ klaĉas pri li.”
+
  “Estas edzino simila al mastro. Ŝi estas maldiligenta kaj ĉiam pensas nur pri si mem. Ŝi estas kruela, malkompatema kaj ĉiam insultas sian edzon aŭ klaĉas pri li.”
  
  “Suĝata, estas la bonaj kaj laŭdindaj edzinoj. Estas edzino simila al patrino. Estante bonkora kaj kompatema, ŝi zorgas sian edzon kiel sian filon kaj estas atentema pri lia mono.”  
+
  “Suĝata, estas bonaj kaj laŭdindaj edzinoj. Estas edzino simila al patrino. Estante bonkora kaj kompatema, ŝi prizorgas sian edzon kiel sian filon kaj estas atentema pri lia mono.”  
  
  “Estas edzino simila al fratino. Ŝi respektas al sia edzo, kiel plijuna fratino al sia pliaĝa frato. Ŝi estas modesta kaj obeema al la deziroj de sia edzo.”
+
  “Estas edzino simila al fratino. Ŝi respektas sian edzon, kiel plijuna fratino respektas la pliaĝan fraton. Ŝi estas modesta kaj obeema al la deziroj de sia edzo.”
  
  “Estas edzino simila al amiko. Ŝi ĝojas je la vido de sia edzo, kiel amiko, kiu ne vidis sian amikon dum longa tempo. Ŝi estas virta, fidinda kaj el nobla naskiĝo.”
+
  “Estas edzino simila al amiko. Ŝi ĝojas je la vido de sia edzo kiel amiko, kiu ne vidis sian amikon dum longa tempo. Ŝi estas virta, fidinda kaj el nobla naskiĝo.”
  
  “Estas edzo simila al servistino. Ŝi kondutas kiel komprenema edzino kiam oni montras ŝian mankon. Ŝi restas kvieta kaj montras nenian koleron eĉ se ŝia edzo uzas iom da krudaj vortoj. Ŝi estas obeema al la deziroj de sia edzo.”
+
  “Estas edzino simila al servistino. Ŝi kondutas kiel komprenema edzino kiam oni montras ŝian mankon. Ŝi restas kvieta kaj montras nenian koleron eĉ se ŝia edzo uzas iom da krudaj vortoj. Ŝi estas obeema al la deziroj de la edzo.”
  
  La Honorulo demandis: “Suĝata, al kiu speco de edzino vi similas aŭ deziras simili?”
 
  Aŭdinte la vortojn de la Honorulo, Suĝata hontiĝis pri sia estinta konduto. Ŝi respondis: “Ekde nun mi kredigos al vi, la Honorulo, ke mi estos tiu en la lasta ekzemplo, ĉar mi fariĝos bona kaj komprenema edzino.” Ŝi ŝanĝis sian konduton, fariĝis helpanto de sia edzo, kaj ili kune klopodis por iluminiĝo.
+
  Aŭdinte la vortojn de la Honorulo, Suĝata hontiĝis pri sia estinta konduto. Ŝi respondis: “Ekde nun mi promesos al vi, la Honorulo, ke mi estos tiu en la lasta ekzemplo, ĉar mi fariĝos edzino bona kaj komprenema.” Ŝi ŝanĝis sian konduton, fariĝis helpantino de sia edzo, kaj ili kune klopodis por iluminiĝo.

Nuna versio ekde 08:03, 15 Aŭg. 2013