16. Cervido sin ŝajnigante Morta

El Vikio BRE
Redakto de 21:39, 30 Sep. 2011 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  16. Cervido sin Ŝajnigante Morta

  [Ĉeestanto de Klasoj]

  Iam estis aro da arbaraj cervoj. En la cervaro estis saĝa kaj respektinda instruisto, kiu estis erudicia pri cervaj kondutoj. Li instruis al la junaj cervoj artifikojn kaj strategiojn por sin protekti

  Iutage, lia plijuna fratino kondukis sian filon al li por ke li instruu tion, kio estas grava por cervoj. Ŝi diris: "Ho, frato instruisto, jen mia filo. Bonvolu instrui lin pri la artifikoj kaj strategioj de cervoj." La instruisto diris al la cervido: "Tre bone. Venu morgaŭ je la nuna tempo por via unua leciono."

  La juna cervo venis al la klasoj obeeme. Kiam la aliaj lernantoj forvagis el la klasoj kaj elspezis tutan tagon ludadi, li restis kaj lernis ĉe la instruisto atente. Kvankam li plaĉis al ĉiuj gecervidoj, tamen li ludis kun ili nur kiam li prenumis ĉiujn hejmtaskojn. Kun forta intereso al lernado, li ĉiam venis al la klasoj akurate. Li estis ankaŭ pacienca kun aliaj lernantoj, sciante, ke iuj lernis pli rapide ol aliaj. Li respektis la instruiston pro lia erudicio, kaj ankaŭ estis dankema al li pro lia fervora instruado.

  Iutage la cervido trafis kaptilon en la arbaro kaj estis katenita. Li ekkriis pro doloro. Tio timigis la aliajn cervidojn. Ili kuris al la cervaro kaj raportis lian katastrofon al lia patrino. Lia patrino tuj kuregis al sia frato. Verŝante larmojn kaj tremante tutkorpe pro timo, ŝi diris al li. "Ho, mia kara frato. Ĉu vi aŭdis la informon, ke mia filo trafis kaptilon de ĉasisto? Kiel mi savu la vivon de mia karulo? Ĉu li lernis bone ĉe vi?"

  Ŝia frato respondis: "Ne timu, mia fratino. Mi certas, ke li estos sekura. Li lernis tre diligente kaj ĉiam faris sian taskon plej bone. Li neniam forestis de la klasoj kaj ĉiam estis atentema. Nek timu nek maltrankviliĝu. Li ne estos damaĝita de homoj. Ne maltrankviliĝu. Mi garantias, ke li revenos al vi kaj denove ĝojigos vin. Li jam ellernis ĉiujn artifikojn kaj strategiojn de cervoj por trompi la ĉasistojn. Do estu trankvila. Li baldaŭ revenos al vi."

  Samtempe la katenita cervido pensis: "Ĉiuj miaj amikoj forkuris pro timo. Neniu povas helpi min fuĝi el la mortiga kaptilo. Nun mi devas uzi la artifikojn lernitajn de mia saĝa instruisto, kiu ĉiam klerigis nin tiel bone."

  Li decidis uzi la strategion nomatan "sin ŝajnigi morta". Unue, li fosis teron kaj herbon por ŝajnigi, ke li provegis forkuri. Poste li fekis kaj pisis, ĉar tio kutime okazis al la cervoj malliberigitaj en kaptilo kaj mortintaj pro paniko. Sekve, li kovris sian korpon per salivo.

  Kuŝante flanke sur la tero, li tenis la korpon rigida kaj la krurojn rektaj. Li suprenturnis siajn okulojn kaj ellasis la langon ĉe la buŝangulo. Li plenigis siajn pulmojn kaj ŝveligis sian ventron per aero. Fine, kun klinita kapo sur la tero, li ekspiris nur per la malsupra naztruo.

  Kuŝante senmove, li aspektis kiel kadavro, tiel ke la muŝoj flugis ĉirkaŭ li, allogite de la fiodoro. Korvoj atendis proksime por manĝi lian karnon.

  Post nelonge mateniĝis. La ĉasisto venis esplori sian kaptilon kaj vidis la cervon ŝajne mortan. Li frapis je lia ŝveliĝinta ventro kaj trovis, ke ĝi jam malmoliĝis. Vidante la muŝojn kaj malpuraĵon, li pensis: "Ha, ĝi jam ekrigidiĝis. Ĝi estis kaptita tre frue ĉimatene, jen kial la freŝa karno ekputriĝis. Mi devas senfeligi ĝin senprokraste, distranĉi la kadavron ĉi tie, kaj porti la viandon hejmen."

  Ĉar li tute kredis, ke la cervo estis morta, li forprenis kaj purigis la kaptilon. Li purigis la lokon kaj komencis sterni foliojn sur la teron por buĉado. Konsciante, ke li jam estas libera, la cervido salte stariĝis. Li forkuregis kiel malgranda nubo blovita de forta vento al la komforta kaj sekura loko de sia patrino. La tuta cervaro celebris lian revenon, danke al bona lernado ĉe la saĝa instruisto.

  La moralinstruo estas: Bone lernitaj lecionoj alkondukas grandan rekompencon.