17. Ŝuldo de duonmonero

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  17. Ŝuldo de duonmonero

  Antaŭe estis komercisto. Oni ŝuldis al li duonmoneron kaj ne pagis lin dum longa tempo, do li iris por postuli repagon.

  Li renkontis riveron sur la vojo kaj pagis du monerojn por transpasi ĝin per boato. Atinginte la cellokon, li ne trovis la ŝuldanton. Do li denove pagis du monerojn por retranspasi la riveron.

  Li elspezis kvar monerojn pro la ŝuldo de duonmonero, kaj ankaŭ suferis de lacega vojaĝo. Li elspezis tro multe por la malgranda ŝuldo, kaj pro tio estis mokita de homoj.

  Homoj en la mondo ankaŭ estas samaj. Ili detruas sian instruitan praktikadon, kaj ignoras la moralon pro la privata bono. Ili havas malbonan reputacion en la nuna vivo kaj suferos de malbona konsekvenco en la estonteco.