2-10. Alavaka, la Demono

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  2-10. La Demono Alavaka

  Alavaka vivis proksime al urbo de Alavi per manĝado de homa karno. Li estis tiel ruza, feroca kaj potenca, ke oni rigardis lin kiel demonon.

  Iutage, la reĝo de Alavi ĉasis cervon en la ĝangalo, kaj estis kaptita de Alavaka. La reĝo petis por sin liberigi, sed la demono postulis per interŝanĝo de lia vivo, ke la reĝo sendu unu homon ĉiutage en la ĝangalon kiel oferaĵon.

  La reĝo konsentis pro timo pri sia propra vivo. Post tio, oni ĉiutage sendis unu malliberulon el la palaca malliberejo en la arbaron kun plado da rizo. Oni informis la viktimon, ke li gajnos sian liberecon post kiam li atingos iun certan arbon kaj metos la pladon tie. Poste, li povos foriri kien ajn laŭ sia plaĉo. En la komenco multaj malliberuloj volontis plenumi la “simplan” mision. Sed poste neniu revenis por informi la aliajn, kio okazis en la arbaro, do la malliberuloj baldaŭ eksuspektis kaj oni devis sendi ilin al la arbaro per forto.

  Post nelonge tute malpleniĝis la malliberejo. Kiel la reĝo plenumos sian promeson sendi homon ĉiutage por nutri la demonon? Liaj ministroj proponis, ke li faligu pakaĵojn de oro sur la stratojn. Se oni trovos tiujn, kiuj levis la pakaĵojn, tuj kaptos ilin kiel ŝtelistojn kaj sendos ilin al Alavaka. Kiam oni informiĝis pri tio, neniu kuraĝis preni la pakaĵojn. Kiel lasta metodo, la reĝo ekkaptis infanojn kiel oferaĵojn. La timigitaj familioj en la urbo ekfuĝis, lasante la stratojn dezertitaj kaj reĝon tute malesperiĝinta. Restis nur unu knabo, kaj li estis neniu alia ol la propra filo de la reĝo. La reĝo ordonis kontraŭvole, ke oni sendu la reĝidon al Alavaka en la sekva mateno.

  La Budho hazarde estis proksima al la urbo tiutage. Kiam li esploris la mondon per sia magia rigardo matene, li vidis, kio okazos. Pro kompatemo al la reĝo, reĝido kaj Alavaka, la Budho vojaĝis tutan tagon al la kaverno de la demono kaj atingis la enirejon vespere.

  La demono estis en la montaro, kaj la Budho demandis la pordgardiston, ĉu li rajtas tranokti en la kaverno. Kiam la gardisto forlasis por informi sian mastron pri la peto, la Budho rekte iris en la kavernon, sidiĝis sur la sidejon de la demono kaj ekinstruis Darmon al liaj edzinoj.

  Kiam la demono sciis, kio okazas, li hastis hejmen kun granda kolero. Kun eksterordinara potenco, li estigis timigan tondran ŝtormon, kiu tremigis kaj trafis la arbaron per tondro, fulmo, ventego kaj pluvo. Sed la Budho tute ne timiĝis.

  Alavaka atakis la Budhon ĵetante siajn pikilon kaj klabon al li, sed antaŭ ol la armiloj trafis la Budhon, ili falis ĉe la piedoj de la Honorulo.

  Ne povante fortimigi la Budhon, Alavaka demandis: “Ĉu estas prave, ke sanktulo kiel vi eniris kaj sidis inter la edzinoj de la mastro, kiam li forestis?” Je tio, la Budho stariĝis kaj forlasis la kavernon.

  Alavaka pensis: “Kiel malsaĝa mi estas, ke mi eĉ elspezis tiel grandan energion por fortimigi la asketon!” Do li petis, ke la Budho revenu en la kavernon. La demon ordonis la Budhon iri el la kaverno kaj en la kavernon trifoje esperante mortigi lin per lacigo. Ĉiufoje la Budho agis laŭ lia ordono. Sed kiam la demono petis la Budhon forlasi por la kvara fojo, la Budho rifuzis tion fari, dirante: “Mi ne plu obeos vin, Alavaka. Faru kion ajn vi povas, sed mi restos ĉi tie.”

  Ne povante devigi la Budhon fari laŭ lia ordono, Alavaka ŝanĝis sian metodon kaj diris: “Mi starigos kelkajn demandojn. Se vi ne povos respondi, mi elfosos vian koron, mortigos vin kaj ĵetos vin al la transa bordo de la rivero.”

  La Budho diris al li trankvile: “Neniu el homo, devao, asketo, bramo aŭ bramano povas fari tion al mi, sed se vi volas demandi pri io ajn, vi rajtas tion fari.”

  Alavaka prezentis iom da saĝaj demandoj lernitaj de siaj gepatroj, kiuj, siavice, lernis ilin de siaj gepatroj. La demono jam forgesis la respondojn, sed li memoris la demandojn skribinte ilin sur oraj folioj. La demandoj estis:

  “Kio estas la plej granda riĉaĵo por homo?

  Kio alportos la plej grandan feliĉon kiam oni bone mastras ĝin?

  Kio estas la plej dolĉa el ĉiuj gustoj?

  Kio estas la plej bona maniero de homa vivo?”

  La Budho respondis:

  “La plej granda riĉaĵo por homo estas fido.

  La vera doktrino donos la plej grandan feliĉon kiam oni bone mastras ĝin.

  La plej dolĉa gusto estas vero.

  Saĝa vivado estas la deca metodo de homa vivo.”

  Alavaka faris multajn pliajn demandojn, kaj la Budho respondis ĉiujn el ili.

  La lasta demando estis: “Kiel homo ne bedaŭras pasante de la nuna vivo al la sekva?”

  La Budho respondis: “Tiu, kiu posedas la kvar virtojn, kiuj estas vereco, moralo, kuraĝo kaj malavareco, pentos nenion post la forpaso.”

  Kompreninte la parolojn de la Budho, Alavaka diris: “Nun mi scias, kio estas la sekreto de mia estonta bona feliĉo. Estas granda bono al mi, ke la Budho venis.” Alavaka sinklinis antaŭ la Budho kaj petis, ke la Budho akceptu lin kiel disĉiplon.

  En la sekva mateno, kiam la oficistoj de Alavi venis kun la juna filo de la reĝo, ili surpriziĝis je la vido, ke la Budho predikas al Alavaka, kiu aŭskultas la instruon tre atente. Kiam la knabo estis transdonita al Alavaka, tiu hontis pri sia estinta konduto. Anstataŭ preni la knabon kiel sian manĝaĵon, li karesis lin je la kapo, lin kisis kaj redonis al la oficistoj. Post tio, la Budho benis la infanon kaj Alavakan.

  La konvertiĝo de la hommanĝulo Avalaka bone montris, kiel la Budho konvertis sovaĝulon kaj ŝanĝis lin en ĝentilan disĉiplon per siaj grandaj saĝo kaj kompatemo.