16. Akvumi sukerkanon

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  16. Akvumi sukerkanon

  Antaŭe du homoj kune plantis sukerkanon. Ili interkonsentis: "Premion ricevos tiu, bone, kiu plantos bone kaj punon ricevos tiu, kiu plantos malbone."

  Unu el ili pensis: "Sukerkano estas dolĉa. Se mi premos el sukerkano dolĉan sukon kaj per ĝi akvumos mian plantaĵon de sukerkano, la sukerkano estos des pli dolĉa ol la lia."

  Li premis sukon el sukerkano, kaj per ĝi akvumis plantaĵon de sukerkano por havi pli dolĉan sukerkanon, sed tio kaŭzis malutilon al la plantaĵoj, kaj li perdis ĉion.

  Ankaŭ iuj en la mondo estas samaj. ili minacas kaj ekspluatas popolojn por eltrudi iliajn havaĵojn profite de siaj riĉeco kaj potenco kun deziro al pli da riĉaĵo kaj feliĉo. Ilia klopodo por profito rezultigas al ili fatalaĵon simile al la malsaĝulo, kiu elpremis sukon el sukerkano por akvumi la plantaĵon, sed perdis ĉion.