15. Mallernema Cervido: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 5: Linio 5:
 
  Iam estis aro da arbaraj cervoj. En la cervaro estis saĝa kaj estimata instruisto erudicia pri cervaj kondutoj. Li instruis al cervidoj artifikojn kaj strategiojn por sin protekti.
 
  Iutage, lia plijuna fratino kondukis sian filon al li por ke li instruu tion, kio estas grava por cervoj. Ŝi diris: "Ho, frato instruisto, jen mia filo. Bonvolu instrui lin pri la artifikoj kaj strategioj de cervoj." La instruisto diris al la cervido: "Tre bone. Venu morgaŭ je la nuna tempo por via unua leciono."
+
  Iutage, lia plijuna fratino kondukis sian filon al li por ke li instruu tion, kio estas grava por cervoj. Ŝi diris: "Ho, frato instruisto, jen mia filo. Bonvolu instrui lin pri la artifikoj kaj strategioj de cervoj." La instruisto diris al la cervido: "Tre bone. Venu morgaŭ je la nuna tempo por via unua kurso."
  
  Komence la cervido vizitis la klasojn obeeme laŭ la postulo. Sed iom poste li pli kaj pli interesiĝis pri amuziĝo kun aliaj cervidoj. Li tute ne konsciis, kiel danĝere estos, se li lernas nenion krom cerva amuziĝo. Li komencis vagi el la klasoj kaj baldaŭ li ekforestis de klasoj dum la tuta tempo.
+
  Komence la cervido vizitis la klasojn obeeme laŭ la postulo. Sed iom poste li pli kaj pli interesiĝis pri amuziĝo kun aliaj cervidoj. Li tute ne konsciis, kiel danĝere estos, se li lernos nenion krom cerva amuziĝo. Li komencis vagi el la klasoj kaj baldaŭ li ekforestis de klasoj dum la tuta tempo.
  
  Iutage la mallernema cervido malfeliĉe trafis ŝnurkaptilon kaj kaptiĝis. Lia patrino maltrankviliĝis pro lia perdiĝo. Ŝi iris al la instruisto kaj demandis: "Mia kara fraĉjo, kio estas la situacio de mia filo? Ĉu vi vere instruis vian nevon pri la artifikoj de cervoj?"
+
  Iutage la mallernema cervido malfeliĉe trafis ŝnurkaptilon kaj estis kaptita. Lia patrino maltrankviliĝis pro lia perdiĝo. Ŝi iris al la instruisto kaj demandis: "Mia kara fraĉjo, kio estas la situacio de mia filo? Ĉu vi vere instruis vian nevon pri la artifikoj de cervoj?"
  
  La instruisto respondis: "Mia kara franjo, via filo estas malobeema kaj needukebla. Pro estimo al vi, mi laŭeble klopodis por klerigi lin. Sed li ne volis lerni la artifikojn kaj strategiojn de cervoj. Li ĉiam forestis de klasoj. Kiel mi povus lin instrui? Vi estas obeema kaj fidela, sed li ne. Estis tute senutile por klopodi lin instrui."
 
Kiel registrite je 05:28, 25 Jan. 2012

  15. Mallernema Cervido

  [Vaganto el la Klaso]

  Iam estis aro da arbaraj cervoj. En la cervaro estis saĝa kaj estimata instruisto erudicia pri cervaj kondutoj. Li instruis al cervidoj artifikojn kaj strategiojn por sin protekti.

  Iutage, lia plijuna fratino kondukis sian filon al li por ke li instruu tion, kio estas grava por cervoj. Ŝi diris: "Ho, frato instruisto, jen mia filo. Bonvolu instrui lin pri la artifikoj kaj strategioj de cervoj." La instruisto diris al la cervido: "Tre bone. Venu morgaŭ je la nuna tempo por via unua kurso."

  Komence la cervido vizitis la klasojn obeeme laŭ la postulo. Sed iom poste li pli kaj pli interesiĝis pri amuziĝo kun aliaj cervidoj. Li tute ne konsciis, kiel danĝere estos, se li lernos nenion krom cerva amuziĝo. Li komencis vagi el la klasoj kaj baldaŭ li ekforestis de klasoj dum la tuta tempo.

  Iutage la mallernema cervido malfeliĉe trafis ŝnurkaptilon kaj estis kaptita. Lia patrino maltrankviliĝis pro lia perdiĝo. Ŝi iris al la instruisto kaj demandis: "Mia kara fraĉjo, kio estas la situacio de mia filo? Ĉu vi vere instruis vian nevon pri la artifikoj de cervoj?"

  La instruisto respondis: "Mia kara franjo, via filo estas malobeema kaj needukebla. Pro estimo al vi, mi laŭeble klopodis por klerigi lin. Sed li ne volis lerni la artifikojn kaj strategiojn de cervoj. Li ĉiam forestis de klasoj. Kiel mi povus lin instrui? Vi estas obeema kaj fidela, sed li ne. Estis tute senutile por klopodi lin instrui."

  Post nelonge ili aŭdis malĝojan informon. La cervido obstina kaj mallernema estis kaptita kaj mortigita de ĉasisto. Li senfeligis ĝin kaj portis la viandon hejmen.

  La moralinstruo estas: Forestante de klaso oni lernas nenion de instruisto.