2-1. La taga rutino de la Budho

El Vikio BRE
Redakto de 20:09, 25 Jun. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  2-1. La taga rutino de la Budho

    La taga rutino de la Budho dividiĝis en kvin partoj: la matena aktivado, la posttagmeza aktivado, la unua periodo, la dua periodo kaj la tria periodo.           La matena aktivado daŭris de la kvara matene ĝis la dekdua tagmeze.

  La Budho ellitiĝis je la kvara matene, kaj tuj post kiam li sin lavis, li sidiĝis por mediti unu horon. De la kvina ĝis la sesa matene li rigardis tra la mondo per sia mensa rigardo por vidi, ĉu iu bezonas helpon. Je la sesa matene li surmetis sian robon kaj eliris por helpi la bezonantojn aŭ almozpeti manĝaĵon.

  Dum almozpetado la Budho kutime iris de domo al domo kun rigardo fiksita al la tero, silente ricevante ĉiun manĝaĵon metitan en sian bovlon. Fojfoje li iris kun siaj disĉiploj, kiuj sekvis lin en vico. Oni ofte invitis lin al sia domo por manĝi, kaj li kutime faris predikadon al ili kaj siaj sekvantoj.

  La posttagmeza aktivado daŭris de la dekdua tagmeze ĝis la sesa posttagmeze

  La monaĥoj kutime iris al la Budho en la posttagmezo por fari demandojn kaj ricevi instruon kaj konsilon. Poste la Budho kutime retiriĝis en sian ĉelon kaj rigardis la tutan mondon per sia mensa rigardo por vidi, ĉu iu bezonas lian helpon. Li instruis ilin en la maniero, ke ĉiu trovas la Budhon speciale instruanta al tiu mem “donante ĝojon al la saĝuloj, pliigante saĝon al ordinaruloj kaj forigante nescion de la malsaĝuloj”.

  La unua periodo daŭris de la sesa posttagmeze ĝis la deka posttagmeze.

  Dum la periodo la sekvantoj kutime iris al la Budho aŭskulti lin aŭ fari demandojn al li por solvi siajn dubojn.

  La meza periodo daŭris de la deka posttagmeze ĝis la dua frumatene.

  Dum la periodo la devaoj kutime kaptis bonŝancon por viziti la Budhon kaj lerni la Veron de la vivo. La Budho pasigis la meza periodon en la nokto respondante iliajn demandojn.

  La lasta periodo daŭris de la dua matene ĝis la kvara matene.

  La Budho kutime iris tien kaj reen por unu horo meditante aŭ sin vigligante el malkomforteco de la tuttaga sidado. Poste li dormis por unu horo. Tiel ni povas vidi, ke la Budho estis okupita tutan tagon. Fakte li nur dormis unu horon ĉiutage dum la 45 jaroj de la instruado. En la fruaj horoj de la tago li rigardis la tutan universon, benis ĝin kun sia senlima amo kaj feliĉigis milionjn da vivestaĵoj.