15. Mallernema Cervido: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
Linio 1: Linio 1:
  16. Cervido Ŝajne Morta
+
  15. Mallernema Cervido
  
  [Ĉeestanto de Klasoj]
+
  [Vaganto el la Klaso]
  
  Iam estis aro da arbaraj cervoj. En la cervaro estis saĝa kaj respektinda instruisto, kiu estis erudicia pri cervaj kondutoj. Li instruis la junajn cervojn pri artifikoj kaj strategioj por sin protekti.
+
  Iam estis aro da arbaraj cervoj. En la cervaro estis saĝa kaj estimata instruisto erudicia pri cervaj kondutoj. Li instruis al cervidoj artifikojn kaj taktikojn por sin protekti.
  
  Iutage, lia plijuna fratino kondukis sian filon al li por ke li instruu tion, kio estas grava por cervoj. Ŝi diris: "Ho, frato instruisto, jen mia filo. Bonvolu instrui lin pri la artifikoj kaj strategioj de cervoj." La instruisto diris al la cervido: "Tre bone. Venu morgaŭ je la nuna tempo por via unua kurso."
+
  Iutage, lia plijuna fratino kondukis sian filon al li por ke li instruu tion, kio estas grava por cervoj. Ŝi diris: "Ho, frato instruisto, jen mia filo. Bonvolu instrui lin pri la artifikoj kaj taktikoj de cervoj." La instruisto diris al la cervido: "Tre bone. Venu morgaŭ je la nuna tempo por via unua leciono."
  
  La juna cervo venis al la klasoj obeeme. Kiam la aliaj lernantoj forvagis el la klasoj kaj elspezis tutan tagon ludadi, li restis kaj lernis ĉe la instruisto atente. Kvankam li plaĉis al ĉiuj gecervidoj, tamen li ludis kun ili nur post kiam li prenumis ĉiujn siajn hejmtaskojn. Kun granda intereso al lernado, li ĉiam venis al la klasoj akurate. Li estis ankaŭ paca kun aliaj lernantoj, sciante, ke iuj lernis pli rapide ol aliaj. Li respektis la instruiston pro lia erudicio, kaj ankaŭ estis dankema al li pro lia fervora instruado.  
+
  Komence la cervido vizitis la klasojn obeeme laŭ la postulo. Sed iom poste li pli kaj pli interesiĝis pri amuziĝo kun aliaj cervidoj. Li tute ne konsciis, kiel danĝere estos, se li lernos nenion krom cerva amuziĝo. Li komencis vagi el la klasoj kaj baldaŭ li ekforestis de klasoj dum la tuta tempo.
  
  Iutage la cervido trafis kaptilon en la arbaro kaj estis katenita. Li ekkriis pro doloro. Tio timigis la aliajn cervidojn. Ili kuris al la cervaro kaj raportis lian patrinon pri lia katastrofo. Lia patrino tuj kuregis al sia frato. Verŝante larmojn kaj tutkorpe tremante pro timo, ŝi diris al li. "Ho, kara fraĉjo. Ĉu vi aŭdis, ke mia filo trafis kaptilon de ĉasisto? Kiel mi savu la vivon de mia karulo? Ĉu li lernis bone ĉe vi?"
+
  Iutage la mallernema cervido malfeliĉe trafis ŝnurkaptilon kaj estis kaptita. Lia patrino maltrankviliĝis pro lia perdiĝo. Ŝi iris al la instruisto kaj demandis: "Kara fraĉjo, kio estas la situacio de mia filo? Ĉu vi vere instruis vian nevon pri la artifikoj de cervoj?"
  
  Ŝia frato respondis: "Ne timu, Franjo. Mi certas, ke li estos sekura. Li lernis tre diligente kaj ĉiam faris sian taskon plej bone. Li neniam forestis de la klasoj kaj ĉiam estis atentema. Nek timu, nek maltrankviliĝu. Li ne estos damaĝita de homoj. Ne maltrankviliĝu. Mi garantias, ke li revenos al vi kaj denove ĝojigos vin. Li jam ellernis ĉiujn artifikojn kaj strategiojn de cervoj por trompi la ĉasistojn. Do trankviliĝu. Li baldaŭ revenos al vi."
+
  La instruisto respondis: "Kara franjo, via filo estas malobeema kaj needukebla. Pro estimo al vi, mi laŭeble klopodis por klerigi lin. Sed li ne volis lerni la artifikojn kaj taktikojn de cervoj. Li ĉiam forestis de klasoj. Kiel mi povus lin instrui? Vi estas obeema kaj fidela, sed li ne. Estis tute senutile por klopodi lin instrui."
  
  Samtempe la katenita cervido pensis: "Ĉiuj miaj amikoj forkuris pro timo. Neniu povas helpi min por fuĝi el la mortiga kaptilo. Nun mi devas uzi la artifikojn lernitajn ĉe mia saĝa instruisto, kiu ĉiam klerigis nin tiel bone."
+
  Post nelonge ili aŭdis malĝojan informon. La cervido obstina kaj mallernema estis kaptita kaj mortigita de ĉasisto. Li senfeligis ĝin kaj portis la viandon hejmen.  
  
  Li decidis uzi la strategion nomatan "sin ŝajnigi morta". Unue, li fosis teron kaj herbon por ŝajnigi, ke li klopodis forkuri. Poste li fekis kaj pisis, ĉar tion kutime faras la cervoj malliberigitaj en kaptilo kaj mortintaj pro paniko. Sekve, li kovris sian tutan korpon per salivo.
+
  La moralinstruo estas: Forestante de klaso oni lernas nenion de instruisto.
 
+
  Kuŝante flanke sur la tero, li tenis la korpon rigida kaj la krurojn rektaj. Li suprenturnis siajn pupilojn kaj etendis la langon ĉe la buŝangulo. Li plenigis la pulmojn kaj ŝveligis la ventron per aero. Fine, kun klinita kapo sur la tero, li ekspiris nur per la malsupra naztruo.
+
 
+
  Kuŝante senmove, li aspektis kiel kadavro, tiel ke la muŝoj flugadis ĉirkaŭ li, allogite de la fiodoro. Korvoj atendis proksime por manĝi lian karnon.
+
 
+
  Mateniĝis post nelonge. La ĉasisto venis esplori sian kaptilon kaj vidis la cervon ŝajne mortan. Li frapis je lia ŝveliĝinta ventro kaj trovis, ke ĝi jam malmoliĝis. Vidante la muŝojn kaj malpuraĵon, li pensis: "Ha, ĝi jam ekrigidiĝis. Ĝi estis kaptita tre frue ĉimatene, jen kial la freŝa karno ekputriĝis. Mi devas senfeligi ĝin senprokraste, distranĉi la kadavron ĉi tie, kaj porti la viandon hejmen."
+
 
+
  Li tute kredis, ke la cervo estis morta, do li derprenis cervidon kaj purigis la kaptilon. Li purigis lokon kaj komencis sterni foliojn sur la teron por buĉado. Konsciante, ke li jam estas libera, la cervido salte stariĝis kaj forkuregis kiel malgranda nubo blovita de forta vento al la komforta kaj sekura loko de sia patrino. La tuta cervaro celebris lian revenon, danke al bona lernado ĉe la saĝa instruisto.
+
 
+
  La moralinstruo estas: Bone lernitaj lecionoj alkondukas grandan rekompencon.
+

Nuna versio ekde 21:29, 1 Feb. 2012