18. Proksimiĝi al la akrilo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 1: Linio 1:
  18. Proksimiĝi al la akrigio
+
  18. Proksimiĝi al la akrigilo
  
 
  Iam antaŭe mizera malriĉulo laboris por la reĝo. Lia korpo malgrasiĝis tagon post tago. La reĝo eksentis kompaton kaj donacis al li mortan kamelon.
 
  Iam antaŭe mizera malriĉulo laboris por la reĝo. Lia korpo malgrasiĝis tagon post tago. La reĝo eksentis kompaton kaj donacis al li mortan kamelon.

Kiel registrite je 14:51, 28 Feb. 2014

  18. Proksimiĝi al la akrigilo

  Iam antaŭe mizera malriĉulo laboris por la reĝo. Lia korpo malgrasiĝis tagon post tago. La reĝo eksentis kompaton kaj donacis al li mortan kamelon.

  Ricevinte la mortan kamelon, la malriĉulo tuj eksenfeligis ĝin. Lia tranĉilo malakriĝis dum la laboro, do li ekserĉis ŝtonan akrigilon. Fine li trovis malgrandan akrigilon en la supera etaĝo, akrigis la tranĉilon kaj malsupreniris por daŭrigi la senfeligadon.

  Tiel li supreniris multfoje por akrigi la tranĉilon kaj ege laciĝis pro tio. Ne plu volante supreniri por akrigi la tranĉilon, li portis la kamelon sur la superan etaĝon por proksimiĝi al la malgranda akrigilo. Oni mokridis lin pri lia stultaĵo.

  Iuj malsaĝuloj detruas disciplinojn nur por sin profitigi per trezoro, kiun ili deziras uzi en bonfaro por renaskiĝi en la paradizo. Ili elspezas tro multe sed rezultas ege malmulte kvazaŭ porti la mortan kamelon al supra etaĝo por proksimiĝi al la malgranda akrigilo.