18. Proksimiĝi al la akrilo

El Vikio BRE
Redakto de 19:26, 24 Feb. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  18. Proksimiĝi al la akrilo

  Iam antaŭe mizera malriĉulo laboris por la reĝo. Lia korpo malgrasiĝis tagon post tago. La reĝo eksentis kompaton kaj donacis al li mortan kamelon.

  Ricevinte la mortan kamelon, la malriĉulo tuj eksenfeligis ĝin. Lia tranĉilo malakriĝis dum la laboro, do li ekserĉis ŝtonan akrigilon. Fine li trovis la akrigilon en la supera etaĝo, akrigis la tranĉilon kaj malsupreniris por la senfeligado.

  Tiel li supreniris multfoje por akrigi la tranĉilon kaj ege laciĝis pro tio. Ne plu volante supreniri por akrigi la tranĉilon, li portis la kamelon sur la superan etaĝon por proksimiĝi al la malgranda akrigilo. Oni mokridis lin pri lia stultaĵo.

  Iuj malsaĝuloj detruas disciplinojn por sin profitigi per trezoro, kiun ili deziris uzi en bonfarado por renaskiĝi en la paradizo. Ili elspezas tro multe sed rezultas ege malmulte kvazaŭ porti la kamelon al supra etaĝo por proksimiĝi al la akrigilo.